Humurino 2011 en Odeso
від alder, 20 лютого 2011 р.
Повідомлення: 13
Мова: Esperanto
Andreo Jankovskij (Переглянути профіль) 2 березня 2011 р. 23:58:34
alder (Переглянути профіль) 4 квітня 2011 р. 06:51:33
Ankoraŭ neniam mi adiaŭis tiom elkore!
Por mi estis la unua tia sperto kiel ĉeforganizanto.
Pardonon pri la multaj fuŝoj
Kaj koran, grandegan dankon al la tuta organiza teamo:
- al Ihor, kiu prilaboris kaj vere arte re-kreis la paĝaron
- al Andreo - kiu ekpretis kunlabori eĉ antaŭ nia peto kaj kreis paĝaraĵojn kiujn ni du tute ne scipovus
- denove al Ihor kaj Rustem - ĉar ili ĉiam helpis kaj ĉiam estis pretaj en ĉiu neantaŭvidebla situacio, kiuj tiom ofte okazis
- al Tamara Moiseevna - pro ŝia laboro kun la urba komitato
- al pani Lilia - pro ŝia helpo, subteno kaj neelĉerpebla humuro
- al Tatiana Ĉumak - pro ŝia sindona laboro pri la koltukoj kaj - samgrave - prudenta konsilado
- al Ljudmila Orajevskaja - pro ŝia kuraĝo kaj sinoferemo
- al Semjon Iljiĉ - pro tio ke li estas!!!
- al Jefim Zajdman - pro lia helpo, helpu! , kaj teatra fervoro
- al kara Anĵela - pro ŝia bonkoro, sindonemo kaj scio pri Nia Urbo
- al Svetlana Kravcova - pro ŝia ludado kaj reĝisorado
- al Svitlana kaj Roman ge-Kozarenkoj, kaj denove al Andreo, kiuj tiom neanstataŭeble vigligis la feston
- al ĉiuj jaltanoj, kijivanoj, harkovan(in)oj, alupkanoj, gurzufanoj, brajananoj, benanoj kaj ceteranoj, kiuj venis kaj amiziĝis kaj amuzigis!!!
Sed - plej grave - ĉu ĝuis vi???
knightrus (Переглянути профіль) 5 квітня 2011 р. 18:39:24
Tio ĉi signifas, ke H-ino devas esti ĉiu-jara regula e-evento.
PS Dankon al ĉiuj kaj V.V. aparte.