Al la enhavo

grandaj nombroj

de crescence, 2011-februaro-08

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

super-griek (Montri la profilon) 2011-februaro-08 21:43:24

Terurĉjo:klarigoj de s-ro Wennergren estas malfundamentaj
kiam mi diras, mi ne skribas
mi elreviĝas, malĝojas kaj ĉesas plu okupiĝi pri E-o
Ĉu kontraŭ la Fundamento de Esperanto? Tiuokaze ni bezonas citaĵojn por pruvi rideto.gif

Dominique (Montri la profilon) 2011-februaro-08 22:15:53

crescence:saluton,

Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?

Kiel skribi, ekzemple :

28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?

45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?

dankon
Mi iam skribis paĝon kun Javaskripto por literigi aŭ ciferigi nombrojn. Espereble respondas al via demando:

http://dominiko.livejournal.com/21582.html

Se vi trovas erarojn, bonvolu atentigi min.

Por via ekzemplo (45000000000), la programo diras: kvardek kvin miliardoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-09 02:23:07

super-griek:Tiuokaze ni bezonas citaĵojn por pruvi
Chainy:Sed, finfine, estas kompreneble plej facile simple skribi per ciferoj!
la lasta kaj adiaŭa aldono:
tiu urbo havas 999.999 loĝantojn, ĉi tiu - 2.000.000 loĝantojn. sal.gif

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-09 08:13:05

Terurĉjo:
post nombroj oni ne uzas la artikolon "da".

en vilaĝo loĝas tri mil homojn.

en urbo loĝas tri milionoj da homoj.
Do, "mil" estas nombro, kiel "dek" kaj "cent". Do, la vorto "mil" nepre estu uzata, kiel "dek" kaj "cent" :

dudek / ducent / dumil

Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-09 14:09:18

crescence:
dudek / ducent / dumil

Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !
Crescence, relegu la antaŭajn komentojn en ĉi tiu fadeno, legu tiun paĝon en PMEG, kaj vi komprenos, ke ne estas escepto.

Devas esti tiel:

dudek
ducent
du mil (ne kunmetitaj)

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-09 14:27:01

Mi komprenas, ke oni povus esti nekontenta pri la fakto, ke oni traktas la nombrojn 1 ĝis 999,999 en unu maniero, kaj tiam la altnombrojn miliono, biliono, miliardo ktp en iom alia maniero.

Oni povus diri, ke oni devis elekti aliajn vortojn por 'miliono' ktp aŭ ĉiuj akceptu alian prononcon de vortoj kiel 'milion' aŭ 'miljon' por ke oni povu trakti ilin en la sama maniero kiel la pli malaltaj nombroj. Sed, kiel mi jam diris, oni plej verŝajne ne faras tion, ĉar ĉiuj preferas la pli internacie-sonantaj vortoj 'Miliono' ktp...

Sed Esperanto ĉiam estis/estas kombino de logiko kaj internacieco. Iafoje la 'internacieco' iom malhelpas la 'logikon', oni povus diri. Perfekteco ne eblas. Sed, eĉ kun tiaj malgrandaj neperfektaĵoj, Esperanto restas multe pli facila lingvo kompare kun la alternativoj, kaj tio estas la ĉefa afero.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-09 17:41:44

@@
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?

Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-09 18:48:19

Eddycgn:@@
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?

Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.
Prefiksoj de mezurunuoj

Reen al la supro