Žinutės: 19
Kalba: Esperanto
Eddycgn (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 20 d. 14:28:20
Ŝak:... ne nepre devas koincidi kun mia aŭ via denaska lingvo.Tre klare, dankon!
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 20 d. 14:52:02
Eddycgn:Eble helpos vin traduki ĝin ĝuste: "Die Zornnatter ähnelt der Viper". Jen ni havas dativon (ĉar la verbo postulas dativon en la germana), sed tio ne aŭtomate devas signifi, ke ne eblas uzi ĝin kun N-finaĵo en Esperanto.
Kolubro similas viperon
(Die Zornnatter sieht ähnlich aus wie die Viper)
Eddycgn:Ŝi aspektas noktuonLa verbo aspekti simple ne logike permesas N-finaĵon. Tial via frazo estas nekomprenebla.
(Sie sieht aus wie eine Eule)
Eddycgn:En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
Vi konas la latinan, ĉu ne?
Por mi ambaŭ vipero kaj noktuo estas "apozicioj" (aldonoj) kaj teorie la akuzativo ne permesatas.
Tial:
Kolubro similas vipero
Ŝi aspektas noktuo
Mi trovis tian frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
Eddycgn (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 20 d. 19:51:24
darkweasel:Tiu frazo troviĝas en la hVortaro.exe (elŝutita), itala-esperanto:
Eddycgn:En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
Mi trovis tian frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
"sembra un buon uomo; li aspektas bonulo"
Ĝi estas normale tre bona kaj riĉa vortaro, tamen tiukaze ŝajne eraras.
Ĝis
Sxak (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 21 d. 03:44:18
darkweasel:Tamen laŭ mi ankaŭ ĝi estas ĝusta. "bonulo" ĉi tie estas ordinara predikativo. Mi iom se3rĉis en la tekstaro kaj trovis zamenhofan:Eddycgn:En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 21 d. 06:03:58
Ŝak:Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).darkweasel:Tamen laŭ mi ankaŭ ĝi estas ĝusta. "bonulo" ĉi tie estas ordinara predikativo. Mi iom se3rĉis en la tekstaro kaj trovis zamenhofan:Eddycgn:En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo.
Eddycgn (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 21 d. 14:16:56
darkweasel:...Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?
Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).
Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj
T0dd (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 21 d. 16:22:21
Eddycgn:Mi opinias, ke "aspekti" estas simila al la verbo "ŝajni", kvankam "ŝajni" estas pli ĝenerala. T.e, aspekti estas maniero de ŝajni. Ambaŭkaze, la verbo "esti" eliziiĝas inter la verbo kaj la adjektivo, kaj forpuŝas la finaĵon -N. Mi kredas, ke oni uzas ambaŭ verbojn je adjektivoj pli ol je substantivoj.
Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?
Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj
Vi aspektas (esti) maltrankvila.
Vi ŝajnas (esti) maltrankvila.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 21 d. 17:36:03
Eddycgn:Tio estas evidente ĝusta.darkweasel:...Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?
Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).
Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj
Vidu: PMEG: Perverba priskribo - Aliaj priskribaj verboj
Lom (Rodyti profilį) 2011 m. sausis 28 d. 14:20:03
Nun mi havas multon por legi.