前往目錄

Kiel mi povas traduki "Reformhaus / Bioladen" esperante?

貼文者: orchideo, 2011年1月24日

訊息: 9

語言: Esperanto

orchideo (顯示個人資料) 2011年1月24日上午10:17:41

Saluton!

Ĉu ekzistas en Esperanto kaj aliaj lingvoj vortoj kiel en la germana "Reformhaus" aũ "Bioladen"?
eble en la angla "health food store"?

Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?

danielcg (顯示個人資料) 2011年1月24日上午11:36:07

Saluton, Orchideo.

Ĉu via salutnomo devenas de la vorto "orkideo", kiu estas tre bela floro? Se jes, permesu ke mi respekteme diru al vi, ke via foto tute pravigas tiun nomelekton.

Rilate al via demando, tiajn vendejojn en Argentino oni nomas, en la hispana lingvo, "dietéticas" ( = dietbutikoj) aŭ "almacenes naturales" ( = naturbutikoj).

Via,

Daniel

orchideo:Saluton!

Ĉu ekzistas en Esperanto kaj aliaj lingvoj vortoj kiel en la germana "Reformhaus" aũ "Bioladen"?
eble en la angla "health food store"?

Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?

sudanglo (顯示個人資料) 2011年1月24日上午11:40:09

Krom la senpoezia 'vendejo de sanaj manĝaĵoj aŭ naturaj produktaĵoj', eble vi povus diri 'bio-vendejo'.

(La aĵoj vendataj estas principe produktoj de biologio sen ĥemiaj aldonaĵoj.)

Se tio ne plaĉas mi proponas 'natur-vendejo'.

Tamen tiuj vendejoj ankaŭ vendas vitaminojn kaj aliajn ekstraktojn faritajn per ĥemiaj procezoj.

Mi ĵus vidis la mesaĝon de Daniel kaj plaĉas al mi butiko pli ol vendejo - do natur-butiko, san-butiko aŭ bio-butiko.

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年1月24日下午7:03:35

Bioejo? Aŭ Biejo?

Iomete stranga tamen agrable mallonga!

darkweasel (顯示個人資料) 2011年1月24日下午7:09:28

Atentu, ke ReVo konsilas ne uzi bio- en la signifo "sendanĝera por la naturo" kaj proponas ekologia por tio - sekve eble bonus ekologimanĝaĵ(vend)ejo

sudanglo (顯示個人資料) 2011年1月25日上午11:13:16

Eddy 'Bio' estas aktiva prefikso en Esperanto.'

'Bi' en la senco de 'du' (en ĥemio) multe malpli. Eble oni diras Bi-karbonato sed NPIV ne rekomendas.

Bi-ejo' estus ejo por du aferoj se entute tiu vorto havas sencon, ne la sama afero kiel 'bio-ejo'

Bio-butiko ne havas rilaton al ekologio, sed estas butiko en kiu la varoj estus pure biologiaj (en principo).

orchideo (顯示個人資料) 2011年1月25日下午12:32:38

Mi dankas vin pro viaj respondoj. Nun mi preferas bio-butiko, se mi klarigos tiuj vendejoj esperante.

Sed la aliaj parto de mia demando, nur respondis Danielcg. Mi esperos, ke aliajn respondojn aperos.
Kiel vi nomiĝas en via lando tiuj vendejoj, kie oni aĉetas sanajn manĝaĵojn ktp. Ĉu ekzistas tiujn vendejojn en aliaj landoj, ke jes, kie?

Miland (顯示個人資料) 2011年1月30日下午11:24:52

orchideo:eble en la angla "health food store"?
Jen sugesto: natura (aŭ sana) nutrovendejo.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年2月16日下午7:40:01

Kial ne reformbutiko? "Reformhaus" en Germanio ne estas sama kun "Bioladen"! La praeco estas reformo en sano.

回到上端