Tin nhắn: 24
Nội dung: Esperanto
zan (Xem thông tin cá nhân) 09:52:18 Ngày 08 tháng 2 năm 2011
sudanglo:Notu bone ke PMEG ne rekomendas la tiel nomatan orientan sistemon. Sed estas iom surprize ke PMEG eĉ komentis ĝin.Sed tamen PMEG montras la jenajn ekzemplojn.
En ĉiuj libroj kiujn mi legis, kaj mi legis sufice multe en Esperanto. mi neniam rimarkis eĉ unu ekzemplon de tiu inversa sistemo.
Ĉu ŝi ne edziniĝis? [...] — Jes, iele tiel fariĝis, ke [...] ŝi ne edziniĝis.[M.102]Ĉi tiuj ekzemploj ne estas simplaj respondoj. La unua hezitas rekte respondi "Ne". La dua neas al la dubo ne al la simpla demando.
Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne , miaj karaj amikoj [...]! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi.[OV.411] Ne = Mi ja ion pli havas por diri al vi.
Mi komprenas, ke Esperanto preskaŭ ĉiam uzas la okcidentan sistemon, sed kiam ĝi ŝanĝiĝas al la orienta sistemo, tio povas signifi pli kompleksan esprimon. Jes ja, ĉio ne estas ĉiam simpla. Se oni ĉiam uzas la okcidentan sistemon, Esperanto devas havi nur malriĉan esprimon.
Tamen la orienta sistemo estas tute logika, kvankam ĝi ne estas prenita en Esperanto. "Jes" de nia lingvo signifas "prave".
1+1≠3?(1+1 ne estas 3?)
Prave(Jes), 1+1 ne estas 3.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 09:57:41 Ngày 08 tháng 2 năm 2011
zan:Tamen la orienta sistemo estas tute logikaAmbaŭ sistemoj estas sufiĉe logikaj, sed ili uzas malsamajn logikojn.
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 11:54:33 Ngày 08 tháng 2 năm 2011
zan:1+1≠3?(1+1 ne estas 3?)Utila kaj logika estus la germana vorto "doch", kiu signifas "ne ne, sed jes", kiel Darkweasel menciis.
Prave(Jes), 1+1 ne estas 3.
Bedaŭrinde traduko de tiu vorteto ne ekzistas en esperanto.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 13:41:19 Ngày 08 tháng 2 năm 2011
Eddycgn:Laŭ PMEG iuj uzas tamen tiel.zan:1+1≠3?(1+1 ne estas 3?)Utila kaj logika estus la germana vorto "doch", kiu signifas "ne ne, sed jes", kiel Darkweasel menciis.
Prave(Jes), 1+1 ne estas 3.
Bedaŭrinde traduko de tiu vorteto ne ekzistas en esperanto.
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 17:47:25 Ngày 09 tháng 2 năm 2011
darkweasel:Laŭ PMEG iuj uzas tamen tiel."Ĉu vi ne venas kun mi hodiaŭ?
"Tamen!"
Strange...
zan (Xem thông tin cá nhân) 02:20:11 Ngày 10 tháng 2 năm 2011
En la orienta sistemo oni devas zorge aŭskulti la demandon por precize respondi Prave aŭ Malprave. Tio estas malfacila en senzorga parolado, do ni ofte respondas al la kaŝita demando, kiam la demando ne atendas precizan respondon. Kiam ni tro precize respondas per la orienta sistemo, fojfoje estos cinike.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:15:40 Ngày 10 tháng 2 năm 2011
Kiam oni eldiras negativan demandon, tio ja kreas specialan nuancon. Ĝi kreas tian nuancon, ke la parolanto atendas, ke la alparolato ja faras/-is/-os tion, kio estas en la demando.
Do, se oni demandas: ĉu vi ne volas manĝi?, oni iom sugestas, ke la alparolato ja volas manĝi.
Pozitiva demando kontraŭe nenion ajn sugestas.
Sekve, la okcidentsistema respondo al negativa demando spegulas la atendon de la parolanto. Oni respondas jes, se la atendo de la parolanto ĝustas, kaj ne, se ĝi ne ĝustas.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:06:08 Ngày 10 tháng 2 năm 2011
Cetere, mi tute konsentas kun vi ke la citaĵoj ĉe PMEG donas dubindan apogon por la 'orienta' sistemo. Ili ja ne estas simplaj respondoj - kiel vi diris.
Ĉu mi rajtas demandi vin - en la lernolibroj de Esperanto por Japanoj, ĉu ĝenerale oni sufiĉe atentigas al la lernantoj ke ili ne respondu (en Esperanto) unuvorte al negativaj demandoj kun la subkomprenita penso 'via neeado estas/neestas ĝusta'.
horsto (Xem thông tin cá nhân) 19:27:39 Ngày 10 tháng 2 năm 2011
darkweasel:Tio bedaŭrinde ne ĉiam estas ĝusta.
Do, se oni demandas: ĉu vi ne volas manĝi?, oni iom sugestas, ke la alparolato ja volas manĝi.
Povas ekzemple okazi, ke vi aŭdis ke iu ne venos al festo. Tiam vi tamen povas demandi lin: Ĉu vi ne venos? Kvankam vi jam scias ke li ne venos.
La tuta okcidenta sistemo estas nelogika. Se estas tiel ke ambaŭ sistemoj estas uzataj, tiam oni uzu la pli logikan orientan sistemon.
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 23:04:49 Ngày 10 tháng 2 năm 2011
Dume, negativaj demandoj estas pli ofte uzataj kiam io jam decidigas la demandanton pri la pri-demandata situacio.
Samtempe, ŝajnas ke estas nenia bazo en la faktoj por la ideo, ke efektive cirkulas kontraŭaj manieroj de la utiligo de unuvorta respondo, per Jes au Ne.
La defio, por tiuj kiuj estas tentataj pensi tiel, estas trovi bonajn ekzemplojn en la literaturo. Mi deziras al ili bon-ŝancon!
Kaj ne sufiĉas nomi ion logika, por ke ĝi estu tia. Necesas bonaj argumentoj.