Al la enhavo

Korektu - se necese

de sudanglo, 2011-februaro-17

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2011-februaro-17 09:42:28

Kie estas la banĉambro - Tra tiu pordo.
Regis silento tra la tuta domo.
Ĉu mi ne aspektas amuze kun najlo tra la kapo (ŝerc-truko).

Ĉu vi trovas tiujn frazojn malĝustaj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-17 11:35:43

Kie estas la banĉambro - Tra tiu pordo.
mi dirus - post tiu pordo.
se oni deziras emfazi kaj montri direkton al la ĉambro, oni povas diri - tra tiun pordon.

Regis silento tra la tuta domo.
aŭ en tuta domo. "tra tuta domo" ŝajnas al mi pli poezia
mi demandis mian filinon, kiel ŝi taksas ambaŭ esprimojn. laŭ ŝi - "en domo" signifas tutaĵon, "tra domo" - signifas en ĉiu parto, ĉambro, angulo de la domo

Ĉu mi ne aspektas amuze kun najlo tra la kapo (ŝerc-truko).
se la najlo videblas ambaŭflanke de la kapo, la frazo laŭ mi estas ĝusta kaj efektive amuza

Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-17 11:38:42

Kvankam mia lingvosento iom kontraŭas tian uzon, mi volas diri kelkajn vortojn por ĝi.
La demando estas, ĉu "tra" estas loka prepozicio (respondas/povas respondi al la demando "kie") aŭ ne.
Laŭ miaj observoj ĉiuj lokaj prepozicioj povas esti uzataj kun akuzativo. Krom ili, kun akuzativo povas esti uzataj nur 3 prepozicioj-konjunkcioj, do laŭ la ebleco uzi iun prepozicion kun akuzativo oni povas juĝi, ĉu ĝi estas loka aŭ ne.
Kaj mi povas diri, ke eblas trovi en bonaj fontoj "tra+akuzativo".
Kvankam mi elektus aliajn prepoziciojn ĉi tie.

Miland (Montri la profilon) 2011-februaro-17 18:21:00

Ĉiuj ŝajnas ĝustaj laŭ PMEG.
Rilate al la unua ekzemplo: vidu la parton "Loko sen moviĝo".
Al la dua: la parton "Malpreciza tra".
Al la tria: la parton "Loko de moviĝo".

sudanglo (Montri la profilon) 2011-februaro-18 09:26:20

Dankon Miland. Mi starigis la fadenon ĉar, volante helpi al iu kiu scivolis pri la uzo de 'tra' (en forum ĉe Edukado.net), mi uzis tiujn frazojn, kaj komplete surpriziĝis kiam iu pedant(aĉ)o volis kritiki mian lingvoscion.

La debato lanĉiĝis per scivolo ĉu estas ĝuste diri la 'najlo estas tra la breto' - oni misfaris dum hejma dekor-laboro. La afiŝinto supozis ke en tiu kazo 'tra' ŝajnas esti uzata en loka senco.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-20 00:00:51

sudanglo:Kie estas la banĉambro - Tra tiu pordo.
Regis silento tra la tuta domo.
Ĉu mi ne aspektas amuze kun najlo tra la kapo (ŝerc-truko).

Ĉu vi trovas tiujn frazojn malĝustaj?
Mi tre malfrue respondas, sed mi konsentas kun Miland - laŭ tiu PMEG-paĝo tiuj frazoj estas ĝustaj.

Reen al la supro