본문으로

Futuro per prezento

글쓴이: Picok, 2011년 2월 23일

글: 19

언어: Esperanto

Picok (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오전 11:56:10

Mia demando estas:
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?

Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?

Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?

Dankon sal.gif

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 12:36:04

laŭ mia kompreno la unua frazo ne ĝustas. temas pri io okazonta, do nepras os-finaĵo.
la dua frazo tamen ŝajnas al mi bona. estas ĝenerala eldiraĵo ke la morgaŭa tago estas ĵaŭdo. do laŭ mi oni povas diri tiel.

Sxak (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 1:23:17

Sed mi opinias, ke ankaŭ la unua frazo estas ĝusta. Ŝajne tio estas en multaj eŭropaj lingvoj (ankaŭ en la rusa kaj la germana), do tio devas esti ankaŭ en Eo. Mi tuj serĉos en la tekstaro.
Jen ekzemple la 3a aŭ la 4a:
Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion

amemulo (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 1:32:07

Mi opinias ke en Esperanto verboj endas fini per -os se iu ago okazos estontece.
Do, la ago de iri estos farata en la estonteco, kaj "mi morgaŭ iras en fakultato" estas malkorekta.
la dua frazo estas iomete alia.
ĉi tie, morgaŭ povas vidati laŭ mi kiel la subjekto de la frazo. Ankaŭ la stato ke morgaŭ estas ĵaŭdo okazas nun.
Tial mi sentas ke "morgaŭ estas ĵaŭdo" estas ĝusta.
Sed morgaŭ en tiu ĉi frazo ankaŭ estas interpretebla kiel tempa adverbo, do 'estos' ankaŭ estas korekta.

Continuum (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 2:49:41

Legu ĉi tiun:
Venonta tempo

Ĝis! okulumo.gif

maratonisto (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 4:33:13

Picok:Mia demando estas:
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?

Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?

Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?

Dankon sal.gif
Mi opinias, ke ni ne devas ripeti en Esperanto nacilingvajn erarojn. Mi dirus en ambaŭ kazoj -os.

Sxak (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 4:38:12

Tamen laŭ mia citaĵo, Zamenhof uzis ankaŭ -as.
Kaj tio ne estas eraro. Tio estas diferenco inter tempo en realo kaj tempo en la lingvo (kiel gramatika eco).

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 4:48:16

Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.

fekaldemokratio (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 5:12:35

darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.
Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.

Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".

darkweasel (프로필 보기) 2011년 2월 23일 오후 5:43:52

fekaldemokratio:
darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.
Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Lernantoj ne konantaj tian uzon de nuntempaj formoj el sia propra lingvo devus lerni tion kiel escepton.

Mi iam legis germanlingvan libron skribitan de usonano pri ties lernado de la germana. La aŭtoro tie skribis, ke estonteca uzo de nuntempaj formoj efektive ŝajnis al li tre stranga kaj li unuafoje respondis al demando "ĉu vi donas al mi skribilon?" (tradukite al la germana tio estas tute normala peto) per "ne, NUN mi skribas per skribilo, sed mi ja donOS al vi skribilon, se vi min petas".

fekaldemokratio:Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".
Eble, sed tio ĉi ne estas reformejo.

다시 위로