Aller au contenu

Jes aŭ Ne demando

de ceigered, 1 février 2011

Messages : 29

Langue: Esperanto

ceigered (Voir le profil) 1 février 2011 15:17:04

La demando por la enketo: Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus? - sen tropensado pri tiu ĉi demando!

(vi povas respondi al tiun ĉi demandanto nur uzante "jes" aŭ "ne", nature kaj sen aliaj vorto krom "jes" kaj "ne")

En la angla forumo ni diskutis inter unu la alian la temon de la uzo de "jes" kaj "ne", kiam la origina demando estas laŭ la strukturo de "Ĉu (...) ne (...)?", ekzemple:
"Ĉu vi ne venos al la festo"
A) "Jes, mi venos"
B) "Jes, mi ne venos"
C) "Ne, mi venos"
D) "Ne, mi ne venos".

Tiuj respondoj ja estas kompreneblaj, sed la problemo aperas al ni kiam la respondanto uzas nur la "jes" aŭ la "ne", aŭ se la demandanto ne komprenas uzon (de jesa/nea vorto kiu estas uzata kun jesa/nea frazo) kiu ne estas en sia denaska lingvo.

Do, enketon por vi ĉiuj kiuj parolas multajn lingvojn kaj ne nur (aŭ "ne" sen la "nur") la anglan lingvon! lango.gif

El la angla forumo:
Mi:"Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus - sen tropensado pri tiu ĉi demando! lango.gif"

Eddycgn (Voir le profil) 1 février 2011 17:30:54

Tio dependas el la naskiĝlingvo.
En mia lingvo (la itala), duoblaj negacioj estas permesataj.

Mi eble dirus tion ankaŭ esperante, do mi kredas ke ĝi malpermesatas = eraras.

Terurĉjo (Voir le profil) 1 février 2011 19:24:37

En Esperanto al demando "Ĉu vi ne venos al la festo?" oni povas uzi ambaŭ respondojn:
Jes, mi ne venos. kaj
Ne, mi ne venos.

PS: tie ĉi ne temis pri duobla neado.

ŝajne, sinjoro Bertilo jam klarigis tiun situacion en pomego, sed mi pigras serĉi koncernan artikolon.

se vorteto "ĉi" estas ne nepre bezonata, oni povas kuraĝe eviti uzi ĝin lango.gif

Genjix (Voir le profil) 1 février 2011 19:36:17

Mi elektis la duan kvankam preferas nek la unuan nek la duan. Preferinte diru ĝuste, prave .ktp

Terurĉjo (Voir le profil) 1 février 2011 19:44:57

Genjix:Mi elektis la duan kvankam preferas nek la unuan nek la duan. Preferinte diru ĝuste, prave .ktp
sed kiuj respondoj estas ĝustaj kaj pravaj? okulumo.gif

interalie, en mia denaska rusa lingvo multaj demandoj aŭ petoj havas nean formon:
- ĉu vi ne diros, kioma horo estas?
- ĉu vi ne scias, kie troviĝas io?
kaj eĉ - ĉu vi ne havos cigaredon? (peto)

dobri (Voir le profil) 1 février 2011 20:37:46

Ankaŭ la ĉeĥa lingvo kutime uzas duoblan ( eĉ kelkoblan) negacion. Sed el matematika vidpunkto ĝustas nur unu negacio.
Ĝustan frazon: "Mi neniam faris ion similan." oni kutime diras en la ĉeĥa laŭvorte:"Mi neniam ne faris nenion similan."

Terurĉjo (Voir le profil) 1 février 2011 21:04:39

ha, mi estas stultulo, ĉar mi tro rapide kaj tre malatente legis komencan mesaĝon de la fadeno.

Laŭ mia malmodesta opinio por ĝusta kompreno oni ne devas respondi al montrita demando unuvorte: aŭ jes, aŭ ne, ĉar tia respondo nepre kondukos al miskompreno. (Tial oni diskutas en la angla forumo unuj kun (aŭ kontraŭ) la aliaj).

ĉiam indas aldoni klarigon (klarigan frazon).

- ĉu vi ankoraŭ ne ĉesis drinki vodkon ĉiumatene?
- sed mi entute ne drinkas.

zan (Voir le profil) 2 février 2011 00:47:33

ceigered:La demando por la enketo: Se oni demandus al vi "Ĉu vi ne donos ĝin al mi?", kaj vi volus diri "Mi (ja/ne) donos ĝin al vi", sed vi nur povus diri "jes" aŭ "ne", kiel vi respondus? - sen tropensado pri tiu ĉi demando!
En la japana lingvo al simpla demand-frazo oni respondas:
"Ĉu vi ne iris tien?" "Jes(,mi ne iris)." aŭ "Ne(,mi iris kontraŭ via supozo)."

Sed kiam la demand-frazo signifas ian peton k.s., la respondo varias.
"Ĉu vi ne iros?(Ni iru.)" "Jes(,ni iru)." aŭ "Ne(,mi ne volas iri)."
Tio tute dependas de la situacio.

Sed en Esperanto mi lernis, ke plejparto de eŭropanoj respondas malsame kiel ni. Ili respondas "Ĉu vi ne iris tien?" "Ne(,mi ne iris)." Do nepre imitu tion. Japana maniero estas eraro en Esperanto. Mi lernis tiel. Aŭ , se ne volas tiel, nepre aldonu frazon."Jes, mi ne iris."

ceigered (Voir le profil) 2 février 2011 06:06:30

Interesege! Dankon pro viaj respondoj (al mia iomete stranga demando)!

Certe, Esperante, oni devus respondi klare kaj kun la bezoninda kunteksto. Sed mia demando estas por kompreni kiel ni ĉiuj kiel esperantistoj pensas pri "jes" kaj "ne", do la celo de la demando estas bedaŭrinde eta (do mi ne donis pluajn respondojn). Eble, la rezulto de la enketo povas helpi plibonigi la jesa-neaj frazojn de lernantoj (sed mi ne vere scias pri ĝi).

Zan, via respondo interesas min - la Japana sistemo ŝajnas al mi logika. Eble en la angla lingvo oni fojfoje uzas la saman metodon.

Terurĉjo, mi ne komprenas vian respondon pri la "ĉi" lango.gif. Ĉu mi trouzas ĝin? Mia stranga multlingva menso volas uzi nur "tiu" ofte, sed al mia angla menso, tio estas malbona ĉar en la angla lingvo estas forta distingo pri proksimeco. Konfuze! rido.gif

Duoblaj neoj estas strangaj, sed tre komunaj nuntempe (eĉ en la angla, kaj eĉ laŭregula Afrikansa ankaŭ havas duoblan negacion - "Ek kan nie Afrikaans goed praat nie" (tiu eble estas malbone skribita frazo)!)

Terurĉjo (Voir le profil) 2 février 2011 06:46:48

ceigered:Terurĉjo, mi ne komprenas vian respondon pri la "ĉi" lango.gif.
ne zorgu, tio estis nur ŝerco pro troa libera tempo

Retour au début