K vsebini

Kiel helpi la libianojn ?

od sev, 22. februar 2011

Sporočila: 102

Jezik: Esperanto

Frankouche (Prikaži profil) 24. februar 2011 22:33:51

Mi pli konfidos al libiana popolo ol al UNO, aŭ NATO...

Altebrilas (Prikaži profil) 26. februar 2011 14:11:37

Kiel helpi la libianojn ?

Frankouche:Mi pli konfidos al libiana popolo ol al UNO, aŭ NATO...
Ĉu tio signifas, ke oni ne povas ion fari?

etala (Prikaži profil) 27. februar 2011 04:40:10

Ĉu humanitaraj helpogrupoj eniros Libion?

Altebrilas (Prikaži profil) 28. februar 2011 00:28:45

michijo: Mi ŝategas la ideon pri faranta SATO (Suda Atlantika Traktata Organizo), por la Afrikanoj kaj Sudaj Amerikanoj kontroli sin, sen Usono aŭ Norda Eŭropo. Mi kredas je nacia suvereneco.
Estas rimedo por lukti kontraŭ malsaton en Afriko kaj Sudamerikookulumo.gif

Pli serioze, kiel vi kongruas nacian suverenecon kun la senlima idealo de esperanto?

Rim: Ŝajnas, ke de tio devenas la esprimo "banana respubliko"
http://en.wikipedia.org/wiki/Banana_republic

Altebrilas (Prikaži profil) 02. marec 2011 15:10:00

Pri Mossadegh

Estas malmulte da informoj, sed vi povas alklaki sur la ligilojn al naciaj lingvoj.

Fuzzy (Prikaži profil) 06. marec 2011 18:38:37

Usonaj geologiistoj ege ekmiris malkovrinte ke super la fonto de usona nafto lokiĝas malmoderna araba lando kies diktatoro malrespektas homajn rajtojn...

Altebrilas (Prikaži profil) 06. marec 2011 19:23:07

Kio estas terure grava, estas ke miloj da homoj mortas en tiu lando, kaj ke ni estas senpovaj.

Kio povus okazi en pli bona mondo? Kompreneble nek dikaturoj nek revolucioj, sed kion devus fari organizita mondo por ĉesigi tian situacion?

Kial UNO ne povas tion fari?

Eddycgn (Prikaži profil) 08. marec 2011 17:26:01

La eŭropaj landoj ne volas vere helpi. Kial?
Tro da komerca interesoj.

Bedaŭrinde hodiaŭ en multaj landoj la malamiko ne estas fremduloj, sed la propra registaro mem.

La popoloj estis facile nutrigita per mensogoj.
Tamen fare de la uzo de la interreto multaj popoloj ekkonos la veron, kaj ribeligos kontraŭ liaj diktatoroj.

Per Viliksio oni evidenciis ke tio estas vera ankaŭ pri kelkaj okcidentaj landoj.

Altebrilas (Prikaži profil) 08. marec 2011 20:27:03

Kiam en la strato du homoj interbatalas, la polico apartigas ilin, kaj ili diskutas poste, se oni ne ĵetas ilin en karceron.

Kial UNO ne povas fari la samon? En ideala mondo, kiam estas lukto por la povo en lando kaj kiam la vivon de la popolo estas endanĝerigita, la blukaskuloj devus interveni, apartigi la du flankojn, krei trian senarmigitan zonon por tiuj, kiuj ne povas elekti sian flankon (eksterlandanoj, miksitaj paroj, ktp), kaj organizi referendumon por decidi pri la estonteco de la lando.

Tiu solvo (au iu alia pli bona) devus esti antaŭanoncita, kaj sisteme aplikata. Kaj la grandaj povoj devas interkonsenti pri tio antaŭ ol iu konflikto aperas, ĉar poste estas tro malfrue tial ke iuj el la grandaj povoj vetoos la intervenon se ĝi kontraŭas ĝiajn interesojn.

Eddycgn (Prikaži profil) 09. marec 2011 18:49:35

Altebrilas:Kiam en la strato du homoj interbatalas, la polico apartigas ilin, kaj ili diskutas poste, se oni ne ĵetas ilin en karceron. ...
Tio sonas tre bone, do se la propono estas submetita al konsilo de la UNO, verŝajne Ĉinio metos vetoon. Eble ankaŭ Rusio, mi ne certas.

Kial? Ĉar la ĉinia registaro mem timas similajn protestojn pri libereco kaj demokratio.

Kion opinias la ĉiniaj kaj rusaj amikoj esperantistoj?

La landoj kie oni enkarcerigas aŭ mordigas ĵurnalistojn ne ŝatas liberecon je informo, asemblado kaj kritiko.

Ankoraŭ ne.

Nazaj na začetek