본문으로

La influo de Esperanto je via denaska lingvaĵo.

글쓴이: sudanglo, 2011년 2월 16일

글: 3

언어: Esperanto

sudanglo (프로필 보기) 2011년 2월 16일 오후 3:07:07

Mi scivolas, ne de teoria vidpunkto, sed laŭ via propraj spertoj, ĉu la lernado de Esperanto povas efiki je via kompreno aŭ uzo de via gepatra lingvo.

Se vi respondos, bv. ankaŭ diri ĉu vi estas unulingvulo aŭ plurlingvulo, antaŭ ol vi komencis lerni Esperanton.

Hispanio (프로필 보기) 2011년 2월 16일 오후 3:30:15

Tute jes, nun mi povas multe scii pri la akuzativo kaj la ¿dativo? en mia denaska lingvo. Antaŭe mi sciis preskaŭ nenion kaj mi havis malfacilecojn por diferenci inter ambaŭ.

Sed ne nur en mia denaska, sed ankaŭ en la fremdaj lingvoj.

Kaj pri la dua afero, antaŭ lerni Esperanton mi estis unulingvulo, kvankam mi devis lerni la anglan. Nun, eĉ la kartvelan kaj la persan lingvojn mi lernas rido.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 16일 오후 4:39:43

Mi kredas, ke mi iam uzis rektan tradukon de la Esperanta vorto "supersigno" en mia denaska lingvo, al kiu mankas tia ĝenerala termino. Aliaj ekzemploj almenaŭ nun ne venas miakapen.

다시 위로