Skip to the content

Humurino 2011 en Odeso

by alder, February 20, 2011

Messages: 13

Language: Esperanto

Andreo Jankovskij (User's profile) March 2, 2011, 11:58:34 PM

Interesa bildo lango.gif

Humurino-2010

Mi jam aliĝis al Humurino-2011.

alder (User's profile) April 4, 2011, 6:51:33 AM

La festo finiĝis!!!!!!

Ankoraŭ neniam mi adiaŭis tiom elkore! shoko.gif sal.gif rido.gif

Por mi estis la unua tia sperto kiel ĉeforganizanto.

Pardonon pri la multaj fuŝoj ploro.gif

Kaj koran, grandegan dankon al la tuta organiza teamo:
- al Ihor, kiu prilaboris kaj vere arte re-kreis la paĝaron
- al Andreo - kiu ekpretis kunlabori eĉ antaŭ nia peto kaj kreis paĝaraĵojn kiujn ni du tute ne scipovus
- denove al Ihor kaj Rustem - ĉar ili ĉiam helpis kaj ĉiam estis pretaj en ĉiu neantaŭvidebla situacio, kiuj tiom ofte okazis
- al Tamara Moiseevna - pro ŝia laboro kun la urba komitato
- al pani Lilia - pro ŝia helpo, subteno kaj neelĉerpebla humuro rideto.gif
- al Tatiana Ĉumak - pro ŝia sindona laboro pri la koltukoj kaj - samgrave - prudenta konsilado
- al Ljudmila Orajevskaja - pro ŝia kuraĝo kaj sinoferemo
- al Semjon Iljiĉ - pro tio ke li estas!!!
- al Jefim Zajdman - pro lia helpo, helpu!rido.gif , kaj teatra fervoro
- al kara Anĵela - pro ŝia bonkoro, sindonemo kaj scio pri Nia Urbo
- al Svetlana Kravcova - pro ŝia ludado kaj reĝisorado
- al Svitlana kaj Roman ge-Kozarenkoj, kaj denove al Andreo, kiuj tiom neanstataŭeble vigligis la feston
- al ĉiuj jaltanoj, kijivanoj, harkovan(in)oj, alupkanoj, gurzufanoj, brajananoj, benanoj kaj ceteranoj, kiuj venis kaj amiziĝis kaj amuzigis!!!

Sed - plej grave - ĉu ĝuis vi??? demando.gif

knightrus (User's profile) April 5, 2011, 6:39:24 PM

Certe, mi ĝuis! Kiel - neniel, Humurino estis unua mia e-renkontiĝo. Ĝi pasis «sur Hura»!okulumo.gif
Tio ĉi signifas, ke H-ino devas esti ĉiu-jara regula e-evento.

PS Dankon al ĉiuj kaj V.V. aparte.

Back to the top