Mergi la conținut

grandaj nombroj

de crescence, 8 februarie 2011

Contribuții/Mesaje: 19

Limbă: Esperanto

Chainy (Arată profil) 8 februarie 2011, 20:35:38

Terurĉjo:Do, oni povas konkludi: milion estas nombro, ĝia nomo estas miliono.
Kiel vi diris, Terurĉjo, PMEG estas bona loko por helpi nin kompreni Esperantan gramatikon. Kaj tie S-ro Wennergren skribas pri Miliono (vidu la malgrandan tekston en la malsupra parto de la paĝo)

Mi konsentas kun vi, ke la la vortojn 'deko', 'cento' kaj 'milo' oni povas rigardi kiel la 'nomoj', kiel vi diris. Kaj la nombroj estas 'dek', 'cent', 'mil'.

Sed en la kazo de 'miliono', ĝi estas kaj la nombro kaj la nomo! Ne eblas diri simple 'milion' (sen la o-finaĵo). Nu bone, vi eble solvas unu problemon, sed tiam vi kreas novan problemon - kiel oni prononcu tiun vorton? (Ĉu milIon?) Denove, S-ro Wennergren bone skribas pri tio en tiu supre menciita paĝo. Oni do diras 'du milionoJ' ktp.

Mi dirus, ke ne estas iu 'escepto' ĉi-teme. Antaŭ 'dek' aŭ 'cent' povas aperi nur 2 ĝis 9. Do, eblas skribi ilin kunmetitaj kaj ĉiuj eblaj variantoj aspektas legeblaj

cent
ducent
tricent
kvarcent
kvincent
sescent
sepcent
okcent
naŭcent

Sed antaŭ 'mil' povas aperi multe pli multaj eblaj variantoj, ne nur de 2 ĝis 9, sed de 2 ĝis 999! Do, se oni skribus ĉiujn ilin kunmetitaj, oni havus tre longajn vortojn:

999.000 - se malĝuste skribita ĝi estus "naŭcentnaŭdeknaŭmil" (tre malfacile legebla!) Sekve, oni skribus tian nombron tiel:
"Naŭcent naŭdek naŭ mil". Nun, ĝi estas pli facile legebla.

Sed, finfine, estas kompreneble plej facile simple skribi per ciferoj! ridulo.gif

Chainy (Arată profil) 8 februarie 2011, 21:16:29

Terurĉjo:klarigoj de s-ro Wennergren estas malfundamentaj
kiam mi diras, mi ne skribas
mi elreviĝas, malĝojas kaj ĉesas plu okupiĝi pri E-o
Ĉu vi ne iom troigas?! Kion vi volas, perfektecon?

La altaj nombrovortoj kun O-finaĵoj (miliono, miliardo ktp) ja estas iom aliaj ol la nombroj 1-999,999. Sed la vortoj sonas tre internaciaj. Aliaj proponoj laŭ PMEG estis prononci ilin 'milion' aŭ skribi 'miljon' (prononcata 'miljon'). Sed mi pensas, ke la plej multaj homoj preferus la tradiciajn formojn de 'miliono' ktp - ili estas pli similaj al tio, kiel oni prononcas ilin en multaj lingvoj de la mondo. Do, eble ni akceptu Esperanton ankaŭ kun ĝiaj malgrandaj neperfektaĵoj, ĉu ne? ridulo.gif

Dominique (Arată profil) 8 februarie 2011, 22:15:53

crescence:saluton,

Kiel oni skribas grandajn nombrojn, kun milionoj, miliardoj ?

Kiel skribi, ekzemple :

28 000 000 : dudek okmilionoj (2 vortoj) aŭ dudek ok milionoj (tri vortoj) ?

45 000 000 000 : kvardek kvinmiliardoj (2 vortoj) aŭ kvardek kvin miliardoj (tri vortoj) ?

dankon
Mi iam skribis paĝon kun Javaskripto por literigi aŭ ciferigi nombrojn. Espereble respondas al via demando:

http://dominiko.livejournal.com/21582.html

Se vi trovas erarojn, bonvolu atentigi min.

Por via ekzemplo (45000000000), la programo diras: kvardek kvin miliardoj.

crescence (Arată profil) 9 februarie 2011, 08:13:05

Terurĉjo:
post nombroj oni ne uzas la artikolon "da".

en vilaĝo loĝas tri mil homojn.

en urbo loĝas tri milionoj da homoj.
Do, "mil" estas nombro, kiel "dek" kaj "cent". Do, la vorto "mil" nepre estu uzata, kiel "dek" kaj "cent" :

dudek / ducent / dumil

Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !

Chainy (Arată profil) 9 februarie 2011, 14:09:18

crescence:
dudek / ducent / dumil

Se ne, estas ankoraŭ escepto pri la Esperanta lingvo... Badaŭrinde !
Crescence, relegu la antaŭajn komentojn en ĉi tiu fadeno, legu tiun paĝon en PMEG, kaj vi komprenos, ke ne estas escepto.

Devas esti tiel:

dudek
ducent
du mil (ne kunmetitaj)

Chainy (Arată profil) 9 februarie 2011, 14:27:01

Mi komprenas, ke oni povus esti nekontenta pri la fakto, ke oni traktas la nombrojn 1 ĝis 999,999 en unu maniero, kaj tiam la altnombrojn miliono, biliono, miliardo ktp en iom alia maniero.

Oni povus diri, ke oni devis elekti aliajn vortojn por 'miliono' ktp aŭ ĉiuj akceptu alian prononcon de vortoj kiel 'milion' aŭ 'miljon' por ke oni povu trakti ilin en la sama maniero kiel la pli malaltaj nombroj. Sed, kiel mi jam diris, oni plej verŝajne ne faras tion, ĉar ĉiuj preferas la pli internacie-sonantaj vortoj 'Miliono' ktp...

Sed Esperanto ĉiam estis/estas kombino de logiko kaj internacieco. Iafoje la 'internacieco' iom malhelpas la 'logikon', oni povus diri. Perfekteco ne eblas. Sed, eĉ kun tiaj malgrandaj neperfektaĵoj, Esperanto restas multe pli facila lingvo kompare kun la alternativoj, kaj tio estas la ĉefa afero.

Eddycgn (Arată profil) 9 februarie 2011, 17:41:44

@@
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?

Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.

darkweasel (Arată profil) 9 februarie 2011, 18:48:19

Eddycgn:@@
Mi legis pri la nombroj ĉi tie, kaj milionoj ktp.
Kiel vi tradukas mega, giga, tera, nano?

Tiuj konceptoj ne ekzistis kiam Esperanto elpensitis.
Prefiksoj de mezurunuoj

Înapoi mai sus