Sisu juurde

Egiptio

kelle poolt Eddycgn, 29. jaanuar 2011

Postitused: 56

Keel: Esperanto

Eddycgn (Näita profiili) 6. veebruar 2011 14:19.30

ceigered:Ŝarko? Ĉu vi parolas pri Selicamorphae?
La ŝarkoj (die Haie = Chondrichthiomorphi, Knorpelfische) ĉe Ŝarm-el-Ŝeik, kiuj voras la maljunajn turistinojn.

Tamen ankaŭ la diktatoroj kaj liaj klikoj de riĉuloj kiuj suĉas la sangon de la popolo.

danielino (Näita profiili) 10. veebruar 2011 7:42.02

vidas vandenis:
Eddycgn:Ĉu vi opinias ke Moubarak rezignos, kaj demokratio kaj libero alvenas al Egiptio?

(Eble morgaŭ aŭ dum la proksimajn tagojn ni jam scios)
!RABKA CHALA
mi esperas ke libereco estos en Egiptio
ke la malriĉuloj gajnos !

Eddycgn (Näita profiili) 11. veebruar 2011 19:28.01

Kies vico estas nun?

Algerio
Libio
Jemenio
Saudiarabio
Sirio
Libanio
Marokio
Belarusio
...
...

dobri (Näita profiili) 11. veebruar 2011 21:11.39

Mi prognozas Libion.

T0dd (Näita profiili) 11. veebruar 2011 22:01.56

Mi gratulas la popolon de Egiptio je la tago de ilia liberiĝo!

Ergazomai (Näita profiili) 12. veebruar 2011 20:58.52

dobri:Mi prognozas Libion.
Mi prognozas Italion. Ni italoj baldaŭ estos serioze lacaj toleri Berlusconi.

zoroastro (Näita profiili) 12. veebruar 2011 21:11.34

Pri kia Italio ĉu vi parolas? Mi tute ne konsentas kara samlandano!

Ergazomai (Näita profiili) 12. veebruar 2011 21:29.57

zoroastro:Pri kia Italio ĉu vi parolas? Mi tute ne konsentas kara samlandano!
Ja estas du Italioj. Proberluskonuloj kaj kontraŭberluskonuloj. Ni vidos kiu el ili fine venkos, mi estas scivolema.
(Mi ne estas sarkasma, sed sincera!)

zoroastro (Näita profiili) 12. veebruar 2011 21:42.36

Vi devas esti junulo...memoru historion: politiko tio ne estas ludo. En Italio estas demokratio kaj registaro estis elektita. Vi povas voĉdoni kontraŭ libere!

Ergazomai (Näita profiili) 12. veebruar 2011 21:49.54

zoroastro:Vi devas esti junulo...memoru historion: politiko tio ne estas ludo. En Italio estas demokratio kaj registaro estis elektita. Vi povas voĉdoni kontraŭ libere!
Jes, Italio estas demokratio, kaj anoj de demokratio havas la rajton havi registoj kiuj ne estas krimuloj.
Mi ne diras nur pri Berlusconi (kiu estas nur suspektata krimulo: li ankoraŭ ne estas juĝita) sed pri diversaj aliaj parlamentanoj kiuj estas juĝitaj kiel krimuloj. Ni devas tute rekomenci kun novaj personoj, ĉiuj senkrimaj, ĉiuj morale laŭdindaj.
Krome, laŭ mi la regado Berlusconi malsukcesis en preskaŭ ĉiuj siaj celoj. Estas mia rajto voĉdoni kontraŭe kaj certe tiel mi faros: estas ankaŭ via rajto voĉdoni favore al li kaj vi tiel faros se vi volos.

Tagasi üles