Więcej

Ludo de hazardaj demandoj

od pastorant, 24 maja 2007

Wpisy: 203

Język: Esperanto

Filu (Pokaż profil) 3 marca 2008, 22:42:47

horsto:Kio estas patafiziko? Mi esperas ke tio ne la fiziko de salti el la pato en la fajron.
Etimologie, patafiziko estas "tio, kiu estas proksima al tio, kiu estas post la fiziko". Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?

La elkovrinto de la patafizika scienco, la franca verkisto Alfred Jarry, difinis ĝin kiel "la scienco pri imagaj solvoj".

Patafizikisto serĉas novajn manierojn priskribi aŭ ekspliki la mondon, la universon, ktp, ĉar laŭ patafiziko ne gravas, ĉu aŭ ne la solvo estas la vero, sed nur gravas, ke la solvo funkciu, kiam oni uzas ĝin.

Ekzemple, Neŭtona teorio pri la universala gravito estis patafizika: ĝi bone funkciis por ekspliki ĉion, kion oni tiuepoke sciis pri planedmovado kaj liberfalo.

Tempo tamen indikis, ke ĝi ne estis tute ĝusta, kaj ke aliaj teorioj pli bone funkciis... Ĉu ĉilastaj estas la vero, nur pro tio, ke ili pli bone priskribas tion, kion ni observas kaj mezuras??? La patafizikisto ene kredas, ke ankaŭ aliaj teorioj estas eblaj, kaj ke oni ne limigu nian propran imagon nur ĉar ŝajnas bona unu vidpunkto, sed anstataŭe serĉadu aliajn vojojn.

Ĉu tio ŝajnas al vi klera vidpunkto aŭ delirego?

horsto (Pokaż profil) 5 marca 2008, 21:30:51

Filu:
Ĉu tio ŝajnas al vi klera vidpunkto aŭ delirego?
Ŝajnas al mi ke tiun vidpunkton havas hodiaŭ preskaŭ ĉiu sciencisto. Historio ja montras ke ĉiu homa scio estas nur modelo de la realo kaj ke tiu modelo devas ŝanĝiĝi se ekaperas novaj faktoj. Ekzemple pri la lumo oni uzas nuntempe du modeloj (teorioj), kelkaj de la ecoj de la lumo estas klarigeblaj per la teorio, ke la lumo konsistas el partikloj (fotonoj), aliaj ecoj per la teorio, ke la lumo estas ondo.

Bedaŭrinde la nuna homo nek kapablas percepti nek klarigi la tutan realon. Ĉu vi pensas ke la homo povus tiel evolui ke tio iam estos ebla?

leporo (Pokaż profil) 6 marca 2008, 10:06:39

Mi esperas, ke tio neniam okazos. Unu el celoj de homa vivo estas konigi mondon. Kian sencon havus vivo de ĉioscia homo?

diogotux (Pokaż profil) 6 marca 2008, 22:03:16

leporo:Kian sencon havus vivo de ĉioscia homo?
Sidi ĉe komputilo kaj ĝui. Ĉu la ĉielo estas blua?

StephaSport (Pokaż profil) 8 marca 2008, 09:59:29

diogotŭ:
Sidi ĉe komputilo kaj ĝui. Ĉu la ĉielo estas blua?
Kutime la ĉielo estas griza, tie ĉi...

Kiu gajnos la venontan eŭropan piedpilk-pokalon por nacioj?
sal.gif

leporo (Pokaż profil) 8 marca 2008, 10:15:19

Laŭ mi Francio. Ĉu Vi volus vivi en erao de dinosaŭroj?

StephaSport (Pokaż profil) 8 marca 2008, 10:43:09

leporo:Laŭ mi Francio. Ĉu Vi volus vivi en erao de dinosaŭroj?
Certe ne! Esti manĝita per granda Tiranosaŭro ŝajnus iom ironia por mi, ĉar mi estas vegetarano!

Ĉu vi akceptus esti frostodormigata por vekiĝi post 500 jaroj kaj vivi dum la "nekonata" estonteco?

StephaSport (Pokaż profil) 8 marca 2008, 16:43:31

Terurĉjo:
Kiu spertis pafi per "Kalaŝnikov"?
Mi certe ne! Mi neniam pafis kaj uzis nenian armon.
Mi ankaŭ laŭdiĝas pro tio!

Kun kiu historia eminentulo (el ĉiu ajn epoko) vi ŝatus vespermanĝi? Kaj pri kio vi parolus kun li/ŝi?

StephaSport (Pokaż profil) 8 marca 2008, 16:50:41

Imagu: Karulino! Aldonu sidlokon table... mi invitis Napoleonon! rideto.gif rideto.gif rideto.gif

RiotNrrd (Pokaż profil) 8 marca 2008, 17:17:42

Terurĉjo:Divenu tuj: kie troveblas multege da historiaj eminentuloj? rido.gif
Entere.

Wróć do góry