Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
Picok (Montri la profilon) 2011-februaro-23 11:56:10
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?
Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?
Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?
Dankon
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-23 12:36:04
la dua frazo tamen ŝajnas al mi bona. estas ĝenerala eldiraĵo ke la morgaŭa tago estas ĵaŭdo. do laŭ mi oni povas diri tiel.
Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-23 13:23:17
Jen ekzemple la 3a aŭ la 4a:
Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion
amemulo (Montri la profilon) 2011-februaro-23 13:32:07
Do, la ago de iri estos farata en la estonteco, kaj "mi morgaŭ iras en fakultato" estas malkorekta.
la dua frazo estas iomete alia.
ĉi tie, morgaŭ povas vidati laŭ mi kiel la subjekto de la frazo. Ankaŭ la stato ke morgaŭ estas ĵaŭdo okazas nun.
Tial mi sentas ke "morgaŭ estas ĵaŭdo" estas ĝusta.
Sed morgaŭ en tiu ĉi frazo ankaŭ estas interpretebla kiel tempa adverbo, do 'estos' ankaŭ estas korekta.
Continuum (Montri la profilon) 2011-februaro-23 14:49:41
maratonisto (Montri la profilon) 2011-februaro-23 16:33:13
Picok:Mia demando estas:Mi opinias, ke ni ne devas ripeti en Esperanto nacilingvajn erarojn. Mi dirus en ambaŭ kazoj -os.
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?
Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?
Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?
Dankon
Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-23 16:38:12
Kaj tio ne estas eraro. Tio estas diferenco inter tempo en realo kaj tempo en la lingvo (kiel gramatika eco).
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-23 16:48:16
fekaldemokratio (Montri la profilon) 2011-februaro-23 17:12:35
darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".
darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-23 17:43:52
fekaldemokratio:Lernantoj ne konantaj tian uzon de nuntempaj formoj el sia propra lingvo devus lerni tion kiel escepton.darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Mi iam legis germanlingvan libron skribitan de usonano pri ties lernado de la germana. La aŭtoro tie skribis, ke estonteca uzo de nuntempaj formoj efektive ŝajnis al li tre stranga kaj li unuafoje respondis al demando "ĉu vi donas al mi skribilon?" (tradukite al la germana tio estas tute normala peto) per "ne, NUN mi skribas per skribilo, sed mi ja donOS al vi skribilon, se vi min petas".
fekaldemokratio:Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".Eble, sed tio ĉi ne estas reformejo.