Přejít k obsahu

Ĉu vi uzas -uj- por landnomoj?

od uživatele zan ze dne 21. ledna 2011

Příspěvky: 71

Jazyk: Esperanto

zan (Ukázat profil) 7. února 2011 0:20:27

Dankon al Eddycgn pro via respondo.

Nu, mi fine komprenas, kial la du nomoj estas malsame traktataj.
Thüringen(germane)-Thuringia (angle)-Turingujo (ĉar devenas de genta nomo.)
Westfalen (germane)-Westphalia (angle)-Vestfalio (ĉar devenas de ia lando.)

Sed tiuj, kiuj memkomprenas tion, devas scii la germanan lingvon kaj ĝian historion. Por tiuj la diferenco inter la du nomoj estas evidente facila. Sed por mi malfacilas.

Mi opinias, ke Esperanto jam nun estu la lingvo por internacia komunikado sed ne nur por intereŭropa komunikado. Oni, kiu loĝas en la tuta mondo, ne bezonas kaj ne kapablas perfekte koni la eŭropajn lingvojn. Sed nuna uj-maniero ŝajne al mi trudas, ke mi sciu ilin por ke mi uzu landonomojn. Krome por mi tute ne necesas la scio, kia antikva gento loĝis en Eŭropo.

Laŭ Vikipedio Thüringen estas Turingio aŭ Turingujo. Mi ĝoje uzu Turingio-n, kiu similas al la angla nomo.

Eddycgn (Ukázat profil) 7. února 2011 12:06:43

zan:Dankon al Eddycgn pro via respondo.

Nu, mi fine komprenas, kial la du nomoj estas malsame traktataj.
Thüringen(germane)-Thuringia (angle)-Turingujo (ĉar devenas de genta nomo.)
Westfalen (germane)-Westphalia (angle)-Vestfalio (ĉar devenas de ia lando.)

Sed tiuj, kiuj memkomprenas tion, devas scii la germanan lingvon kaj ĝian historion. Por tiuj la diferenco inter la du nomoj estas evidente facila. Sed por mi malfacilas.

Mi opinias, ke Esperanto jam nun estu la lingvo por internacia komunikado sed ne nur por intereŭropa komunikado. Oni, kiu loĝas en la tuta mondo, ne bezonas kaj ne kapablas perfekte koni la eŭropajn lingvojn. Sed nuna uj-maniero ŝajne al mi trudas, ke mi sciu ilin por ke mi uzu landonomojn. Krome por mi tute ne necesas la scio, kia antikva gento loĝis en Eŭropo.

Laŭ Vikipedio Thüringen estas Turingio aŭ Turingujo. Mi ĝoje uzu Turingio-n, kiu similas al la angla nomo.
Vi pravas, Turingio devenas el la turinga popolo, ankaŭ nomita per la roma skribinta Flavio.
Tamen mi uzas normale la nomojn kun -io por indiki kunkune la gentojn kaj la lokon, sed mi uzas la nomon kun -ujo por indiki nur la lokon.

Do tio estas mia persona prefero.

Ekz.:
Turingio havas bonan registaron.
En Turingujo estas multa da arbaroj.

Ĉu tio plaĉas al vi?

ceigered (Ukázat profil) 7. února 2011 15:57:34

Eddycgn:Ĉu tio plaĉas al vi?
Mi ne scias ĉu mi estas unu de la "vi"oj ĉi, sed mi ŝatas tiun ideon.

darkweasel (Ukázat profil) 7. února 2011 18:05:53

ceigered:
Eddycgn:Ĉu tio plaĉas al vi?
Mi ne scias ĉu mi estas unu de la "vi"oj ĉi, sed mi ŝatas tiun ideon.
Mi ne, kaj mi eĉ ne komprenas ĝin (kaj ne emas).

zan (Ukázat profil) 8. února 2011 0:07:39

Eddycgn:Tamen mi uzas normale la nomojn kun -io por indiki kunkune la gentojn kaj la lokon, sed mi uzas la nomon kun -ujo por indiki nur la lokon.

Do tio estas mia persona prefero.

Ekz.:
Turingio havas bonan registaron.
En Turingujo estas multa da arbaroj.

Ĉu tio plaĉas al vi?
Se vi ne klarigus vian personan preferon, mi komprenus la du frazojn jene:

Turingio havas bonan registaron.
=Turingio estas regiono en nuntempa Germanio. Tie Turingianoj havas bonan registaron.

En Turingujo estas multa da arbaroj.
=Turingujo estas lando nekonata de mi, kie loĝis antikva gento nomita turingo. Laŭ historio turingoj batalis kontraŭ frankoj kaj malvenkis. Nuntempe tiamaj turingoj ne ekzistas, sed nur restas la arbaroj de tiama Turingujo.

Eddycgn (Ukázat profil) 8. února 2011 12:07:20

zan:
Eddycgn:
Turingio havas bonan registaron.
En Turingujo estas multa da arbaroj.
... ...
Ne ekzakte. Mi volis diri:

Turingio havas bonan registaron = la registaro rilatas al la turingioj, la gentoj
al homoj kaj kaj la fizika loko.

En Turingujo estas multa da arbaroj = La arbaroj estas en la loko, ankaŭ sen rilato al la gentoj. Tio rilatas nur al la fizika loko.

Tio plaĉas al mi, tamen mi ne scias se la esperantaj reguloj konsentas tiun interpretado. Do se tio ne estas malpermesata, kial ne?

zan (Ukázat profil) 9. února 2011 1:29:19

Eddycgn:Do se tio ne estas malpermesata, kial ne?
Ĉar mi tute male komprenis viajn ekzemplojn.

Turingio estas propra nomo de iu lando, same kiel Tokio. Ĉu turingoj loĝas en Turingio, ĉu tokoj loĝas en Tokio, tion tute ne mencias la landnomoj. Ĉu vi pensas, ke " Tokio havas bonan registaron = la registaro rilatas al la tokoj, la gentoj"?

Turing-ujo evidente mencias, ke en Turingujo loĝas turingoj. La nomo rilatas al la gentoj. Krome, kiam oni kreas novan uj-landnomon, tiam neeviteble naskiĝas nova gento.(Aŭstr-ujo naskis aŭstrojn.)

Se mi komprenu vian interpretadon, nesecas klarigo. Kial uj-landnomo ne rilatas al la gento?

ceigered (Ukázat profil) 9. února 2011 7:04:41

Nu, la "ujo" ja akcentas la signifo de "loko", sed la -io al mi akcentas la signifo de la organizacio kiu estas "la nacio".

Tamen tio estas laŭ mi! ridulo.gif

Eddycgn (Ukázat profil) 9. února 2011 17:23:30

zan:Se mi komprenu vian interpretadon, nesecas klarigo. Kial uj-landnomo ne rilatas al la gento?
En mia vortaro ujo signifas loko...

zan (Ukázat profil) 14. února 2011 7:16:36

Eddycgn:En mia vortaro ujo signifas loko...
Hm, en mia vortaro loko estas ejo. Ujo estas vazo, kesto aŭ simila. Uj havas tri signifojn t.e. ujo, arbo kaj lando.

Tamen via uzmaniero de ujo tute ne kaŭzas problemojn. Ĉar via uj-lando neniam rilatas al ties loĝantoj(=gentoj) laŭ vi. Okazas problemoj ofte politikaj, kiam oni uzas uj-landnomon en la kunteksto rilata al la loĝantoj t.e. en politika, socia aŭ kultura temo.

Unu el la novaj uj-landoj estas Bosn-ujo. Kiam oni uzas la vorton Bosnujo, oni neeviteble montras la novan genton bosno. Tiam oni demandos, kia gento estas bosno. Laŭ mia legita libro en mezepoko ekzistis la Bosnia reĝlando. Ĉu la tiama loĝantaro eble estis bosna gento? Poste ili dividiĝis al katoliko, ortodokso kaj islamo. Ĉu nuntempe oni nomas islamanojn bosniakoj? Se tiel, ĉu bosniakoj estas bosnoj? Ĉu aliaj loĝantoj ne estas bosnoj? Mi ne scias. Kaj tia cerbumado nur konfuzas min kaj implikas min en politikan problemon.

Do mi opinias, ke oni ne uzu uj-landon, kiam oni parolas pri politiko, socio, kulturo k.s.

Zpět na začátek