Wpisy: 203
Język: Esperanto
horsto (Pokaż profil) 14 maja 2008, 18:14:10
Terurĉjo:Ekzemple se vi tuj vidas ion vi povus diri tion esperante tiel:
Kiu povus montri E-idiomojn?
Tio frapas miajn okulojn.
Germane oni dirus tion jene:
Tio falas en la okulon.
Kiel vi dirus tion en via lingvo? Aŭ ĉu vi scias aliajn idiomaĵojn?
Miland (Pokaż profil) 14 maja 2008, 18:37:08
Kiujn idiomojn vi uzas, parolante Esperanton?
Filu (Pokaż profil) 15 maja 2008, 19:20:45
Miland:Kiujn idiomojn vi uzas, parolante Esperanton?"Arcaicam Esperantom"-on mi ege ŝatus lerni, sed trovi kunparolanton ĝis nun malsukcesis mi.
Mi kelkfoje uzas "Kiel vi?" kaj "Sal'" en babilado interreta, sed tiuj al mi ŝajnas malinteresaj, ĉar tro ofte renkontitaj, idiomoj, ne tre trafe menciitaj.
Respondinte tiele mi sentas min kiel ŝtelisto de l' Milanda demando, kaj pro tio mi redemandu la samon: kiujn idiomojn Esperantajn vi uzas?
Filu (Pokaż profil) 15 maja 2008, 20:41:54
Terurĉjo:La malgranda ĉarmega piranjo kiu estas?Elektu laŭplaĉe unu aŭ pli el la sekvaj:
- Filuidino;
- Dujaraĝa dinamitulino;
- Laŭta kaj ĉarma vivo en Filua domo;
- Kapdolorigilo;
- Kreskanta danĝera karnmanĝema fiŝo Amazonia;
- Io laŭ mi pli valora ol miaj okulpupiloj;
- Estonta ĵonglistino;
- ...
Similas via kaj ŝia dentaroj, ĉu ne?
Filu (Pokaż profil) 15 maja 2008, 22:11:18
Terurĉjo:Kiel bonkondutigi infanojn?La kiel-kompreni-virinojn-a debato estas ja kompleksa, sed se per rekta linio oni reprezentus ĝin sur papero malgranda, tiam la kiel-kreskigi-bonajn-infanojn-a debato estus la neĝero de Koch.
Mi dirus: amu viajn infanojn kaj feliĉo ilie estos pli facila kaj venema. Bedaŭrinde tio ne malebligos domtremegojn kaj senĉesan malordigadon de ĉio.
Horsto:Tio frapas miajn okulojn.En la kanadfranca oni povas diri, laŭ bildeska esprimo devenanta de atakantaj bestoj (mi imagas): Tio saltas survizaĝen!
Germane oni dirus tion jene: Tio falas en la okulon.
Kiel vi dirus tion en via lingvo?
Mi dezirus alian frenezet/petolet-an idiomaĵon el iu ajn lingvo. Kiu ĝin deziras proponi?
Filu (Pokaż profil) 20 maja 2008, 23:32:17
Filu:Mi dezirus alian frenezet/petolet-an idiomaĵon el iu ajn lingvo. Kiu ĝin deziras proponi?NeEsperantista amiko de mi hieraŭ diris al mi pri la angla esprimo "bombonoj por la okuloj" (tiaj estas virinoj... interalie, nature)
Bonvolu kompleti novan idiomaĵon:
"Ventas sufiĉe por..."
Miland (Pokaż profil) 22 maja 2008, 07:11:07
Filu (Pokaż profil) 22 maja 2008, 13:27:09
Miland:Mi estas nescia pri infanoj, ne estante patro, sed mi havas demandon: ĉu vi patroj vere povas paroli kun viaj etaj infanoj logike? Ĉu du-jaruloj povas kompreni vin?Tute jes! Malgraŭ ke necesas uzi kun ili simplan logikon, infanoj ne vere ŝatas stultaĵojn kiuj iras kontraŭ antaŭe komprenitaj faktoj... Ekzemple, mia filino scias multajn kolorojn: post kiam ŝi lernis pri burgundia, ŝi estis dubema kiam ni poste reuzis ruĝa por burgundia, ni do por iom da tempo aldonis al ŝi la vortojn 'burgundiruĝa', 'kardinalruĝa', ktp, tiamaniere, ke ŝi konsideru ruĝan kiel pli ĝenerala koloraro ol ekzemple burgundia.
Ŝi do ja jam povas esprimi siajn dubojn pri ŝajnaj neklaraĵoj kaj mallogikaĵoj.
Kial vi ne kompletis per dua parto la novan idiomaĵon????
Miland (Pokaż profil) 22 maja 2008, 13:42:54
Filu:Kial vi ne kompletis per dua parto la novan idiomaĵon????Mi ne komprenas. Kiu idiomaĵo?
IREN (Pokaż profil) 22 maja 2008, 15:20:47