Al la enhavo

Egiptio

de Eddycgn, 2011-januaro-29

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-februaro-01 14:03:46

darkweasel:Ŝajne vi iom konfuzis la landnomojn. Ili estas Egiptujo, Irano, Tunizio kaj Albanujo. (Kompreneble anstataŭ -uj oni rajtas uzi I aŭ -land, sed pro via uzo de Egiptujo mi supozas, ke vi ne volas tion.)

Mi esperas, ke la egiptoj havu demokration, kaj mi kredas, ke ili ĝin ricevos. La protestoj ŝajnas tro grandaj, ke la prezidanto ne povu rezigni!
Tio pruvas ke E-o ne estas tiel regula, kiel oni kutime diras... sed tio estas alia temo (:

Mi kredas ke ĉiuj popoloj volas havi demokration. Kaj ke ĉiuj popoloj iam havos ĝin.

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-01 15:53:51

Ergazomai:
darkweasel:Ŝajne vi iom konfuzis la landnomojn. Ili estas Egiptujo, Irano, Tunizio kaj Albanujo. (Kompreneble anstataŭ -uj oni rajtas uzi I aŭ -land, sed pro via uzo de Egiptujo mi supozas, ke vi ne volas tion.)

Mi esperas, ke la egiptoj havu demokration, kaj mi kredas, ke ili ĝin ricevos. La protestoj ŝajnas tro grandaj, ke la prezidanto ne povu rezigni!
Tio pruvas ke E-o ne estas tiel regula
Nu, oni povas pensi pri la temo kiel:
albano = genta ano de albanio, do albanujo = ujo de albanoj. Albanio = la nacio, kies nomorigino estas latina vorto pri la nacio la albana gento. Kaj ja estas "albanlando" lango.gif

(jes, mi scias ke mi estas ankaŭ ekstertemo.gif okulumo.gif)

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-01 17:22:34

Verŝajne Mubarak ne foriros ĝis la okcidentaj registaroj diros al li ke li foriru.
Obama devas fari la unuan paŝon!

Alikaze li daŭrigos mortigi, torturi kaj enprizonigi...!

nikko (Montri la profilon) 2011-februaro-02 20:36:47

Mubarak foriros kaj komenciĝos milito inter Egiptujo kaj Israelo.

Mubarak kontraŭis islamismon kaj estis sufiĉe laika reganto. Kiu lin anstataŭos, des pli, ribelmaniere? Islamismo en Egiptujo ne estas malgranda, kaj tio ĉi povas rezulti tute maldemokratie.

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-03 09:46:51

Mi ja esperas ke malbona (ekz. militia) islamismo, sed ankaŭ malbona diktatorismo ne plu ruinigos egiptio post kiam tiu ĉi nuna krizo ĉesis. La islamanoj de la mondo bezonas liberon kaj rajtojn, kaj la nuntempa mondsistemo, kie la Okcidento kaj la Meza Oriento kontraŭbatalas kaj timas unu la alian, kaj tio ne estas bona por, libero, rajtoj, kaj interkomprenado, ĉu ne?

(Tiu ĉi anglalingva paĝo donas esperon al mi ĉar ŝajnas ke la armeo estas nuntempe prudenta kaj pacvolanta. Do, eble ĝi agas kiel 'gvido al pli bona estonto' per pacigado de iu ajn malbonulo?)

michijo (Montri la profilon) 2011-februaro-04 01:41:16

Vaŝingtono D.C. apogas tiel multajn diktatorojn, kaj aliaj tempoj uzurpas ilin, kiel Saddam Hussein. Ĉu Pinochet estas bonega, sed Milosovic estas kriminala? Ĵus Vaŝingtono donas la verdan lumon, por Mubarak mobilizi brutalojn, kontraŭas publikan proteston.

Kiel Usona, la konservativaj riĉaj popoloj estas patriotisma, kaj montras amon por Egiptujo, kial mi komprenas ke Vaŝingtono estas trejnanta Mubarak je propagando, per la uzo de profesiistaj laboruloj, kiel flegistoj kaj supraj-klasaj negocistoj, kune kun brutaloj, kontraŭis mal-Mubarak protestojn.

Usono donas 2 miliardajn dolorojn ĉiujare, kial apogi Mubarak.

gxejko (Montri la profilon) 2011-februaro-04 20:54:28

Mi ne scias, kiel iu popolo aŭ grupo subpremata kapablas gajni pli da libereco, demokratio, egaleco, justeco, ktp sen malfacila 'batalo' (mi ne nepre celas sangbatalon).
Do; unue mi esperas ke ne kovros la teron de Egiptujo tro da sango kaj due mi deziras al la popolo Egipta plej bonan sukceson.
Kiam lastafoje okazis tiel multe da revolucia potenco, ĉc se ne tute sukcese, almenaŭ oni ekspertis pli da libereco dum la sesdekaj jaroj.
Do; mi esperas, ke la ekzemplo en Tunizio kaj Egiptujo tuŝos la tutan mondon; montros, ke liberecon meritas ĉiuj ni. Ni havas tiel multe da problemoj en la mondo. Por iam mi feliĉu ke espereble pliboniĝos la situacio tiujlande.

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-05 15:13:38

Ankoraŭ alia artikolo pri la problemo, sed pri Malajzio (kaj nur anglalingve)

Jen la artikolo

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-05 22:23:47

Terurĉjo:Junulo arde rakontas al sia amikino pri nuna situacio en Egipto, pri ribelo, interbataloj, demonstracioj, viktimoj, tutlanda malŝaltado de la Interreto.

La junulino lin interrompas: - Ĉu pro tiuj ŝarkoj?
La ŝarkoj forlasos Egiption kunkune kun Mubarak. Ili ĉiuj venos al Eŭropo kaj vivos riĉaj kaj feliĉaj ĝis la fino de ilia vivo.

(Se ili ne finiĝos en fritilon)

ceigered (Montri la profilon) 2011-februaro-06 09:35:23

Ŝarko? Ĉu vi parolas pri Selicamorphae?

Reen al la supro