Съобщения: 19
Език: Esperanto
Eddycgn (Покажи профила) 24 януари 2011, 21:16:51
(normala verbo kun helpverbo) tielmaniere:
Mi volas iri -- > mi irvolas
Ili volas forkuri -- > Ili forkurvolas
Vi povas manĝi ĉion -- > vi ĉion manĝpovas
Dankon
Matthieu (Покажи профила) 24 януари 2011, 21:52:39
antoniomoya (Покажи профила) 24 януари 2011, 22:07:56
Eddycgn:Ĉu mi povas kombini du verbojnPovi, povi... fakte vi povas. Tiu ĉi lingvo permesas ĉiujn tiujn miksaĵojn. Kaj kiu rajtas diri al vi ke vi NE povas uzi tian dirmanieron?
(normala verbo kun helpverbo) tielmaniere:
Mi volas iri -- > mi irvolas
Ili volas forkuri -- > Ili forkurvolas
Vi povas manĝi ĉion -- > vi ĉion manĝpovas
Dankon
Alia afero estos ke la aliuloj bone komprenos vin.
Amike.
Eddycgn (Покажи профила) 24 януари 2011, 22:27:32
mi komprenis
dankon
T0dd (Покажи профила) 24 януари 2011, 23:56:09
Tamen, mi kelkfoje provis la vorton "dirvolas", anstataŭ "volas diri", kaj ne bone sukcesis.
danielcg (Покажи профила) 25 януари 2011, 03:58:08
("Senchava" = "senc-hava" = "havanta sencon", estas ĝuste kunmetaĵo kiun mi faris porokaze, kaj ne scias ĉu oni jam uzis antaŭe aŭ ne.)
Nur la uzado aŭ neŭzado de la kunmetaĵo fare de la esperantistaro, decidos ĉu ĝi fariĝos kutima aŭ restos nura kuriozaĵo.
Mia Esperanto-instruisto iam vortludis per la kunmetitaj vortoj kaj avertis min, ke oni povus fuŝinterpreti ilin. Mi rememoras lin, kaj kvazaŭ denove aŭdas lin diranta: "Influo ne signifas fluo de la ino, kaj menstruo ne signifas truo en la menso".
Sed kun la konvenaj zorgoj, la libera vortfarado de Esperanto estas unu el ĝiaj pluraj geniaj trajtoj.
Via,
Daniel
Eddycgn:Ĉu mi povas kombini du verbojn
(normala verbo kun helpverbo) tielmaniere:
Mi volas iri -- > mi irvolas
Ili volas forkuri -- > Ili forkurvolas
Vi povas manĝi ĉion -- > vi ĉion manĝpovas
Dankon
darkweasel (Покажи профила) 25 януари 2011, 05:59:09
danielcg:Esperanto estas aglutina lingvo, kaj tiel oni povas kunmeti iajn ajn vortelementojn (eĉ simplajn afiksojn) kaj estigi novan vorton, kondiĉe ke ĝi estu senchava kaj komprenebla.Mi certe jam plurfoje vidis senc(o)hava.
("Senchava" = "senc-hava" = "havanta sencon", estas ĝuste kunmetaĵo kiun mi faris porokaze, kaj ne scias ĉu oni jam uzis antaŭe aŭ ne.)
sudanglo (Покажи профила) 25 януари 2011, 11:35:39
Kaj kiu rajtas diri al vi ke vi NE povas uzi tian dirmanieron?La Esperantistoj tion rajtas.
Unu tre bela ekzemplo de la kombino de verboj estas en la vorto 'nepagipovaj'.
Antaŭ la falo de la Muro en via lando Eddy, kiam certaj landoj (malantaŭ la Kurteno) ne povis facile pagi aliĝojn al kongresoj en la Okcidento pro la mafacilo havi okcidentan valuton, oni parolis pri la nepagipovaj landoj.
danielcg (Покажи профила) 25 януари 2011, 17:14:15
Via,
Daniel
darkweasel:danielcg:Mi certe jam plurfoje vidis senc(o)hava.
("Senchava" = "senc-hava" = "havanta sencon", estas ĝuste kunmetaĵo kiun mi faris porokaze, kaj ne scias ĉu oni jam uzis antaŭe aŭ ne.)
Eddycgn (Покажи профила) 25 януари 2011, 23:55:39
Mi legeblas (Mi eblas legi)
Vi naĝeblos se vi lernvolas
- (Vi eblos naĝi se vi volas lerni)
Li ne flugeblas eĉ se li flugetprovas
- (Li eblas flugi eĉ se li provas flugeti)
Hmm ... aŭ ne?