Al la enhavo

Ĉu ekzistas pli bona vorto anstataŭ "OK/Okej"?

de Andybolg, 2007-majo-16

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2007-majo-25 17:16:12

Kial ne, okdek ?
ĉar, 8 = ok

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-25 19:49:09

galvis:Kial ne, okdek ?
ĉar, 8 = ok
okej ofte taŭgas por ok

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-29 16:59:03

mi ŝatas la vorto okej, kaj ĝi estas unu vorto internacia nune, oni ĝin uzas en multaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj povas kompreni ĝin. Sed ĝi estas unu vorto precipe por babili, ne skribi, por la signifo ŝanĝas kun prononco: okej-bone, okej-malmulte bone, okej-mi ne pensas ke estas bone sed mi faras malgraŭ ktp, ktp, ktp...

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-29 21:56:45

annadahlqvist:mi ŝatas la vorto okej, kaj ĝi estas unu vorto internacia nune, oni ĝin uzas en multaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj povas kompreni ĝin. Sed ĝi estas unu vorto precipe por babili, ne skribi, por la signifo ŝanĝas kun prononco: okej-bone, okej-malmulte bone, okej-mi ne pensas ke estas bone sed mi faras malgraŭ ktp, ktp, ktp...
mi pardonpetas, sed vi forgesis ion :

okej sur glacio

walfino (Montri la profilon) 2018-septembro-15 18:00:44

Sed se ni ŝatas la vorto okej, ĉu okej ankoraŭ estas okej en Esperanto? Ĉar mi kontrolis la PIV kaj "okej" ne estis trovebla. Sed laŭ Wiktionary, okej ekzistas en Esperanto.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-septembro-16 16:02:03

Ni havas "sal'" por saluton,
Ni havas "Kiel vi?" por kiel vi fartas,

Kial ne "kon'" por konsentite ?

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-17 06:33:00

thyrolf:Ni havas "sal'" por saluton,
Ni havas "Kiel vi?" por kiel vi fartas,

Kial ne "kon'" por konsentite ?
Spontane mi asocias "kon" kun "kontraŭ". Ne bone.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-15 15:04:12

Kial ne Oko-e ? Ok estas nun internacia esprimo. Multaj esperantistoj uzas OK-e (okoe)

sergejm (Montri la profilon) 2018-novembro-15 17:17:48

Ok Esperante estas 8. Povas esti miskompreno.

morico (Montri la profilon) 2018-novembro-15 17:41:49

Ok, oko kaj oke ekzistas.
Okoe ne ekzistas aŭ estas tre malofta.

Reen al la supro