ไปยังสารบัญ

Egiptio

จาก Eddycgn, 29 มกราคม 2011

ข้อความ 56

ภาษา: Esperanto

zoroastro (แสดงโปรไฟล์) 12 กุมภาพันธ์ 2011, 21:55:32

Nun mi tute konsentas juna italo!!ridulo.gif

vejktoro (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 04:15:51

dobri:Mi prognozas Libion.
Ebla, sed mi kredas ke Libio havas pli bonan vivnivelon aŭ standardo-de-vivadon, ĉu ne?

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 12:40:42

Ŝajnas ke io komencas en Algerio...

Francio havas multan influon sur Algerio.
Kial Sarkosy ne diras klare: "Buteflika, nun estas via vico. Foriru!"?

Demokratio por Algerio, tamen sen mortoj...

Ergazomai (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 13:35:32

vejktoro:
dobri:Mi prognozas Libion.
Ebla, sed mi kredas ke Libio havas pli bonan vivnivelon aŭ standardo-de-vivadon, ĉu ne?
Sed Libio estas ankaŭ eble la nacio kun la plej severa diktaturo en la tuta regiono.
Se mi ne eraras, la nacio kun la plej bona vivnivelo en Nordafriko estas Maroko, ĉu ne?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 17:20:04

danielino:

mi esperas ke libereco estos en Egiptio
ke la malriĉuloj gajnos !
Mi esperas, ke ili almenaŭ rehavos la monon! Nur laŭ tio, oni povos certiĝi, ke tiu revolucio estas sukceso.

Paulinho (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 21:19:34

Mi bedaŭras sinjoron Mubarak: Post Tridek jaroj en povo. Popolo obeema. Mono. Internacia apogo.Paco kvankam neabsoluta...

Kion ekhavis li? Esti forkurigita...

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 13 กุมภาพันธ์ 2011, 22:18:27

Terurĉjo:Ĉu vi vere kredas, ke libero venkis en Egipto?

Ha-ha, tuteŭropaj naivuloj.

armea estrado (ambaŭsence), jen kio atendas nune Egipton.

prezidento Mubarak ĝis la lasta momento ne deziris rezigni nur tial, ke li bone antaŭvidis konsekvencojn de egipta falado en liberon.

egiptanoj ne bezonas liberon, ili bezonas panon (monon nuntempe) kaj spektaĵojn

monon ili ne ricevos, sed spektaĵoj abundos
Laŭ mia scio, dum Mubarak mankis al ili kaj panon kaj liberon!

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 14 กุมภาพันธ์ 2011, 13:31:06

AlfRoland:Laŭ mia scio, dum Mubarak mankis al ili kaj panon kaj liberon!
Mi legis ke Mubarak elportis 40 miliardoj da dolaroj ekster Egiptio, al Svision ktp.

Kiom da pano oni povas aĉeti kun 40 miliardoj?

vincas (แสดงโปรไฟล์) 15 กุมภาพันธ์ 2011, 06:08:06

Mubarak estas granda kanajlo.

zan (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2011, 01:05:04

Ankaŭ en Irano ia movado okazis. Mi ne povas antaŭvidi kiel iros la situacio, sed volas ke en ĉiu lando homoj libere vivu. Mi iom timas pri Egiptio. Ĉar tie oni ŝajnas ne havi fidindaj gvidantoj eĉ nur formaj.

กลับไปด้านบน