Mergi la conținut

Ĉu ekzistas pli bona vorto anstataŭ "OK/Okej"?

de Andybolg, 16 mai 2007

Contribuții/Mesaje: 30

Limbă: Esperanto

annadahlqvist (Arată profil) 29 mai 2007, 16:59:03

mi ŝatas la vorto okej, kaj ĝi estas unu vorto internacia nune, oni ĝin uzas en multaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj povas kompreni ĝin. Sed ĝi estas unu vorto precipe por babili, ne skribi, por la signifo ŝanĝas kun prononco: okej-bone, okej-malmulte bone, okej-mi ne pensas ke estas bone sed mi faras malgraŭ ktp, ktp, ktp...

manu_fr (Arată profil) 29 mai 2007, 21:56:45

annadahlqvist:mi ŝatas la vorto okej, kaj ĝi estas unu vorto internacia nune, oni ĝin uzas en multaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj povas kompreni ĝin. Sed ĝi estas unu vorto precipe por babili, ne skribi, por la signifo ŝanĝas kun prononco: okej-bone, okej-malmulte bone, okej-mi ne pensas ke estas bone sed mi faras malgraŭ ktp, ktp, ktp...
mi pardonpetas, sed vi forgesis ion :

okej sur glacio

walfino (Arată profil) 15 septembrie 2018, 18:00:44

Sed se ni ŝatas la vorto okej, ĉu okej ankoraŭ estas okej en Esperanto? Ĉar mi kontrolis la PIV kaj "okej" ne estis trovebla. Sed laŭ Wiktionary, okej ekzistas en Esperanto.

thyrolf (Arată profil) 16 septembrie 2018, 16:02:03

Ni havas "sal'" por saluton,
Ni havas "Kiel vi?" por kiel vi fartas,

Kial ne "kon'" por konsentite ?

Metsis (Arată profil) 17 septembrie 2018, 06:33:00

thyrolf:Ni havas "sal'" por saluton,
Ni havas "Kiel vi?" por kiel vi fartas,

Kial ne "kon'" por konsentite ?
Spontane mi asocias "kon" kun "kontraŭ". Ne bone.

morico (Arată profil) 15 noiembrie 2018, 15:04:12

Kial ne Oko-e ? Ok estas nun internacia esprimo. Multaj esperantistoj uzas OK-e (okoe)

sergejm (Arată profil) 15 noiembrie 2018, 17:17:48

Ok Esperante estas 8. Povas esti miskompreno.

morico (Arată profil) 15 noiembrie 2018, 17:41:49

Ok, oko kaj oke ekzistas.
Okoe ne ekzistas aŭ estas tre malofta.

amigueo (Arată profil) 5 decembrie 2018, 09:36:09

dak = d'accord (france)

kun(ulo vias mi) = pri tio mi estas kun vi, mi konsentas
al(iĝas mi al via sinteno, opinio aŭ propono)
an(as aŭ aniĝas mi de via sekto aŭ teamo aŭ partio) = i am in

ef(ektive) = mi konfirmas


unupli! = +1 = plus mi = pliam (mi estas plia)

Urho (Arată profil) 5 decembrie 2018, 15:23:26

Alekso:Mi uzas bone aŭ bonege.
Ankaŭ mi. Do
• Bone!
• Bonege!

Înapoi mai sus