Meddelanden: 56
Språk: Esperanto
Ergazomai (Visa profilen) 1 februari 2011 14:03:46
darkweasel:Ŝajne vi iom konfuzis la landnomojn. Ili estas Egiptujo, Irano, Tunizio kaj Albanujo. (Kompreneble anstataŭ -uj oni rajtas uzi I aŭ -land, sed pro via uzo de Egiptujo mi supozas, ke vi ne volas tion.)Tio pruvas ke E-o ne estas tiel regula, kiel oni kutime diras... sed tio estas alia temo (:
Mi esperas, ke la egiptoj havu demokration, kaj mi kredas, ke ili ĝin ricevos. La protestoj ŝajnas tro grandaj, ke la prezidanto ne povu rezigni!
Mi kredas ke ĉiuj popoloj volas havi demokration. Kaj ke ĉiuj popoloj iam havos ĝin.
ceigered (Visa profilen) 1 februari 2011 15:53:51
Ergazomai:Nu, oni povas pensi pri la temo kiel:darkweasel:Ŝajne vi iom konfuzis la landnomojn. Ili estas Egiptujo, Irano, Tunizio kaj Albanujo. (Kompreneble anstataŭ -uj oni rajtas uzi I aŭ -land, sed pro via uzo de Egiptujo mi supozas, ke vi ne volas tion.)Tio pruvas ke E-o ne estas tiel regula
Mi esperas, ke la egiptoj havu demokration, kaj mi kredas, ke ili ĝin ricevos. La protestoj ŝajnas tro grandaj, ke la prezidanto ne povu rezigni!
albano = genta ano de albanio, do albanujo = ujo de albanoj. Albanio = la nacio, kies nomorigino estas latina vorto pri la nacio la albana gento. Kaj ja estas "albanlando"
(jes, mi scias ke mi estas ankaŭ )
Eddycgn (Visa profilen) 1 februari 2011 17:22:34
Obama devas fari la unuan paŝon!
Alikaze li daŭrigos mortigi, torturi kaj enprizonigi...!
nikko (Visa profilen) 2 februari 2011 20:36:47
Mubarak kontraŭis islamismon kaj estis sufiĉe laika reganto. Kiu lin anstataŭos, des pli, ribelmaniere? Islamismo en Egiptujo ne estas malgranda, kaj tio ĉi povas rezulti tute maldemokratie.
ceigered (Visa profilen) 3 februari 2011 09:46:51
(Tiu ĉi anglalingva paĝo donas esperon al mi ĉar ŝajnas ke la armeo estas nuntempe prudenta kaj pacvolanta. Do, eble ĝi agas kiel 'gvido al pli bona estonto' per pacigado de iu ajn malbonulo?)
michijo (Visa profilen) 4 februari 2011 01:41:16
Kiel Usona, la konservativaj riĉaj popoloj estas patriotisma, kaj montras amon por Egiptujo, kial mi komprenas ke Vaŝingtono estas trejnanta Mubarak je propagando, per la uzo de profesiistaj laboruloj, kiel flegistoj kaj supraj-klasaj negocistoj, kune kun brutaloj, kontraŭis mal-Mubarak protestojn.
Usono donas 2 miliardajn dolorojn ĉiujare, kial apogi Mubarak.
gxejko (Visa profilen) 4 februari 2011 20:54:28
Do; unue mi esperas ke ne kovros la teron de Egiptujo tro da sango kaj due mi deziras al la popolo Egipta plej bonan sukceson.
Kiam lastafoje okazis tiel multe da revolucia potenco, ĉc se ne tute sukcese, almenaŭ oni ekspertis pli da libereco dum la sesdekaj jaroj.
Do; mi esperas, ke la ekzemplo en Tunizio kaj Egiptujo tuŝos la tutan mondon; montros, ke liberecon meritas ĉiuj ni. Ni havas tiel multe da problemoj en la mondo. Por iam mi feliĉu ke espereble pliboniĝos la situacio tiujlande.
ceigered (Visa profilen) 5 februari 2011 15:13:38
Eddycgn (Visa profilen) 5 februari 2011 22:23:47
Terurĉjo:Junulo arde rakontas al sia amikino pri nuna situacio en Egipto, pri ribelo, interbataloj, demonstracioj, viktimoj, tutlanda malŝaltado de la Interreto.La ŝarkoj forlasos Egiption kunkune kun Mubarak. Ili ĉiuj venos al Eŭropo kaj vivos riĉaj kaj feliĉaj ĝis la fino de ilia vivo.
La junulino lin interrompas: - Ĉu pro tiuj ŝarkoj?
(Se ili ne finiĝos en fritilon)
ceigered (Visa profilen) 6 februari 2011 09:35:23