Tartalom

Ludo de hazardaj demandoj

pastorant-tól, 2007. május 24.

Hozzászólások: 203

Nyelv: Esperanto

horsto (Profil megtekintése) 2008. május 14. 18:14:10

Terurĉjo:
Kiu povus montri E-idiomojn?
Ekzemple se vi tuj vidas ion vi povus diri tion esperante tiel:
Tio frapas miajn okulojn.
Germane oni dirus tion jene:
Tio falas en la okulon.

Kiel vi dirus tion en via lingvo? Aŭ ĉu vi scias aliajn idiomaĵojn?

Miland (Profil megtekintése) 2008. május 14. 18:37:08

Eble iom el la idiomojn en la Esperanta Proverbaro estas tradukita de la rusan ĉar Zamenhof estis rusa parolanto. Sed verŝajne, Ne krokodilu estas la nia!

Kiujn idiomojn vi uzas, parolante Esperanton?

Filu (Profil megtekintése) 2008. május 15. 19:20:45

Miland:Kiujn idiomojn vi uzas, parolante Esperanton?
"Arcaicam Esperantom"-on mi ege ŝatus lerni, sed trovi kunparolanton ĝis nun malsukcesis mi.

Mi kelkfoje uzas "Kiel vi?" kaj "Sal'" en babilado interreta, sed tiuj al mi ŝajnas malinteresaj, ĉar tro ofte renkontitaj, idiomoj, ne tre trafe menciitaj.

Respondinte tiele mi sentas min kiel ŝtelisto de l' Milanda demando, kaj pro tio mi redemandu la samon: kiujn idiomojn Esperantajn vi uzas?

Filu (Profil megtekintése) 2008. május 15. 20:41:54

Terurĉjo:La malgranda ĉarmega piranjo kiu estas?
Elektu laŭplaĉe unu aŭ pli el la sekvaj:
- Filuidino;
- Dujaraĝa dinamitulino;
- Laŭta kaj ĉarma vivo en Filua domo;
- Kapdolorigilo;
- Kreskanta danĝera karnmanĝema fiŝo Amazonia;
- Io laŭ mi pli valora ol miaj okulpupiloj;
- Estonta ĵonglistino;
- ...

Similas via kaj ŝia dentaroj, ĉu ne?

Filu (Profil megtekintése) 2008. május 15. 22:11:18

Terurĉjo:Kiel bonkondutigi infanojn?
La kiel-kompreni-virinojn-a debato estas ja kompleksa, sed se per rekta linio oni reprezentus ĝin sur papero malgranda, tiam la kiel-kreskigi-bonajn-infanojn-a debato estus la neĝero de Koch.

Mi dirus: amu viajn infanojn kaj feliĉo ilie estos pli facila kaj venema. Bedaŭrinde tio ne malebligos domtremegojn kaj senĉesan malordigadon de ĉio.
Horsto:Tio frapas miajn okulojn.
Germane oni dirus tion jene: Tio falas en la okulon.

Kiel vi dirus tion en via lingvo?
En la kanadfranca oni povas diri, laŭ bildeska esprimo devenanta de atakantaj bestoj (mi imagas): Tio saltas survizaĝen!

Mi dezirus alian frenezet/petolet-an idiomaĵon el iu ajn lingvo. Kiu ĝin deziras proponi?

Filu (Profil megtekintése) 2008. május 20. 23:32:17

Filu:Mi dezirus alian frenezet/petolet-an idiomaĵon el iu ajn lingvo. Kiu ĝin deziras proponi?
NeEsperantista amiko de mi hieraŭ diris al mi pri la angla esprimo "bombonoj por la okuloj" (tiaj estas virinoj... interalie, nature)

Bonvolu kompleti novan idiomaĵon:
"Ventas sufiĉe por..."

Miland (Profil megtekintése) 2008. május 22. 7:11:07

Mi estas nescia pri infanoj, ne estante patro, sed mi havas demandon: ĉu vi patroj vere povas paroli kun viaj etaj infanoj logike? Ĉu du-jaruloj povas kompreni vin?

Filu (Profil megtekintése) 2008. május 22. 13:27:09

Miland:Mi estas nescia pri infanoj, ne estante patro, sed mi havas demandon: ĉu vi patroj vere povas paroli kun viaj etaj infanoj logike? Ĉu du-jaruloj povas kompreni vin?
Tute jes! Malgraŭ ke necesas uzi kun ili simplan logikon, infanoj ne vere ŝatas stultaĵojn kiuj iras kontraŭ antaŭe komprenitaj faktoj... Ekzemple, mia filino scias multajn kolorojn: post kiam ŝi lernis pri burgundia, ŝi estis dubema kiam ni poste reuzis ruĝa por burgundia, ni do por iom da tempo aldonis al ŝi la vortojn 'burgundiruĝa', 'kardinalruĝa', ktp, tiamaniere, ke ŝi konsideru ruĝan kiel pli ĝenerala koloraro ol ekzemple burgundia.

Ŝi do ja jam povas esprimi siajn dubojn pri ŝajnaj neklaraĵoj kaj mallogikaĵoj.

Kial vi ne kompletis per dua parto la novan idiomaĵon???? demando.gif

Miland (Profil megtekintése) 2008. május 22. 13:42:54

Filu:Kial vi ne kompletis per dua parto la novan idiomaĵon???? demando.gif
Mi ne komprenas. Kiu idiomaĵo? demando.gif

IREN (Profil megtekintése) 2008. május 22. 15:20:47

Ventas sufiĉe por kroĉi larmon ĉe nubo

Vissza a tetejére