ไปยังสารบัญ

La plej mallonga vorto en via lingvo estas.....

จาก glig, 13 กุมภาพันธ์ 2011

ข้อความ 32

ภาษา: Esperanto

Abusonhhoson (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2011, 12:52:26

Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一

Koracio (แสดงโปรไฟล์) 16 กุมภาพันธ์ 2011, 20:25:05

En la hungara lingvo estas:
a (la)
-e (demandovorto)
ő (li/ŝi, foje ankaŭ ĝi)

fizikisto (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2011, 08:25:12

Abusonhhoson:Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一
Kaj kio ĝi signifas?

Arvorie (แสดงโปรไฟล์) 17 กุมภาพันธ์ 2011, 10:29:27

fizikisto:
Abusonhhoson:Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一
Kaj kio ĝi signifas?
ĝi signifas "unu" ridulo.gif

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 18 กุมภาพันธ์ 2011, 21:31:29

Mutusen:En la franca lingvo: a ([li/ŝi] havas), à (al, je), y (~tie).
Kaj ankaŭ kun apostrofo:
c' = tio
d' = de
j' = mi
l' = la, lin, ŝin
m' = min
n' = ne
s' = si (aŭ se en "s'il vous plait" = mi petas)
t' = cin (vin)

Kaj ankaŭ ô (o kun cirkumflekso) = ho!

utku (แสดงโปรไฟล์) 25 กุมภาพันธ์ 2011, 14:00:30

Abusonhhoson:Ha,en ĉina lingvo ,la plej mallonga vorto estas 一
Kvankam ĝi estas skribita kun du literoj laŭ pinyin, mi neniam ekzakte aŭdis la sonon y de yi tiel, kiel mi aŭdas en yǒu. Ankaŭ wǔ estas tia, mi ne aŭdas w, sed nur u.

En la turka la unika unu-litera (do la plej mallonga) vorto estas o, kiu signifas li, ŝi, ĝi, tiu, tio. Krome kelkaj aliaj tjurkaj lingvoj (o, u) kaj la persa lingvo (او) havas similan vorton kun simila signifo.

christian96 (แสดงโปรไฟล์) 26 กุมภาพันธ์ 2011, 00:14:51

en la usono angla lingvo, the (la), i (mi), you (vi), house (domo), happy (ĝoja), small (malgranda), big (granda), lol (ridi eksteren laŭta), idk (mi ne scias), lmao (ridas mi stumpo), cat (kato), dog (hundo), room (ĉambro)

Thomas34 (แสดงโปรไฟล์) 21 มีนาคม 2011, 20:37:57

En nederlanda lingvo estas la plej mallongaj vortoj: u=vi(ĝentila) kaj à=je ĉe kiomoĵ
por ekzemplo: drie à 4 kilo=tri je kvar kilogramo.

Thomas34 (แสดงโปรไฟล์) 21 มีนาคม 2011, 20:39:08

kiojomoĵ devus esti kiomoj.

prahomo (แสดงโปรไฟล์) 29 มีนาคม 2011, 18:53:14

gne ?

กลับไปด้านบน