訊息: 71
語言: Esperanto
zan (顯示個人資料) 2011年1月26日上午2:35:12
zan:Sed tamen, se Aŭstrianoj pensas, ke ili havas etnecon kiel aŭstrMin konfuzis la vorto Austr-ujo tute neatendita de mi.ion kaj la aŭstrian lingvon, tio estas respektenda. Sed tion agnoskas la tuta mondo aŭ ne, kion mi ne certas.
Krome mi legis, ke Ukrajnio antaŭe estis Ukrajno kiel landnomo. Laŭ mia kompreno Ukrajno ankaŭ devus esti landnomo, ĉar "країна" signifas landon. Sed ial eble samkiale kiel japano ukrajno ŝanĝis sian signifon al gentnomo de landnomo. Ja ili havas la ukrajnan lingvon, kvankam iu asertus, ke ĝi estas variaĵo de la rusa lingvo.
Sed tamen kial mi devas konfuziĝi pro tiaj aferoj? Ankaŭ Svis-ujo kaj Belg-ujo konfuzas min. En tiuj landoj loĝas pluraj lingvanoj. Tion scias la plejmulto de la mondo. Svislando kaj Belgio ankaŭ estis landnomoj origine(laŭ mi). Belgo estas antikva gento kaj oni nomis koncernan landon Belgio, kaj posta loĝantaro prenis la landnomon. Ja nur kiel landnomon, ĉu ne?
Ĉu Sviso kaj Belgo signifas landanojn, kiuj estas unuiĝintaj en sia lando? Se tiel, ankaŭ Gambio estas landnomo deveninta de nomo de rivero. Svislando kaj Belgio estas landnomoj, kaj la loĝantaro ekhavis sian landanan(preskaŭ gentan) nomon dank'al uj-sufikso. Do Gambio fariĝos Gambujo, en kiu loĝas landanoj, kiuj unuiĝas kiel gamboj. Kial ne?
darkweasel (顯示個人資料) 2011年1月26日下午2:36:45
ceigered, jes, fakte tio estas komparebla - kvankam la diferencoj inter (la najbaraj) Aŭstrujo kaj Germanujo estas pli malgrandaj ol inter la multaj (situantaj pli malproksime unuj de la aliaj) anglalingvaj landoj.
zan (顯示個人資料) 2011年1月27日上午1:44:19
darkweasel:zan, eble helpos vin la fakto, ke la divido en landobazajn kaj gentobazajn landnomojn estas tute arbitra kaj ne sekvas iajn logikajn principojn - kaj ankaŭ ke forigo de -uj ne aŭtomate signifas, ke temas pri efektiva etno, ĉar tio plej ofte fakte estas samsignifa al aldono de -an.Ne tute arbitre sed iom logike la Akademio difinis la landonomojn. Sed ne tute logike iom arbitre samtempe.
Mi legis aliajn artikolojn de s-ro Wennergren en http://lingvakritiko.com/. Por konvinki kontraŭulojn li montris kiel eble plej logikajn klarigojn, el kiuj al iuj mi samopinias. Se estus tute arbitre, nenia klarigo necesus. Ĉu iam oni klarigis kial kombilo havas il-sufikson kaj broso ne havas ĝin?
Mi citos el ĉi tiu artikolo.
La dukategorieco de la landnomoj estas ofte kritikata. Multaj vidas en tio strangan neregulecon. Sed fakte tia dukategorieco estas normalaĵo en nia lingvo.Mi tute ne kontraŭas al ĝenerala dukategorieco(t.e. unu-radikaj vortoj kaj kun-sufiksaj vortoj miksiĝas en similaj vort-kampoj)
La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io — Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o — Nederland-anoj.Ja ankaŭ mi konsterniĝis.
Tiu rekomendo konsternis multajn, ĉar ĝi ŝajnas diri, ke estas – aŭ estu – nenia signifodiferenco inter ekzemple ruso kaj rusujano.
Vortoj ofte havas pli ol unu signifon, aŭ pli ol unu signifonuancon. Iuj Esperantistoj ne aprezas, ke tio validas ankaŭ por la Internacia Lingvo, sed tiel ja estas. Lingva fakto. Ankaŭ popolvortoj kiel ruso kaj anglo estas tiaj. Oni ĝenerale nomas ilin “gentovortoj” aŭ “gentonomoj”, sed kio do estas gento? Tio ne estas facila demando.Mi tute konsentas, pri la "pli ol unu signifo" kaj pri tio, ke malfacilas respondi al la demando, kio estas gento.
Sed la uj-sufikso devigas min cerbumi, kio estas gento, ĉu ekzistas tia gento. Tiam kiam la aŭtoro scias la malfacilecon pri gento, kial li trudas gentbazajn landnomojn?
Tre ofte oni simple ne celas diri ion ajn pri etneco, sed nur interesiĝas pri landaneco, kaj tiam ofte oni uzas tiajn baze gentajn vortojn kun pure landana senco.Jes, sed nur en paca lando, eble nur en paca Esperantujo.
La mondo estas kompleksa, kaj ne ĉiuj landoj estas tute similaj. En iuj landoj oni ne multe zorgas pri gentaj aferoj, dum en aliaj landoj genteco estas tre grava afero, kiun oni ne povas facilanime ignori.Tio estas vero de la tuta mondo.
zan (顯示個人資料) 2011年1月27日上午1:46:50
Ĝenerale en Rusujo oni tre atentas pri genteco (aŭ nacieco), kaj rusujanoj, kiuj gente ne estas rusoj, ofte ege malŝatas, se oni nomas ilin rusoj. Tial ĝuste en la okazo de Rusujo, kaj ankaŭ en iuj aliaj okazoj, oni estu tre singarda pri landana uzo de gentaj vortoj. Ĉio tre dependas de la kunteksto, de la celgrupo kaj de multaj aliaj faktoroj. Tiaj ĉi demandoj ne povas esti decidataj de pure gramatikaj kaj vortfaraj principoj. Neeviteble enmiksiĝas eksterlingvaj faktoroj.Pro tio mi ne volas uzi la vorton "Rus-ujo", kiu devigas min akcepti la sloganon "Rusio por rusoj" evidente laŭ la vorta aspekto. La nomo "Rusio" devenis de la gentnomo "Rus", sed nun ĝi estas nura landnomo, kie loĝas pluraj gentoj. Mi ne volas impliki min en gentan problemon precipe en aliaj landoj, sed la uj-sufikso devigas min.
Kiam li nomas unu kategorion "gentbaza", li agnoskas, ke forigo de uj signifas genton. Se la vorto sen uj signifas landanon, kial ne dirus "landano-baza"? Vere la ideo de gento okupas eĉ en li. Kial ne en aliaj banalaj homoj? Eĉ se La Akademio ordonus min, ke mi ignoru la ideon de gento, mi neniel povus plenuni la ordonon.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年1月27日下午6:28:15
zan:Se estus tute arbitre, nenia klarigo necesus. Ĉu iam oni klarigis kial kombilo havas il-sufikson kaj broso ne havas ĝin?Ĉe aliaj vortoj neniu ankoraŭ proponis ian fuŝideon kompareblan al la I-"sufikso". Tial bonŝance malestas konfuzo.
zan:Ja ankaŭ mi konsterniĝis.Vi pensas tro malsimple. Se vi simple akceptus, ke formoj kiel anglo, franco, ruso, japano, ... ja povas signifi landanecon, vi ne plu havus problemon pri -uj.
zan:Ne.Vortoj ofte havas pli ol unu signifon, aŭ pli ol unu signifonuancon. Iuj Esperantistoj ne aprezas, ke tio validas ankaŭ por la Internacia Lingvo, sed tiel ja estas. Lingva fakto. Ankaŭ popolvortoj kiel ruso kaj anglo estas tiaj. Oni ĝenerale nomas ilin “gentovortoj” aŭ “gentonomoj”, sed kio do estas gento? Tio ne estas facila demando.Mi tute konsentas, pri la "pli ol unu signifo" kaj pri tio, ke malfacilas respondi al la demando, kio estas gento.
Sed la uj-sufikso devigas min cerbumi, kio estas gento, ĉu ekzistas tia gento.
La -uj-sufikso ne devigas cerbumi pri io ajn. La I-"sufikso" devigas cerbumi pri tio, kiel oni nomas la koncernajn landanojn kaj lingvojn.
zan: Tiam kiam la aŭtoro scias la malfacilecon pri gento, kial li trudas gentbazajn landnomojn?Ĉu li faras tion? Gentobazaj landnomoj estas lingva fakto.
zan:Pardonu, sed mi ne komprenas, kion vi precize volas diri per tio.Tre ofte oni simple ne celas diri ion ajn pri etneco, sed nur interesiĝas pri landaneco, kaj tiam ofte oni uzas tiajn baze gentajn vortojn kun pure landana senco.Jes, sed nur en paca lando, eble nur en paca Esperantujo.
sev (顯示個人資料) 2011年1月27日下午9:42:46
zan:Mi citos el ĉi tiu artikolo.Dankon Zan pro tiu interesega teksto !!!
Dum kelkaj jaroj mi volis unu sistemo, sed iam mi komprenis ke ech se okazus tia reformo, vole-nevole la historio estontece changos gin, frue au malfrue.
Kaj mi malkovris la klarigon de la retejo "La Bona Lingvo http://www.bonalingvo.org/index.php/Rusoj_lo%C4%...
Se oni volas pli klarigi, uzu tutajn aliajn nomojn por la lingvo :
Lando / anoj / lingvoj
Britio / britianoj / angla...
Francujo / francoj / ojlita, bretona, okcita...
hispanujo / hispanoj / kastilia, euska, katala...
ktp, ktp...
Tute logike, chu ne ? Kio ? kion vi diras ? Kio okazos se bretonujo ighas landon ? Ve !
zan (顯示個人資料) 2011年1月28日上午1:01:13
sev:Se oni volas pli klarigi, uzu tutajn aliajn nomojn por la lingvo :Jes, oni povas difini la lingv-nomojn pli detalaj, sed...
Lando / anoj / lingvoj
Britio / britianoj / angla...
Francujo / francoj / ojlita, bretona, okcita...
hispanujo / hispanoj / kastilia, euska, katala...
ktp, ktp...
La hispana lingvo estis kreita baze de la kastilia lingvo, kiel nacia(ne genta) lingvo. La nomo de la nacio estas hispano. Oni artefarite kreas nacian lingvon kaj nacion. Hispano estas nacio de Hispanio, kies nacilingvo estas la hispana. Sed pro tio, ke la hispana tro similas al la kastilia, iuj ne volas trakti sin hispanoj.
Se vidas la realon, nuntempe oni nomas la lingvon la hispana, kiu estas uzita ankaŭ en Sud-Ameriko. Nuntempe oni ĝenerale nomas ĝin la hispana. Neniu nomas ĝin la kastilia. Estontece eble oni nomos ilin per respektivaj nomoj, kiel la meksika, la argentina, ktp... Oni nomu ilin laŭ la realo. La realon neniu antaŭvidas.
Se oni pensas, ke lingva nomo ĉiam kongruas al gentnomo, oni nepre konfuziĝos. Por eviti tion oni preferinde konsideru, ke lingva nomo kaj gentnomo esence estas tute apartaj.
Aŭstrianoj parolas la germanan lingvon sed ne traktas sin germanoj.
sev:Kio okazos se bretonujo ighas landon ? Ve !Mi subtenas tion, ke bretona gento kreos landon, se ili volas tion. Sed mi pensas, ke en la "breton-ujo" verŝajne loĝos ankaŭ ne-bretonoj(novaj loĝantoj, kiuj ne traktas sin bretona gento). Mi ne volas, ke fieraj bretonoj elpelu tiujn. Do mi ne volas nomi la landon "breton-ujo". Mi ne antaŭvidas, kian nomon havos la nova lando. Nur laŭ la realo mi nomu ĝin. Eble ĝi estos Bretonio. Sed mi traktos ĝin kiel landnomon, kiu estas duoninsulo.
zan (顯示個人資料) 2011年1月28日上午8:29:41
darkweasel:Ne, li ne trudis(mi troiĝis), li rekomendis. Do mi rajtas intence kontraŭi la rekomendon.zan: Tiam kiam la aŭtoro scias la malfacilecon pri gento, kial li trudas gentbazajn landnomojn?Ĉu li faras tion? Gentobazaj landnomoj estas lingva fakto.
darkweasel:Vi pensas tro malsimple. Se vi simple akceptus, ke formoj kiel anglo, franco, ruso, japano, ... ja povas signifi landanecon, vi ne plu havus problemon pri -uj.Mi ne povas simple pensi pri tio. Mi ne plendas al tiuj, kiuj uzas uj-landnomojn, pensante, ke por tiuj pli gravas la lingva fakto ol etnaj problemoj en la mondo.
Mi samopinias, ke anglo, franco, ruso kaj japano signifas la respektivaj landanojn. Sed ne nur. Ili ankaŭ signifas gentojn. Eble franco signifas nacion, sed egale. Ili havas po du signifojn. Tio cerbumigas min. (pri tio mi poste skribos.)
darkweasel:La -uj-sufikso ne devigas cerbumi pri io ajn. La I-"sufikso" devigas cerbumi pri tio, kiel oni nomas la koncernajn landanojn kaj lingvojn.Ne, radike kulpas uj-sufikso, t.e. la maniero krei landonomojn baze de gentnomo.
Uj-sufikso devige cerbumigas homojn, ĉu iliaj samlandanoj havas sian propran genton aŭ ne. Mi legis, ke koreoj kontraŭis al la landnomo Koreo(angle Korea).
Ekzemple multaj koreaj Esperantistoj pensis, ke tio, ke iuj nomas ilin koreanoj (anoj de la lando Koreo) estas bazita sur iaspeca penso, ke tiu popolo ne konsistigas “veran genton”. La koreaj Esperantistoj preferegis, ke oni nomu ilin koreoj en Koreujo, ĉar la korea popolo estas laŭ ili tre unueca jam de la plej praa tempo. Iliaj argumentoj estas maltrafaj, sed ilia prefero (koreoj en Koreujo), estas tute en ordo.Pri tio La Akademio jene pensis.
La ĉefa motivo de la Akademia konsilo pri landnomoj kaj landano-nomoj estas deziro eviti, ke oni interpretu la kategorielekton de landnomo kiel pritakson de la “genta pureco”, “rasa unueco” aŭ simile, de la koncernaj popoloj.Sed la koreoj neniel povis eviti tian miskomprenon. Kial?? Ĉar por homoj tiom gravas la ideo de gento.
Kaj pri Aŭstr-ujo. Mi ne volas malrespekti la identecon de la Aŭstrianoj. Sed mi diru.
Oni kreas vorton per la maniero "radiko + sufikso". Sed unue ne estis la radiko "aŭstro". Kaj oni ne povas krei novan vorton per forigo de kvazaŭa sufikso. Japano ne estas "japo + ano", oni ne povas krei la radikon "japo". Sed pri Aŭstr-ujo oni faris tian malkutimaĵon.
Aŭstrio = Aŭstr-io = Aŭstr-ujo = aŭstro + ujo
Kial ili faris tion? Verŝajne ili tre fieris la identecon kaj arde volis, ke ili estu gento same kiel germano, aŭ eĉ kiel belgo(kiu eĉ ne havas unuiĝintan lingvon).
Se ĉiuj landonomoj estus landbazaj, homoj ne cerbumus pri sia gento.
zan (顯示個人資料) 2011年1月30日上午6:58:56
zan (顯示個人資料) 2011年1月30日上午7:56:22
Ĝenerale
radiko + sufikso = nova vorto
(radiko + sufikso) - sufikso = denove la sama radiko
alumeto + ujo = alumetujo(iaspeca skatolo)
almetujo - ujo = alumeto(nenio alia ol ĝi)
mono + ujo =monujo(oni povas enmeti en ĝin ion alian, ekz, kartojn.)
monujo - ujo = mono(sed mono ne inkluzivas kartojn)
ruso(iu gento)
ruso + ujo = rusujo(lando, kie ekloĝis rusoj)
La unua rusujo estis Kieva-Rus? Tiam tiu lando eble estis vera rusujo. Dum la epoko de Mongolo la rusujo restis. Poste rusoj disvastiĝis konkerante aliajn gentojn kompreneble kontraŭ la volo de la konkeritaj gentoj.
rusujo(lando, kie loĝas rusoj kaj aliaj gentoj)
rusujo - ujo = ruso(landano de rusujo, t.e. rusa gento aŭ alia gento)
Vidu, la signifo de ruso ŝanĝiĝis. Jes ja "ruso" havas du signifojn, iu gento kaj iu landano, sed se ne ekzistus rusujo, la dua signifo ankaŭ ne ekzistus. Derivaĵo ŝanĝis la signifon de la radiko. Ĉu okazas tia afero en aliaj vortkampoj?
Ŝajnas al mi, ke rusujo jam havas alian signifon ol tiun de "ruso + ujo". Do mi opinias, ke ĝi nomu sin Rusio.
"Ruso" havas du signifojn, iu gento kaj landano de Rusio. La dua signifo estas laŭkutima esprimo, oportuna esprimo por ĉiutaga vivo, kiam oni ne bezonas esprimi nur landanecon sed ne etnecon. Sed pli precize oni diru Rusiano.
Mi opinias, ke oni aparte traktu genton kaj landon.