Al la enhavo

grandaj nombroj

de crescence, 2011-februaro-08

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 18:36:09

kiel oni povas uzi nomojn de nombroj?

ekzemploj:
la kanto trafis en tuteŭropan dudekon da la plej bonaj kantoj.
la kanto trafis en dudek plej bonajn tuteŭropajn kantojn.

crescence (Montri la profilon) 2011-februaro-08 18:41:30

Dankon al ĉiuj.

Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde ! malgajo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 19:07:53

ne estas escepto.

dekoj povas esti kunmetitaj, ĉar ekzistas nur ok tiaj nomoj kaj ili estas simplaj: dudek, tridek...naŭdek.

same pri centoj:ducent, tricent, ...naŭcent.

sed miloj kaj milionoj uziĝas kun komplikaj nombroj de DU ĝis NAŬCENT NAŬDEK NAŬ.

mi legis, ke ie oni kalkulas per centoj, do, tiukaze oni povas kalkuli tiele: dudek tri cent, okdek ok cent.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-08 19:26:01

crescence:
Unu escepto krome pri la lingvo sen esceptoj... bedaŭrinde ! malgajo.gif
Ne povas esti escepto, kie ne estas regulo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 19:44:04

jen, kion mi trovis en "La fundamento":
§14
Mi havas cent pomojn. ― Mi havas centon da pomoj. ― Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. ― Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.

Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-08 20:13:02

Terurĉjo:
Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.
Miskonkludo, ĉar *milion ne ekzistas. MILION/ estas finaĵbezona radiko.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 20:30:53

darkweasel:
Terurĉjo:
Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.
Miskonkludo, ĉar *milion ne ekzistas. MILION/ estas finaĵbezona radiko.
tiukaze ni efektive trovis escepton el la fundamentaj reguloj.

post nombroj oni ne uzas la artikolon "da".

en vilaĝo loĝas tri mil homojn.

en urbo loĝas tri milionoj da homoj.

kio estas miliono, ĉu nombro aŭ ĝia nomo?
se ĝi estas la nomo, kiu estas nombro?

aŭ ĉu en Esperanto ne ekzistas nombroj post 999 999?

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-08 20:35:38

Terurĉjo:Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.
Kiel vi diris, Terurĉjo, PMEG estas bona loko por helpi nin kompreni Esperantan gramatikon. Kaj tie S-ro Wennergren skribas pri Miliono (vidu la malgrandan tekston en la malsupra parto de la paĝo)

Mi konsentas kun vi, ke la la vortojn 'deko', 'cento' kaj 'milo' oni povas rigardi kiel la 'nomoj', kiel vi diris. Kaj la nombroj estas 'dek', 'cent', 'mil'.

Sed en la kazo de 'miliono', ĝi estas kaj la nombro kaj la nomo! Ne eblas diri simple 'milion' (sen la o-finaĵo). Nu bone, vi eble solvas unu problemon, sed tiam vi kreas novan problemon - kiel oni prononcu tiun vorton? (Ĉu milIon?) Denove, S-ro Wennergren bone skribas pri tio en tiu supre menciita paĝo. Oni do diras 'du milionoJ' ktp.

Mi dirus, ke ne estas iu 'escepto' ĉi-teme. Antaŭ 'dek' aŭ 'cent' povas aperi nur 2 ĝis 9. Do, eblas skribi ilin kunmetitaj kaj ĉiuj eblaj variantoj aspektas legeblaj

cent
ducent
tricent
kvarcent
kvincent
sescent
sepcent
okcent
naŭcent

Sed antaŭ 'mil' povas aperi multe pli multaj eblaj variantoj, ne nur de 2 ĝis 9, sed de 2 ĝis 999! Do, se oni skribus ĉiujn ilin kunmetitaj, oni havus tre longajn vortojn:

999.000 - se malĝuste skribita ĝi estus "naŭcentnaŭdeknaŭmil" (tre malfacile legebla!) Sekve, oni skribus tian nombron tiel:
"Naŭcent naŭdek naŭ mil". Nun, ĝi estas pli facile legebla.

Sed, finfine, estas kompreneble plej facile simple skribi per ciferoj! ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-08 20:53:48

klarigoj de s-ro Wennergren estas malfundamentaj
kiam mi diras, mi ne skribas
mi elreviĝas, malĝojas kaj ĉesas plu okupiĝi pri E-o

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-08 21:16:29

Terurĉjo:klarigoj de s-ro Wennergren estas malfundamentaj
kiam mi diras, mi ne skribas
mi elreviĝas, malĝojas kaj ĉesas plu okupiĝi pri E-o
Ĉu vi ne iom troigas?! Kion vi volas, perfektecon?

La altaj nombrovortoj kun O-finaĵoj (miliono, miliardo ktp) ja estas iom aliaj ol la nombroj 1-999,999. Sed la vortoj sonas tre internaciaj. Aliaj proponoj laŭ PMEG estis prononci ilin 'milion' aŭ skribi 'miljon' (prononcata 'miljon'). Sed mi pensas, ke la plej multaj homoj preferus la tradiciajn formojn de 'miliono' ktp - ili estas pli similaj al tio, kiel oni prononcas ilin en multaj lingvoj de la mondo. Do, eble ni akceptu Esperanton ankaŭ kun ĝiaj malgrandaj neperfektaĵoj, ĉu ne? ridulo.gif

Reen al la supro