讯息: 19
语言: Esperanto
Picok (显示个人资料) 2011年2月23日上午11:56:10
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?
Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?
Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?
Dankon
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月23日下午12:36:04
la dua frazo tamen ŝajnas al mi bona. estas ĝenerala eldiraĵo ke la morgaŭa tago estas ĵaŭdo. do laŭ mi oni povas diri tiel.
Sxak (显示个人资料) 2011年2月23日下午1:23:17
Jen ekzemple la 3a aŭ la 4a:
Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej strangan profesion
amemulo (显示个人资料) 2011年2月23日下午1:32:07
Do, la ago de iri estos farata en la estonteco, kaj "mi morgaŭ iras en fakultato" estas malkorekta.
la dua frazo estas iomete alia.
ĉi tie, morgaŭ povas vidati laŭ mi kiel la subjekto de la frazo. Ankaŭ la stato ke morgaŭ estas ĵaŭdo okazas nun.
Tial mi sentas ke "morgaŭ estas ĵaŭdo" estas ĝusta.
Sed morgaŭ en tiu ĉi frazo ankaŭ estas interpretebla kiel tempa adverbo, do 'estos' ankaŭ estas korekta.
Continuum (显示个人资料) 2011年2月23日下午2:49:41
maratonisto (显示个人资料) 2011年2月23日下午4:33:13
Picok:Mia demando estas:Mi opinias, ke ni ne devas ripeti en Esperanto nacilingvajn erarojn. Mi dirus en ambaŭ kazoj -os.
Ĉu oni povas ekspresi futuro per prezento?
Egzemple:
"Mi morgaŭ irAS en fakultaton", aŭ estas aŭtentika nur frazo "Mi morgaŭ irOS en fakultaton"?
Ĉu estas povebla frazo "Morgaŭ estAS ĵaŭdo", aŭ nur "Morgaŭ estOS ĵaŭdo"?
Dankon
Sxak (显示个人资料) 2011年2月23日下午4:38:12
Kaj tio ne estas eraro. Tio estas diferenco inter tempo en realo kaj tempo en la lingvo (kiel gramatika eco).
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月23日下午4:48:16
fekaldemokratio (显示个人资料) 2011年2月23日下午5:12:35
darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".
darkweasel (显示个人资料) 2011年2月23日下午5:43:52
fekaldemokratio:Lernantoj ne konantaj tian uzon de nuntempaj formoj el sia propra lingvo devus lerni tion kiel escepton.darkweasel:Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tia uzo de -as ne estas bona. Ĝi paŭsas naciajn lingvojn, sed estas tute mallogika kaj enkondukus strangegan escepton en nian lingvon, kiu ja celas esti facile lernebla.Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Mi iam legis germanlingvan libron skribitan de usonano pri ties lernado de la germana. La aŭtoro tie skribis, ke estonteca uzo de nuntempaj formoj efektive ŝajnis al li tre stranga kaj li unuafoje respondis al demando "ĉu vi donas al mi skribilon?" (tradukite al la germana tio estas tute normala peto) per "ne, NUN mi skribas per skribilo, sed mi ja donOS al vi skribilon, se vi min petas".
fekaldemokratio:Se Esperanto vere celus esti facile lernebla, ne necesus en ĝi apartaj tensoj por estinteco, estanteco kaj estonteco. Por ĉiuj sufiĉus unu verboformo, ĝuste kiel en frazoj, kia "morgaŭ mi tien iras", kiu estas tute klara kaj facile komprenebla por ĉiu, kiu komprenas la vorton "morgaŭ".Eble, sed tio ĉi ne estas reformejo.