Ujumbe: 203
Lugha: Esperanto
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 31 Oktoba 2007 4:43:45 alasiri
Mielo:Ĉu vi volis skribi aŭton aŭ aŭtunon?
Ĉu vi ŝatas la aŭtonon ?
Se estas aŭton: Mi pli ŝatas biciklon.
Se estas aŭtunon: Ĝenas min nun ke mi ne plu povas kuri post la laboro, ĉar estas tro malhela.
Ĉu vi ankaŭ ŝatas bicikli?
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Novemba 2007 3:21:52 alasiri
horsto:Pardonon ! Mi pensis pri aŭtuno, sed mi eraris.Mielo:Ĉu vi volis skribi aŭton aŭ aŭtunon?
Ĉu vi ŝatas la aŭtonon ?
Se estas aŭton: Mi pli ŝatas biciklon.
Se estas aŭtunon: Ĝenas min nun ke mi ne plu povas kuri post la laboro, ĉar estas tro malhela.
Ĉu vi ankaŭ ŝatas bicikli?
Jes, mi ŝatas la biciklon, sed mi ne biciklis nuntempe. Ĉe ni, la biciklistoj estas en danĝero, ĉar la aŭtistoj ne gardas. Biciklovojoj ne egzistas.
Ĉu kaj la aŭtuno ?
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 9:38:49 asubuhi
Terurĉjo:Mi memoras, mi estis enamiĝinta en la infanĝardeno kiam mi estis 6 jaraj. Sed, tiam mi ne sciis, ke mi estas enamiĝinta, nun mi scias jam. Tiam mi ne konis nocion de amo. De tiam, mi estas enamiĝinta daŭre. Tiu estas mia kruco. Ĉu aŭ ne ?Mielo:Ĉu kaj la aŭtuno?Ĉar mi pli ŝatas kolekti (rikolti, pluki - amuza vorto) fungojn, ol sencele ripozi ie ĉemare aŭ enkampare, jes, la aŭtuno estas mia plej ŝatata sezono, malgraŭ konstanta pluvado, malgaja vetero kaj proksima vintro.
Sed ni, rusoj, tre ŝatas ankaŭ vintron. Nur bedaŭrinde estas, ke en mia regiono forestas normala rusa vintro kun frostoj, neĝmontoj, kiu ĝenerale daŭras sep monatojn en centraj regionoj de Rusio.
Kiomaĝe vi unue enamiĝis?
Ĉu vi ne pensas, ke iu aŭ iuj eksperimentas kun ni kaj nia vivo estas granda eksperimento ?
StephaSport (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 8:11:31 alasiri
Ĉu vi povus imagi, ke eksteruloj estis kaj estas sur nia planeto kaj kelkfoje kidnapis kaj kidnapas homojn por fari eksperimentoj kun ili?Mi kredas ke eksteruloj jam estis ĉi tie, sed foriris ĉar ili ne trovis inteligentan vivformon.
Ĉu vi opinias ke la homaro povos vojaĝi inter steloj kaj okupi aliajn planedojn?
remy_boligee (Wasifu wa mtumiaji) 3 Novemba 2007 11:45:36 alasiri
Kiu parto de via urbo - laŭ vi - estas la plej bela?
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Novemba 2007 9:26:30 asubuhi
remy_boligee:Mi treege ŝatas mangon. Sed mi bedaŭras esti alergiema pri ĝiLa plej bela parto de mia urbo estas la Grandarbaro (Nagyerdő). Bedaŭrinde, la urbo ne estas malnova jam.
Kiu parto de via urbo - laŭ vi - estas la plej bela?
Ĉu vi ŝatus, se vi estus tempekskursito (tempopasaĝero) kaj vi vidus vivon de via malnova urbo ?
diogotux (Wasifu wa mtumiaji) 5 Novemba 2007 9:43:26 alasiri
Mielo:Ĉu vi ŝatus, se vi estus tempekskursito (tempopasaĝero) kaj vi vidus vivon de via malnova urbo ?Tute ne, mia urbo ne interesigas min. Ĝi estas sepdek jaroj olda.
Demando: Al kiu lando vi forirus se via lando enirus militon?
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Novemba 2007 12:13:54 asubuhi
Terurĉjo:Kontraŭ kiu lando Brazilujo planas militi? Se kontraŭ neniu, mi volus veturi tien, en Brazilujon.(Sed, Terurĉjo, vi ŝatas la grandan rusan vintron, kiam muĝas la vento sur la tajgo, kaj trojkoj flugas sur la freŝa neĝo, ĉu ne ?
Oni diras, ke en Brazilujo ĉiam estas varme, eĉ vintre, multe da diversaj bongustaj fruktoj kaj legomoj, kaj loĝas multe da savaĝaj simioj. Krome, mi ŝatas karnavalojn.
Pardonon ! Tiu estis intermezo, tial mi ne respondas kaj ne demandas. )
diogotux (Wasifu wa mtumiaji) 6 Novemba 2007 7:36:28 alasiri
Terurĉjo:Kial vin interesas milito? Dum longa tempo en Sud-Ameriko neniu lando militis, krom, certe, kontraŭ siaj ribelantoj.Kara Terurĉjo, pri milito, mi nur demandis. Kaj Brazilo havis soldatajn tropojn en Haitio por pacigo dum la lasta jaro, kaj partoprenas missiojn por pacigo ĉirkaŭ la mondo. Brazilo partoprenis la 2an Mondmiliton per prenado de Monte Castelo en Italujo. Neniam mi aŭdis pri ribelantoj en Brazilo, escepte kiam Brazilo fariĝis respubliko.
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 14 Januari 2008 8:26:49 alasiri
Terurĉjo:Mi ne scias. Eble nur li mem povas respondi tiun demandon ĉi tie.
Kien malaperis estimata Pastorant, nia amiko pastoro Formiko? Li jam longan tempon forestas en Lernu!
Ĉu vi ŝatas Garri Kasparov-on nun kiel politikiston?