Поруке: 102
Језик: Esperanto
Frankouche (Погледати профил) 24. фебруар 2011. 22.33.51
Altebrilas (Погледати профил) 26. фебруар 2011. 14.11.37
Frankouche:Mi pli konfidos al libiana popolo ol al UNO, aŭ NATO...Ĉu tio signifas, ke oni ne povas ion fari?
etala (Погледати профил) 27. фебруар 2011. 04.40.10
Altebrilas (Погледати профил) 28. фебруар 2011. 00.28.45
michijo: Mi ŝategas la ideon pri faranta SATO (Suda Atlantika Traktata Organizo), por la Afrikanoj kaj Sudaj Amerikanoj kontroli sin, sen Usono aŭ Norda Eŭropo. Mi kredas je nacia suvereneco.Estas rimedo por lukti kontraŭ malsaton en Afriko kaj Sudameriko

Pli serioze, kiel vi kongruas nacian suverenecon kun la senlima idealo de esperanto?
Rim: Ŝajnas, ke de tio devenas la esprimo "banana respubliko"
http://en.wikipedia.org/wiki/Banana_republic
Altebrilas (Погледати профил) 02. март 2011. 15.10.00
Fuzzy (Погледати профил) 06. март 2011. 18.38.37
Altebrilas (Погледати профил) 06. март 2011. 19.23.07
Kio povus okazi en pli bona mondo? Kompreneble nek dikaturoj nek revolucioj, sed kion devus fari organizita mondo por ĉesigi tian situacion?
Kial UNO ne povas tion fari?
Eddycgn (Погледати профил) 08. март 2011. 17.26.01
Tro da komerca interesoj.
Bedaŭrinde hodiaŭ en multaj landoj la malamiko ne estas fremduloj, sed la propra registaro mem.
La popoloj estis facile nutrigita per mensogoj.
Tamen fare de la uzo de la interreto multaj popoloj ekkonos la veron, kaj ribeligos kontraŭ liaj diktatoroj.
Per Viliksio oni evidenciis ke tio estas vera ankaŭ pri kelkaj okcidentaj landoj.
Altebrilas (Погледати профил) 08. март 2011. 20.27.03
Kial UNO ne povas fari la samon? En ideala mondo, kiam estas lukto por la povo en lando kaj kiam la vivon de la popolo estas endanĝerigita, la blukaskuloj devus interveni, apartigi la du flankojn, krei trian senarmigitan zonon por tiuj, kiuj ne povas elekti sian flankon (eksterlandanoj, miksitaj paroj, ktp), kaj organizi referendumon por decidi pri la estonteco de la lando.
Tiu solvo (au iu alia pli bona) devus esti antaŭanoncita, kaj sisteme aplikata. Kaj la grandaj povoj devas interkonsenti pri tio antaŭ ol iu konflikto aperas, ĉar poste estas tro malfrue tial ke iuj el la grandaj povoj vetoos la intervenon se ĝi kontraŭas ĝiajn interesojn.
Eddycgn (Погледати профил) 09. март 2011. 18.49.35
Altebrilas:Kiam en la strato du homoj interbatalas, la polico apartigas ilin, kaj ili diskutas poste, se oni ne ĵetas ilin en karceron. ...Tio sonas tre bone, do se la propono estas submetita al konsilo de la UNO, verŝajne Ĉinio metos vetoon. Eble ankaŭ Rusio, mi ne certas.
Kial? Ĉar la ĉinia registaro mem timas similajn protestojn pri libereco kaj demokratio.
Kion opinias la ĉiniaj kaj rusaj amikoj esperantistoj?
La landoj kie oni enkarcerigas aŭ mordigas ĵurnalistojn ne ŝatas liberecon je informo, asemblado kaj kritiko.
Ankoraŭ ne.