Ujumbe: 51
Lugha: Esperanto
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 1 Februari 2011 11:27:59 alasiri
Chainy:Kaj tion mi tradukus tiel: Pasintjare li iafoje sidis tie dum pli ol duonhoro atendante la instruiston.Dankon
Merci
Ergazomai (Wasifu wa mtumiaji) 2 Februari 2011 1:36:16 alasiri
Chainy:Chainy, do ĉu vi estas denaska E-parolanto?Terurĉjo:mi tamen atendas, kiam montros siajn tradukojn denaskaj posedantoj de la plej internacia lingvoMi mem estas unu el ili. Do jen vi jam havas vian tradukon!
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2011 9:50:00 alasiri
Ankaŭ necesas scii ĉu la ago estas finita aŭ ankoraŭ dauras je la momento de parolo.
Do - Ĝi restas/estas tie jam kelkan tempon (ĝi ankorau restas).
Aŭ, se temas pri besto kaj la besto ne plu okupas la sofon/seĝon, tiam - Ĝi sidis.
Someone has been smoking here - Iu fumis ĉi tie, I can smell it.
I have been living here for 2 years - Mi loĝas ĉi tie jam du jarojn.
La traduko de la angla 'present perfect continuous' varias laŭ la situacio.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2011 10:02:07 alasiri
Kiel, laŭ vi, tio devus plibonigi mian humoron.
Kiel mi sentu min pli bone pro tio?
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2011 10:29:35 alasiri
sudanglo:Pri kio temas?Tio ja estas bona demando, se oni volas vere bonan tradukon!
sudanglo:Someone has been smoking here - Iu fumis ĉi tie, I can smell it.Vi pravas. Mi ankaŭ tradukus tiujn frazojn same kiel vi. (nur eble 'loĝi' anstataŭ 'vivi').
I have been living here for 2 years - Mi vivas ĉi tie jam du jarojn.
La traduko de la angla 'present perfect continuous' varias laŭ la situacio.
En la unua kazo la fumado jam ĉesis (nur la malbon-odoro restas), kaj pro tio oni uzus la pasintan formon en Esperanto. En la dua kazo, la persono komencis loĝi tie antaŭ du jaroj kaj ankoraŭ nun loĝas tie, kaj oni do uzus la nun-tempan formon de la verbo en Esperanto.
Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 3 Februari 2011 11:41:02 alasiri
Terurĉjo:ankaŭ mi decidis iomete verŝi en vian lagon de tradukado.Tre amuze. Mi ne pretendus povi traduki poemon de Sergej Jesenin. Sed eble oni povus trovi tradukon fare de multe pli sperta kaj talenta Esperantisto.
jen mi prezentas kelkajn frazojn. do bonvolu helpi ilin traduki
Выткался на озере алый свет зари.
На бору со звонами плачут глухари.
Плачет где-то иволга, схоронясь в дупло.
Только мне не плачется - на душе светло.
Sincere via Ruzuĉjo
Kateno (Wasifu wa mtumiaji) 4 Februari 2011 5:07:23 asubuhi
Pri kio temas? Ĉu io neviva (ekz pakaĵo/aŭto/libro) aŭ besto. En la unua kazo, mi eble preferus resti aŭ eĉ esti.La frazo tema pri NIFO kaj la ago ne estas finita.
Ankaŭ necesas scii ĉu la ago estas finita aŭ ankoraŭ dauras je la momento de parolo.
Mi estas pripensinta la tradukaĵon " Kiel tio suposite sentigas min pli bone" influitan de la hispana
Kaj jam demandante mi ne povas trovi tadukon de la vorto "sleepover" kaj mi bezonetas ĝin.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Februari 2011 1:24:09 alasiri
Tamen, ĉu 'vivi' entute estas ne-ebla? Ekz Kiam ni vivis en Francujo .. aŭ Dum miaj infanoj jaroj ni vivis en malgranda vilaĝo. Kiel vi dirus franclingve?
Pri 'sleepover' - eble tranokto. Panjo, ĉu vi permesos ke mi tranoktu ĉe mia amiko ĉi-vendrede.
Kateno, mirigas min ke vi vidis NIFO'n.
Se vi volas uzi 'supozi': Kio supozigas vin ke tio min helpas (retorika demando).
Mi ne vidas ke estas rekta ekvivalento de 'supposed to' angle aŭ 'censé' (france) - tamen eble iu havas proponon.
These figures are supposed to represent ..
I am not supposed to be here.
Ĉu oni povas etendi la signifon de 'supozi' kaj diri 'mi ne estas supozata fari ...'?
Kateno (Wasifu wa mtumiaji) 4 Februari 2011 5:53:16 alasiri
Kateno, mirigas min ke vi vidis NIFO'n.RIDIGE! Vere mi ne vidis nifon. Mi estas partoprenanta ĉe tradukprojekto de eta bildrakonto, sed la aŭtoro kaj tradukestro postulis ke malmultaj personoj devas traduki por konservi la ordon, do mi estas trompanta demandante tie ĉi.
Mi montros la tradukaĵon kiam ĝi estu plenumita.
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 5 Februari 2011 2:05:37 asubuhi
Kateno:Kiel vi tradukas je "It’s been sitting there" al esperanto.Mi ne kredas ke "sitting" estas tia, kia tradukas sidi.Miaopinie, la plej laŭlitera traduko estus: "Ĝi estas daŭre sidinta tie".
Sed en Esperanto oni uzas malsimplajn verboformojn kiel eble plej malmulte, nur se ili estas vere necesaj.
Depende de la kunteksto, vi povus diri (ekzemple):
"Ĝi sidas tie de antaŭ unu horo"
"Ĝi sidas tie jam tri horojn"
Tiaj esprimoj komunikas ke "ĝi" ankoraŭ sidas tie, kaj ke "ĝi" daŭre sidis tie dum kelke da tempo, kio estas ĝuste kion oni komunikas en la angla per la "present perfect continuous tense" (have + been + ...ing).
Via,
Daniel