Meddelanden: 19
Språk: Esperanto
Chainy (Visa profilen) 8 februari 2011 20:35:38
Terurĉjo:Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.Kiel vi diris, Terurĉjo, PMEG estas bona loko por helpi nin kompreni Esperantan gramatikon. Kaj tie S-ro Wennergren skribas pri Miliono (vidu la malgrandan tekston en la malsupra parto de la paĝo)
Mi konsentas kun vi, ke la la vortojn 'deko', 'cento' kaj 'milo' oni povas rigardi kiel la 'nomoj', kiel vi diris. Kaj la nombroj estas 'dek', 'cent', 'mil'.
Sed en la kazo de 'miliono', ĝi estas kaj la nombro kaj la nomo! Ne eblas diri simple 'milion' (sen la o-finaĵo). Nu bone, vi eble solvas unu problemon, sed tiam vi kreas novan problemon - kiel oni prononcu tiun vorton? (Ĉu milIon?) Denove, S-ro Wennergren bone skribas pri tio en tiu supre menciita paĝo. Oni do diras 'du milionoJ' ktp.
Mi dirus, ke ne estas iu 'escepto' ĉi-teme. Antaŭ 'dek' aŭ 'cent' povas aperi nur 2 ĝis 9. Do, eblas skribi ilin kunmetitaj kaj ĉiuj eblaj variantoj aspektas legeblaj
cent
ducent
tricent
kvarcent
kvincent
sescent
sepcent
okcent
naŭcent
Sed antaŭ 'mil' povas aperi multe pli multaj eblaj variantoj, ne nur de 2 ĝis 9, sed de 2 ĝis 999! Do, se oni skribus ĉiujn ilin kunmetitaj, oni havus tre longajn vortojn:
999.000 - se malĝuste skribita ĝi estus "naŭcentnaŭdeknaŭmil" (tre malfacile legebla!) Sekve, oni skribus tian nombron tiel:
"Naŭcent naŭdek naŭ mil". Nun, ĝi estas pli facile legebla.
Sed, finfine, estas kompreneble plej facile simple skribi per ciferoj!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Chainy (Visa profilen) 8 februari 2011 21:16:29
Terurĉjo:klarigoj de s-ro Wennergren estas malfundamentajĈu vi ne iom troigas?! Kion vi volas, perfektecon?
kiam mi diras, mi ne skribas
mi elreviĝas, malĝojas kaj ĉesas plu okupiĝi pri E-o
La altaj nombrovortoj kun O-finaĵoj (miliono, miliardo ktp) ja estas iom aliaj ol la nombroj 1-999,999. Sed la vortoj sonas tre internaciaj. Aliaj proponoj laŭ PMEG estis prononci ilin 'milion' aŭ skribi 'miljon' (prononcata 'miljon'). Sed mi pensas, ke la plej multaj homoj preferus la tradiciajn formojn de 'miliono' ktp - ili estas pli similaj al tio, kiel oni prononcas ilin en multaj lingvoj de la mondo. Do, eble ni akceptu Esperanton ankaŭ kun ĝiaj malgrandaj neperfektaĵoj, ĉu ne?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Dominique (Visa profilen) 8 februari 2011 22:15:53
crescence:saluton,Mi iam skribis paĝon kun Javaskripto por literigi aŭ ciferigi nombrojn. Espereble respondas al via demando:
Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?
Kiel skribi, ekzemple :
28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?
45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?
dankon
http://dominiko.livejournal.com/21582.html
Se vi trovas erarojn, bonvolu atentigi min.
Por via ekzemplo (45000000000), la programo diras: kvardek kvin miliardoj.
crescence (Visa profilen) 9 februari 2011 08:13:05
Terurĉjo:Do, "mil" estas nombro, kiel "dek" kaj "cent". Do, la vorto "mil" nepre estu uzata, kiel "dek" kaj "cent" :
post nombroj oni ne uzas la artikolon "da".
en vilaĝo loĝas tri mil homojn.
en urbo loĝas tri milionoj da homoj.
dudek / ducent / dumil
Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !
Chainy (Visa profilen) 9 februari 2011 14:09:18
crescence:Crescence, relegu la antaŭajn komentojn en ĉi tiu fadeno, legu tiun paĝon en PMEG, kaj vi komprenos, ke ne estas escepto.
dudek / ducent / dumil
Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !
Devas esti tiel:
dudek
ducent
du mil (ne kunmetitaj)
Chainy (Visa profilen) 9 februari 2011 14:27:01
Oni povus diri, ke oni devis elekti aliajn vortojn por 'miliono' ktp aŭ ĉiuj akceptu alian prononcon de vortoj kiel 'milion' aŭ 'miljon' por ke oni povu trakti ilin en la sama maniero kiel la pli malaltaj nombroj. Sed, kiel mi jam diris, oni plej verŝajne ne faras tion, ĉar ĉiuj preferas la pli internacie-sonantaj vortoj 'Miliono' ktp...
Sed Esperanto ĉiam estis/estas kombino de logiko kaj internacieco. Iafoje la 'internacieco' iom malhelpas la 'logikon', oni povus diri. Perfekteco ne eblas. Sed, eĉ kun tiaj malgrandaj neperfektaĵoj, Esperanto restas multe pli facila lingvo kompare kun la alternativoj, kaj tio estas la ĉefa afero.
crescence (Visa profilen) 9 februari 2011 15:41:44
[url=http://http://esperanto.noeŭ.free.fr/pdf/telech/Fiches-Gramm.pdf]http://esperanto.noeŭ.free.fr/pdf/telech/Fiches...[/url] (paragrafo 6-a) Anstataŭgu "noeŭ" per "noeu×"
Grammaire ABC d'espéranto (Association belge pour l'espéranto)
Cours nouveau rationnel et complet d'espéranto (SAT-AMIKARO)
Eddycgn (Visa profilen) 9 februari 2011 17:41:44
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?
Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.
darkweasel (Visa profilen) 9 februari 2011 18:48:19
Eddycgn:@@Prefiksoj de mezurunuoj
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?
Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.