Į turinį

Futuro per prezento

Picok, 2011 m. vasaris 23 d.

Žinutės: 19

Kalba: Esperanto

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 23 d. 18:45:13

La -as formo de la verbo en Esperanto havas duoblan rolon. Ĝi povas signifi la nuntempon, ankaŭ foje ĝi povas estis sentempa.

Do, oni povas diri ke akvo bolas je 100 C, kaj kiel kalendara konstato, eble, 'morgaŭ estas ĵaŭdo'.

Ŝajnas al mi ke en la ekzemplo 'Supozu, ke morgaŭ iu elektas ...' oni ankaŭ parolas ĝenerale, ne pri kio okazos dum la specifa tago sekvanta.

Kiam, tamen, la afero estas konkrete estonta, tiam uzu la -os formon.

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 23 d. 19:50:37

fekaldemokratio:
Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Se honeste, mi ne certas pri ĉi tiu temo. Mi ne povas trovi iujn ajn ekzemplojn en PMEG pri tia uzo. Tio ŝajne signifas, ke oficiale oni uzu os-verbojn!

Sed, vi pravas, ke estas tute kompreneble pro la vorto 'morgaŭ'! Eĉ se iu ne havas tian kutimon en sia propra lingvo, estas tute neebla miskompreni la frazon, se ĝi enhavas tia vorto 'morgaŭ'!!

Chainy (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 23 d. 20:04:36

Mi trovis jenan komenton en PMEG:

"...Sed iafoje, kiam temas pri ĉiama valida afero, oni uzas AS-formon kun morgaŭ: Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas."

Vidu ĉi tie

Do, ja eblas diri 'morgaŭ estAs ĵaŭdo', ĉar estas ĉiama valida afero, ke ĵaŭdo sekvas post merkredo. Sed, ankaŭ eblas diri 'morgaŭ estOs ĵaŭdo' - verŝajne ne gravas, kiun formon oni elektas ĉi-kaze.

fizikisto (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 23 d. 21:14:14

fekaldemokratio:Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Do, ĉu vi ankaŭ dirus "Hieraŭ mi iras"? Tio ŝajnas al mi malĝusta.

T0dd (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 24 d. 00:44:58

En la angla, oni ofte uzas la prezencon, eĉ tiam, kiam la tempo estas morgaŭ aŭ hieraŭ--nur en neformala parolado. Ekzemple, en ŝercoj oni ofte diras ĉion prezence.

Nu, angle oni eble diras "Tomorrow I'm staying home" (Morgaŭ mi restAS hejme). Mi pensas, ke la danĝero de miskompreno en ĉi tiaj kazoj estas malgranda. TAMEN, mi ne kredas, ke ĉi tiu uzo estas imitinda.

danielcg (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 24 d. 03:41:55

FWIW... nu, mi intencis diri PTKGV, en la hispana oni ankaŭ uzas neformale astempon por estontaj aferoj, kaj ankaŭ kelkfoje kiam oni rakontas ion pasintan sed volas kvazaŭ revivigi ĝin antaŭ la aŭskultantoj.

Sed formale oni uzas la verbotempojn laŭ la vera momento en kiu okazis/as/os tio, kion oni priparolas.

Via,

Daniel

PS:

FWIW = ofta mallongigo en anglalingvaj forumoj, kiu signifas "for what it's worth" (= "por tio, kion ĝi valoras", kun la signifo "okaze ke ĉi tio estas utila").

T0dd:En la angla, oni ofte uzas la prezencon, eĉ tiam, kiam la tempo estas morgaŭ aŭ hieraŭ--nur en neformala parolado. Ekzemple, en ŝercoj oni ofte diras ĉion prezence.

Nu, angle oni eble diras "Tomorrow I'm staying home" (Morgaŭ mi restAS hejme). Mi pensas, ke la danĝero de miskompreno en ĉi tiaj kazoj estas malgranda. TAMEN, mi ne kredas, ke ĉi tiu uzo estas imitinda.

Sxak (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 24 d. 05:34:35

danielcg:
en la hispana oni ankaŭ uzas neformale astempon por estontaj aferoj,
Jes. Ĉar hĝi ne estas demando pri gramatiko. Oni bezonas havi "sentempan" uzon de verbo (kiel diris Sudanglo), kaj por tia sentempa uzo la plej evidenta formo estas prezenco
Do tiu as-tempo kun "morgaŭ" estas absolute laŭnorma kaj neniaokaze evitinda.

fekaldemokratio (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 24 d. 09:31:19

fizikisto:
fekaldemokratio:Kio estas mallogika pri "morgaŭ mi iras"? Ja la vorto "morgaŭ" klare montras, ke temas pri estonteco.
Do, ĉu vi ankaŭ dirus "Hieraŭ mi iras"? Tio ŝajnas al mi malĝusta.
Dirus.

sudanglo (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 24 d. 10:42:42

En la angla oni havas grandan elekton inter diversaj verbaj formoj por paroli pri estontaj aferoj - ĉiu kun aparto nuanco.

What time does your train leave?
What are you doing tonight?
I shall be seeing John at the meeting
The sun will explode in 4 billion years.
We are to get a wage rise in June.
What are you going to do if she finds out?

Tamen en la parolo de anglalingvanaj Esperantistoj, laŭ mia sperto, oni ne renkontas devion de la tradicia uzo de la os-formo.

Atgal į pradžią