Към съдържанието

Ludo de hazardaj demandoj

от pastorant, 24 май 2007

Съобщения: 203

Език: Esperanto

horsto (Покажи профила) 31 октомври 2007, 16:43:45

Mielo:
Ĉu vi ŝatas la aŭtonon ?
Ĉu vi volis skribi aŭton aŭ aŭtunon?
Se estas aŭton: Mi pli ŝatas biciklon.
Se estas aŭtunon: Ĝenas min nun ke mi ne plu povas kuri post la laboro, ĉar estas tro malhela.

Ĉu vi ankaŭ ŝatas bicikli?

Mielo (Покажи профила) 01 ноември 2007, 15:21:52

horsto:
Mielo:
Ĉu vi ŝatas la aŭtonon ?
Ĉu vi volis skribi aŭton aŭ aŭtunon?
Se estas aŭton: Mi pli ŝatas biciklon.
Se estas aŭtunon: Ĝenas min nun ke mi ne plu povas kuri post la laboro, ĉar estas tro malhela.

Ĉu vi ankaŭ ŝatas bicikli?
Pardonon ! Mi pensis pri aŭtuno, sed mi eraris. rido.gif

Jes, mi ŝatas la biciklon, sed mi ne biciklis nuntempe. Ĉe ni, la biciklistoj estas en danĝero, ĉar la aŭtistoj ne gardas. Biciklovojoj ne egzistas.

Ĉu kaj la aŭtuno ? ridulo.gif

Mielo (Покажи профила) 03 ноември 2007, 09:38:49

Terurĉjo:
Mielo:Ĉu kaj la aŭtuno?
Ĉar mi pli ŝatas kolekti (rikolti, pluki - amuza vorto) fungojn, ol sencele ripozi ie ĉemare aŭ enkampare, jes, la aŭtuno estas mia plej ŝatata sezono, malgraŭ konstanta pluvado, malgaja vetero kaj proksima vintro.
Sed ni, rusoj, tre ŝatas ankaŭ vintron. Nur bedaŭrinde estas, ke en mia regiono forestas normala rusa vintro kun frostoj, neĝmontoj, kiu ĝenerale daŭras sep monatojn en centraj regionoj de Rusio.

Kiomaĝe vi unue enamiĝis? lango.gif
Mi memoras, mi estis enamiĝinta en la infanĝardeno kiam mi estis 6 jaraj. Sed, tiam mi ne sciis, ke mi estas enamiĝinta, nun mi scias jam. Tiam mi ne konis nocion de amo. rido.gif De tiam, mi estas enamiĝinta daŭre. Tiu estas mia kruco. Ĉu aŭ ne ? rido.gif

Ĉu vi ne pensas, ke iu aŭ iuj eksperimentas kun ni kaj nia vivo estas granda eksperimento ?

StephaSport (Покажи профила) 03 ноември 2007, 20:11:31

Ĉu vi povus imagi, ke eksteruloj estis kaj estas sur nia planeto kaj kelkfoje kidnapis kaj kidnapas homojn por fari eksperimentoj kun ili?
Mi kredas ke eksteruloj jam estis ĉi tie, sed foriris ĉar ili ne trovis inteligentan vivformon.

Ĉu vi opinias ke la homaro povos vojaĝi inter steloj kaj okupi aliajn planedojn?

remy_boligee (Покажи профила) 03 ноември 2007, 23:45:36

Mi treege ŝatas mangon. Sed mi bedaŭras esti alergiema pri ĝi ploro.gif

Kiu parto de via urbo - laŭ vi - estas la plej bela?

Mielo (Покажи профила) 04 ноември 2007, 09:26:30

remy_boligee:Mi treege ŝatas mangon. Sed mi bedaŭras esti alergiema pri ĝi ploro.gif

Kiu parto de via urbo - laŭ vi - estas la plej bela?
La plej bela parto de mia urbo estas la Grandarbaro (Nagyerdő). Bedaŭrinde, la urbo ne estas malnova jam.

Ĉu vi ŝatus, se vi estus tempekskursito (tempopasaĝero) kaj vi vidus vivon de via malnova urbo ?

diogotux (Покажи профила) 05 ноември 2007, 21:43:26

Mielo:Ĉu vi ŝatus, se vi estus tempekskursito (tempopasaĝero) kaj vi vidus vivon de via malnova urbo ?
Tute ne, mia urbo ne interesigas min. Ĝi estas sepdek jaroj olda.

Demando: Al kiu lando vi forirus se via lando enirus militon?

Mielo (Покажи профила) 06 ноември 2007, 00:13:54

Terurĉjo:Kontraŭ kiu lando Brazilujo planas militi? Se kontraŭ neniu, mi volus veturi tien, en Brazilujon.
Oni diras, ke en Brazilujo ĉiam estas varme, eĉ vintre, multe da diversaj bongustaj fruktoj kaj legomoj, kaj loĝas multe da savaĝaj simioj. Krome, mi ŝatas karnavalojn.
(Sed, Terurĉjo, vi ŝatas la grandan rusan vintron, kiam muĝas la vento sur la tajgo, kaj trojkoj flugas sur la freŝa neĝo, ĉu ne ?

Pardonon ! Tiu estis intermezo, tial mi ne respondas kaj ne demandas. rido.gif )

diogotux (Покажи профила) 06 ноември 2007, 19:36:28

Terurĉjo:Kial vin interesas milito? Dum longa tempo en Sud-Ameriko neniu lando militis, krom, certe, kontraŭ siaj ribelantoj.
Kara Terurĉjo, pri milito, mi nur demandis. Kaj Brazilo havis soldatajn tropojn en Haitio por pacigo dum la lasta jaro, kaj partoprenas missiojn por pacigo ĉirkaŭ la mondo. Brazilo partoprenis la 2an Mondmiliton per prenado de Monte Castelo en Italujo. Neniam mi aŭdis pri ribelantoj en Brazilo, escepte kiam Brazilo fariĝis respubliko.

horsto (Покажи профила) 14 януари 2008, 20:26:49

Terurĉjo:
Kien malaperis estimata Pastorant, nia amiko pastoro Formiko? Li jam longan tempon forestas en Lernu!
Mi ne scias. Eble nur li mem povas respondi tiun demandon ĉi tie.

Ĉu vi ŝatas Garri Kasparov-on nun kiel politikiston?

Обратно нагоре