Přejít k obsahu

Jes aŭ Ne demando

od uživatele ceigered ze dne 1. února 2011

Příspěvky: 24

Jazyk: Esperanto

ceigered (Ukázat profil) 1. února 2011 15:17:04

La demando por la enketo: Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus? - sen tropensado pri tiu ĉi demando!

(vi povas respondi al tiun ĉi demandanto nur uzante "jes" aŭ "ne", nature kaj sen aliaj vorto krom "jes" kaj "ne")

En la angla forumo ni diskutis inter unu la alian la temon de la uzo de "jes" kaj "ne", kiam la origina demando estas laŭ la strukturo de "Ĉu (...) ne (...)?", ekzemple:
"Ĉu vi ne venos al la festo"
A) "Jes, mi venos"
B) "Jes, mi ne venos"
C) "Ne, mi venos"
D) "Ne, mi ne venos".

Tiuj respondoj ja estas kompreneblaj, sed la problemo aperas al ni kiam la respondanto uzas nur la "jes" aŭ la "ne", aŭ se la demandanto ne komprenas uzon (de jesa/nea vorto kiu estas uzata kun jesa/nea frazo) kiu ne estas en sia denaska lingvo.

Do, enketon por vi ĉiuj kiuj parolas multajn lingvojn kaj ne nur (aŭ "ne" sen la "nur") la anglan lingvon! lango.gif

El la angla forumo:
Mi:"Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus - sen tropensado pri tiu ĉi demando! lango.gif"

Eddycgn (Ukázat profil) 1. února 2011 17:30:54

Tio dependas el la naskiĝlingvo.
En mia lingvo (la itala), duoblaj negacioj estas permesataj.

Mi eble dirus tion ankaŭ esperante, do mi kredas ke ĝi malpermesatas = eraras.

Genjix (Ukázat profil) 1. února 2011 19:36:17

Mi elektis la duan kvankam preferas nek la unuan nek la duan. Preferinte diru ĝuste, prave .ktp

dobri (Ukázat profil) 1. února 2011 20:37:46

Ankaŭ la ĉeĥa lingvo kutime uzas duoblan ( eĉ kelkoblan) negacion. Sed el matematika vidpunkto ĝustas nur unu negacio.
Ĝustan frazon: "Mi neniam faris ion similan." oni kutime diras en la ĉeĥa laŭvorte:"Mi neniam ne faris nenion similan."

zan (Ukázat profil) 2. února 2011 0:47:33

ceigered:La demando por la enketo: Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus? - sen tropensado pri tiu ĉi demando!
En la japana lingvo al simpla demand-frazo oni respondas:
"Ĉu vi ne iris tien?" "Jes(,mi ne iris)." aŭ "Ne(,mi iris kontraŭ via supozo)."

Sed kiam la demand-frazo signifas ian peton k.s., la respondo varias.
"Ĉu vi ne iros?(Ni iru.)" "Jes(,ni iru)." aŭ "Ne(,mi ne volas iri)."
Tio tute dependas de la situacio.

Sed en Esperanto mi lernis, ke plejparto de eŭropanoj respondas malsame kiel ni. Ili respondas "Ĉu vi ne iris tien?" "Ne(,mi ne iris)." Do nepre imitu tion. Japana maniero estas eraro en Esperanto. Mi lernis tiel. Aŭ , se ne volas tiel, nepre aldonu frazon."Jes, mi ne iris."

ceigered (Ukázat profil) 2. února 2011 6:06:30

Interesege! Dankon pro viaj respondoj (al mia iomete stranga demando)!

Certe, Esperante, oni devus respondi klare kaj kun la bezoninda kunteksto. Sed mia demando estas por kompreni kiel ni ĉiuj kiel esperantistoj pensas pri "jes" kaj "ne", do la celo de la demando estas bedaŭrinde eta (do mi ne donis pluajn respondojn). Eble, la rezulto de la enketo povas helpi plibonigi la jesa-neaj frazojn de lernantoj (sed mi ne vere scias pri ĝi).

Zan, via respondo interesas min - la Japana sistemo ŝajnas al mi logika. Eble en la angla lingvo oni fojfoje uzas la saman metodon.

Terurĉjo, mi ne komprenas vian respondon pri la "ĉi" lango.gif. Ĉu mi trouzas ĝin? Mia stranga multlingva menso volas uzi nur "tiu" ofte, sed al mia angla menso, tio estas malbona ĉar en la angla lingvo estas forta distingo pri proksimeco. Konfuze! rido.gif

Duoblaj neoj estas strangaj, sed tre komunaj nuntempe (eĉ en la angla, kaj eĉ laŭregula Afrikansa ankaŭ havas duoblan negacion - "Ek kan nie Afrikaans goed praat nie" (tiu eble estas malbone skribita frazo)!)

zan (Ukázat profil) 3. února 2011 1:00:54

PMEG nomis la du respond-manierojn al neaj demandoj 'okcidenta sistemo' kaj 'orienta sistemo'. Mi komprenas, ke la du nomoj ne signifas tion, ke ĉiuj orientaj landoj ĉiam uzas la orientan sistemon. La japana lingvo laŭokaze uzas ankaŭ la okcidentan sistemon.(vd.*1)

Kiel estas en la aliaj orientaj lingvoj? Ĉu ĉiam la orienta sistemo?

Kaj kiel estas en la 'okcidentaj' lingvoj? Ĉu ĉiam la okcidenta sistemo?

*1)
Kiam nea demando havas kaŝitan veran signifon, en la japana oni ofte respondas al la kaŝita signifo.

'Ĉu vi ne volas kafon?(Se vi volas, bonvolu trinki.)' 'Jes!(Mi volas trinki.)' aŭ 'Ne.(dankon.)'

'Ĉu vi ne ĉeestis en la lasta kongreso?(Mi certas pri via ĉeesto, sed se maltrafas, mi ĝenos vin.)' 'Jes!(Ja mi ĉeestis! Ĉu ankaŭ vi?)' aŭ 'Ne..(Bedaŭrinde, vi mise rekonis min.)'

marcuscf (Ukázat profil) 4. února 2011 14:20:59

En mia lingvo, la portugala, plejofte oni uzas "okcidentan sistemon", sed mi kelkfoje hezitas kiam mi respondas nean demandon.

Se temas akcepto al nea invito, portugale oni simple povas ripeti la verbon. Se temas pri malakcepto, oni ofte povas aldoni motivon por la neo: "Ne, mi estas laca", sed simpla "ne" sufiĉas.

Tamen vidu ĉi tiun ekzemplon:

(post iom da babilado pri Esperanto, amiko demandasridulo.gif

- Do, (ĉu oni povas konkludi ke) Esperanto ne havas neregulajn verbojn?

- Jes / Prave / Ĝuste / Tio (tio => tiel estas)

La demando estas nea, sed ekzistas kaŝita demando: "ĉu oni povas konkludi ke...?", kaj al tiu demando mi emas respondi "jes"...

shoko.gif

Komplika afero.

darkweasel (Ukázat profil) 4. února 2011 17:36:18

En la germana oni uzas la jenan sistemon.

Por respondi pozitivan demandon, oni uzas ja por "jes" kaj nein por "ne".

Por respondi negativan demandon, oni uzas doch por "jes" laŭ la okcidenta sistemo/"ne" laŭ la orienta sistemo kaj nein por "ne" laŭ la okcidenta sistemo/"jes" laŭ la orienta sistemo.

Pro tio, mi uzas la okcidentan sistemon en Esperanto. Mi do respondus al ĉu vi ne donos ĝin al mi? aŭ per jes, mi (ja) donos aŭ per ne, mi ne donos. Mi ne respondus per nura jesne, ĉar tio estus miskomprenebla.

Pro influo de mia denaska lingvo, simple ŝajnus al mi tro strange respondi ne, mi donos.

Ne estas tamen eraro uzi la orientan sistemon. Laŭ mi estas plej bone simple ĉiam eldiri, kion oni celas, kiam oni respondas negativan demandon. Tiel oni tute ne riskas esti miskomprenata.

sudanglo (Ukázat profil) 5. února 2011 11:41:15

M tute konsentas Dark Weasel: respondi 'Ne, mi donos' sonas strange, kaj ne kongruas kun la sistemo en Esperanto.

Kaj super ĉio gravas ke estu kohera sistemo por eviti miskomprenojn.

Estus same strange respondi al la demando Ĉu vi vidis neniun'? per 'Neniun, mi vidis John'

La sistemo de mallongaj respondoj al negative Ĉu demandoj kun NE devus esti la sama kiel tiu por demandoj en kiu la negativa vorto estas Neniam, Neniu, Nenion kaj Nenie.

Ĉu vi neniam trinkas kafon? Neniam
Ĉu vi havas neniun ideon? Absolute Neniun
Ĉu vi rimarkis nenion strangan. Tute ne, nenion.

Notu bone ke PMEG ne rekomendas la tiel nomatan orientan sistemon. Sed estas iom surprize ke PMEG eĉ komentis ĝin.

En ĉiuj libroj kiujn mi legis, kaj mi legis sufice multe en Esperanto. mi neniam rimarkis eĉ unu ekzemplon de tiu inversa sistemo.

Cetere se oni volas respondi en maniero pli konsenta kun la parolinto vi ĉiam povas diri Prave/vi pravas (kio ne egalas al Jes).

Vi ne povas prunti al mi 1000 eŭrojn? Ne respondu Jes!!!

Zpět na začátek