Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
davzog (Montri la profilon) 2011-februaro-05 15:16:37
Ĉu estas ĝuste uzi la sufikson -em- por diri ke oni amas ion?
Ekz.:
Mi amas la librojn => mi estas librema
Mi amas la hundojn => mi estas hundema
Mi amas iri en arbaro => mi estas arbarema
aŭ estas pli ĝuste uzi "libroamanta", aŭ "libroama", aŭ aliajn vortojn?
Antaŭdankon
geo1963 (Montri la profilon) 2011-februaro-05 16:08:15
davzog:Saluton,Se mi amas mian virinon, ĉu mi estas virinema? Mi ne ŝatas tiun ĉi ideon.
Ĉu estas ĝuste uzi la sufikson -em- por diri ke oni amas ion?
Ekz.:
Mi amas la librojn => mi estas librema
Mi amas la hundojn => mi estas hundema
Mi amas iri en arbaro => mi estas arbarema
aŭ estas pli ĝuste uzi "libroamanta", aŭ "libroama", aŭ aliajn vortojn?
Antaŭdankon
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-05 16:19:56
oni ja ne inklinas al libroj, sed al legi librojn aŭ kolekti librojn aŭ bruligi ilin.
do, estas homoj legemaj, kolektemaj, librobruligemaj
oni ne inklinas al hundoj, sed al zorgi ilin, manĝi, trejni kaj tiel plu.
do, tiaj homoj estas ...
post kelkminuta cerbumado:
se vi ŝatas hundojn, vi estas ne hundemulo, sed LLMO hund-ŝatanto, hund-ŝatema persono
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-05 17:21:03
tre oftaj vortoj tiel konstruitaj estas: aliseksema kaj samseksema
tamen -em ne nepre signifas amon, sed povas signifi nuran ŝaton.
T0dd (Montri la profilon) 2011-februaro-05 19:43:47
Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-05 22:15:47
T0dd:Cetere, oni povas uzi -AMA kun tia celo. LIBRAMA ne estas ofta vorto, sed ĝi funkcias.Mi neniam audis pri -AMA.
Kie mi povas legi pri ĝi?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-05 22:22:13
Eddycgn:Nenio legenda, nur sufikseca uzo de la radiko AM/ (ami).T0dd:Cetere, oni povas uzi -AMA kun tia celo. LIBRAMA ne estas ofta vorto, sed ĝi funkcias.Mi neniam audis pri -AMA.
Kie mi povas legi pri ĝi?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-05 22:24:25
davzog (Montri la profilon) 2011-februaro-06 14:23:14
mi pensis pri uzi "amema", "libramema", ktp., sed ŝajnas tro malsimpla
sed mi ŝatas "librama"
dankon ĉiujn!