Al la enhavo

Poemoj de KANEKO Misuzu

de atsushi1977, 2011-januaro-27

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:31:31

Mi tradukas kelkaj poemoj de KANEKO Misuzu lastatempe.
Tre populara en Japanio.
KANEKO Misuzu estas Japana poetino.

1903-1930.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:32:25

“Akumulaj neĝoj” (KANEKO Misuzu)

Supraj neĝoj,
Ŝajnas, malvarmaj.
Ĉar la frida luno lumas sur ilin.

Subaj neĝoj,
Ŝajnas, pezaj.
Ĉar ili ŝarĝas sin per kelkcentaj uloj.

Mezaj neĝoj,
Ŝajnas,solecaj.
Ĉar ili ne povas vidi ĉielon nek grundon.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:32:57

“La animoj de forfloroj” (KANEKO Misuzu)

La animoj de forfloroj,
En la Budhan florejon,
Naskiĝos senescepte.

Ĉar floroj estas amplenaj,
Kiam la suno vokas,
Ili ekmalfermas kaj ridetas,
Donas dolĉajn mielojn al papilioj,
Kaj donas siajn flarojn tute al popoloj,

Kiam ventoj vokas “Venu kun mi!”,
Floroj sekvas obeeme finfine,

Ĉar eĉ la restaj korpoj estos,
La manĝoj de infanaj ludoj.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:33:24

“La kota flako” (KANEKO Misuzu)

En la kota flako de tiu ĉi strateto,
Blua ĉielo estis.

Malproksime, malproksime,
Bele,
Klara ĉielo estis.

La kota flako de tiu ĉi strateto estis;
Profunda ĉielo.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:34:10

“Eĥo?” (KANEKO Misuzu)

Mi diras “Ni ludu !”,
Oni diras “Ni ludu !”.

Mi diras “Stulta !”,
Oni diras “Stulta !”.

Mi diras “Mi jam ne ludas kun vi”,
Oni diras “Mi ne ludas kun vi”.

Kaj, poste,
Soleciĝas,

Mi diras “Pardonon!”,
Oni diras “Pardonon!”.

Ĉu ĝi estas eĥo?
Ne, kiuj ajn.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:34:42

“Rido”

Ĝi estas bela rozkoloro,
Kaj pli malgranda ol papavsemo,
Kiam ĝi verŝiĝas kaj falas sur la tero,
Same kiel fajraĵo krevas ekbrilante,
Granda floro malfermas, ĉu ne?

Se tiela rido verŝiĝas tiel,
Kiel larmoj verŝiĝas,
Kiel bela, kiel belega, ĝi estas!; ĉu ne?

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-27 15:36:47

“Pacigo”

La trotuaro de Renge-soj(Astragalus sinicus), inter grenkampoj, en printempaj nebuletoj,
La knabo staris tie.

La knabo havis Renge-sojn,
Mi estis kolektanta Renge-sojn.

Mi trovis ke la knabo ridetas,
Mi ankaŭ ridetis senkonscie.

La trotuaro de Renge-soj, inter grenkampoj, en printempaj nebuletoj,
Alaŭdoj pepis, “Pij-ĉiku”.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-28 09:29:11

Belaj tradukoj! Mi imagis la originalojn. rideto.gif

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-28 14:54:34

“Mi volas ami ĉiujn estaĵojn” (KANEKO Misuzu)

Mi volas ami,
Kiujn ajn tute.

Ailojn,tomatojn,fiŝojn,
Senescepte mi volas ami.

Miaj hejmaj manĝoj estas tioj,
Ke mia patrino estigas tute.

Mi volas ami,
Kiujn ajn tute.

Eĉ kuracistojn,eĉ korvojn,
Senescepte mi volas ami.

Ĉiuj estaĵoj en la mondo estas tioj,
Ke Dio estigas tute.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2011-januaro-29 11:29:45

Reen al la supro