Więcej

Sufikso -em-

od davzog, 5 lutego 2011

Wpisy: 7

Język: Esperanto

davzog (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 15:16:37

Saluton,

Ĉu estas ĝuste uzi la sufikson -em- por diri ke oni amas ion?
Ekz.:
Mi amas la librojn => mi estas librema
Mi amas la hundojn => mi estas hundema
Mi amas iri en arbaro => mi estas arbarema

aŭ estas pli ĝuste uzi "libroamanta", aŭ "libroama", aŭ aliajn vortojn?

Antaŭdankon

geo1963 (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 16:08:15

davzog:Saluton,

Ĉu estas ĝuste uzi la sufikson -em- por diri ke oni amas ion?
Ekz.:
Mi amas la librojn => mi estas librema
Mi amas la hundojn => mi estas hundema
Mi amas iri en arbaro => mi estas arbarema

aŭ estas pli ĝuste uzi "libroamanta", aŭ "libroama", aŭ aliajn vortojn?

Antaŭdankon
Se mi amas mian virinon, ĉu mi estas virinema? Mi ne ŝatas tiun ĉi ideon. malgajo.gif

darkweasel (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 17:21:03

al mi tia uzo de -em ŝajnas ĝusta.
tre oftaj vortoj tiel konstruitaj estas: aliseksema kaj samseksema

tamen -em ne nepre signifas amon, sed povas signifi nuran ŝaton.

T0dd (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 19:43:47

Cetere, oni povas uzi -AMA kun tia celo. LIBRAMA ne estas ofta vorto, sed ĝi funkcias.

Eddycgn (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 22:15:47

T0dd:Cetere, oni povas uzi -AMA kun tia celo. LIBRAMA ne estas ofta vorto, sed ĝi funkcias.
Mi neniam audis pri -AMA.
Kie mi povas legi pri ĝi?

darkweasel (Pokaż profil) 5 lutego 2011, 22:22:13

Eddycgn:
T0dd:Cetere, oni povas uzi -AMA kun tia celo. LIBRAMA ne estas ofta vorto, sed ĝi funkcias.
Mi neniam audis pri -AMA.
Kie mi povas legi pri ĝi?
Nenio legenda, nur sufikseca uzo de la radiko AM/ (ami).

davzog (Pokaż profil) 6 lutego 2011, 14:23:14

do, se mi komprenis, oni uzas -em- por esprimi inklinon al agi iel, aŭ preferon por ion.

mi pensis pri uzi "amema", "libramema", ktp., sed ŝajnas tro malsimpla

sed mi ŝatas "librama" rideto.gif

dankon ĉiujn!

Wróć do góry