Al la enhavo

Ĉu ekzistas pli bona vorto anstataŭ "OK/Okej"?

de Andybolg, 2007-majo-16

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-18 19:33:39

Dankon pro la respondoj.
Nun mi estas iomete pli "Esperanta" lango.gif

Alekso (Montri la profilon) 2007-majo-21 16:26:48

Mi uzas bone aŭ bonege.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-21 19:23:42

Kion signifas OK/Okej angle aŭ usone?

mnlg (Montri la profilon) 2007-majo-21 23:25:59

Terurĉjo:Kion signifas OK/Okej angle aŭ usone?
Por tiuj kiuj scipovas la anglan, jen historio de tiu vorto.

Belapo (Montri la profilon) 2007-majo-23 11:39:49

Sed la ĉi tiu teksto estas skriba en lingvo angla. Oni devas koni angla por kompreni la historion.

"OK" estis mallonga da "All right"(ĉio en ordo), unue skribinta "AR". Sed se vi skribus "AR" rapide, ĝi facile ŝanĝi al "OK". Post kelke da tempo la vorto ankaŭ estis uzata en alia situacioj kaj kun iom simila signifo.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-23 19:53:54

Belapo:"OK" estis mallonga da "All right"(ĉio en ordo)...
Tio ne estas kio la angla artikolo diras!

Ĝi diras ke "OK" estas mallongigo de "Oll Korrect". "Oll Korrect" estis intenca amuza misliterumado de "All Correct" (ĉio estas ĝusta).

La pezo de historio kaj klera scio (kaj retpaĝoj okulumo.gif) ŝajnas subteni "Oll Korrect"...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-23 20:11:48

mnlg:
Terurĉjo:Kion signifas OK/Okej angle aŭ usone?
Por tiuj kiuj scipovas la anglan, jen historio de tiu vorto.
Por tiuj kiuj scipovas la rusan, mi trovis interesan informon pri la Ŝefdomo de Moskva universitato.

Belapo (Montri la profilon) 2007-majo-24 09:51:47

mccambjd:
Belapo:"OK" estis mallonga da "All right"(ĉio en ordo)...
Tio ne estas kio la angla artikolo diras!

Korrect"...
Sed kiu mi skribis estas kiu mi antaŭe aŭdis.
Mi non legis la tutan artikolon. Mia kulpo. Verŝajne ekzistas diferentaj versioj de la historio. Tamen la kerno estas sama.

gabadubo (Montri la profilon) 2007-majo-24 14:55:56

Mi kelkajn situaciojn uzas "ĝuste". Kaj se mi ne uzus tiun, mi uzus "bone".

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-25 17:00:18

gabadubo:Mi kelkajn situaciojn uzas "ĝuste". Kaj se mi ne uzus tiun, mi uzus "bone".
mi uzas ok senprobleme

Reen al la supro