Kwa maudhui

La plej mallonga vorto en via lingvo estas.....

ya glig, 13 Februari 2011

Ujumbe: 38

Lugha: Esperanto

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 14 Februari 2011 6:14:05 alasiri

karasutengu:En la japana lingvo.

"湯(ju)" = varma akvo.

"矢(ja)" = sago.

"鵜(u)" = kormorano.

"和(ŭa)" = paco kaj amike.

"胃(i)" = stomako.

Krome multe ekzistas en nia lingvo ĝin,kiu estas nur unua litero kaj sono vortoj.

Saluton.
Kiel vi diras en la japana:
"La kormorano naĝas en la varma akvo" ?
Saluton

abdullatif (Wasifu wa mtumiaji) 14 Februari 2011 7:48:04 alasiri

Saluton!
Arablingve:
و: kaj
أو: aŭ (en Araba kaj en Esperanto la vorto "aŭ" aŭdas kaj signifas simile)

Ĉiuj verboj en Arablingvo havas radikon de 3 aŭ 4 literoj..... Do oni povas diri ke ĉiuj arabaj verboj estas mallonga sed la sufiksoj kaj prefiksoj estas tre multaj.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 14 Februari 2011 11:21:56 alasiri

abdullatif:Saluton!
Arablingve:
و: kaj
أو: aŭ (en Araba kaj en Esperanto la vorto "aŭ" aŭdas kaj signifas simile)

Ĉiuj verboj en Arablingvo havas radikon de 3 aŭ 4 literoj..... Do oni povas diri ke ĉiuj arabaj verboj estas mallonga sed la sufiksoj kaj prefiksoj estas tre multaj.
mesa al chair!

glig (Wasifu wa mtumiaji) 15 Februari 2011 2:14:00 asubuhi

abdullatif:Saluton!
Arablingve:
و: kaj
أو: aŭ (en Araba kaj en Esperanto la vorto "aŭ" aŭdas kaj signifas simile)
Tre interesa kaj mojosa! rideto.gif

Samtiel, la vorto "pri" ekzistas ankaŭ en la kroata kaj havas saman signifon.
Mojose!!! rideto.gif rideto.gif rideto.gif

zaratustro (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2011 12:00:36 asubuhi

En Hispanujo la plej mallongaj vortoj ke nun mi pensas estas;

Hispana -------------- Esperanto

* a (Voy a la casa) * Al( Mi iras al la domo).

* y ( Blanca y negra) *Kaj(Blanka kaj nigra).

Estas pli da vortoj mallongaj, sed tiuj estas kiuj nun venas al la mia kapo. lango.gif

karasutengu (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2011 3:50:42 asubuhi

Eddycgn:
karasutengu:En la japana lingvo.

"湯(ju)" = varma akvo.

"矢(ja)" = sago.

"鵜(u)" = kormorano.

"和(ŭa)" = paco kaj amike.

"胃(i)" = stomako.

Krome multe ekzistas en nia lingvo ĝin,kiu estas nur unua litero kaj sono vortoj.

Saluton.
Kiel vi diras en la japana:
"La kormorano naĝas en la varma akvo" ?
Saluton
"湯" = Temperaturo 40℃~100℃ tial kormorano ne povas naĝi en "湯".

"La kormorano naĝas en la varma akvo" = "鵜は暖かい水の中で泳ぎます。"

は = estas

暖かい水 =  akvo de temperaturo 30℃~45℃

の中で = en

泳ぎます = naĝanta

La prononco estas "u ŭa atatakai mizu no naka de ojogimasu"

Saluton.

Abusonhhoson (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2011 12:52:26 alasiri

Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 16 Februari 2011 8:25:05 alasiri

En la hungara lingvo estas:
a (la)
-e (demandovorto)
ő (li/ŝi, foje ankaŭ ĝi)

fizikisto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Februari 2011 8:25:12 asubuhi

Abusonhhoson:Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一
Kaj kio ĝi signifas?

Arvorie (Wasifu wa mtumiaji) 17 Februari 2011 10:29:27 asubuhi

fizikisto:
Abusonhhoson:Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一
Kaj kio ĝi signifas?
ĝi signifas "unu" ridulo.gif

Kurudi juu