Al la enhavo

Prezenti al si

de jchthys, 2011-februaro-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2011-februaro-23 20:03:17

Mi lastatempe legis fruan citaĵon de Zamenhof, kiu enhavis la vortgrupo "Mi prezentas al mi" por "Mi imagas". Ŝajne kelkaj lingvoj (kiel la germana kaj la rusa) uzas tiun ĉi metodon de esprimi la koncepto.

Ĉu via lingvo povas esprimi la koncepto tiel? Se ne, ĉu vi malgraŭe komprenus ĝin? Ĉu vi mem uzus "prezenti sin" "prezenti al si"?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-23 20:12:43

Kvankam mia denaska lingvo, la germana, ja uzas tian esprimon, mi ne komprenus ĝin en Esperanto (mi ankaŭ neniam legis tekston kun tia uzo, kio tamen ne devas multon signifi).

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-23 20:36:13

La tria signifo de 'prezenti' laŭ ReVo:

"Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io: prezentu al vi mian embarason; vi, kiun malsame ni prezentas, sed same ni sentasZ; ni prezentu al ni efektive, keZ; la registaro prezentas la batalon kontraŭ si kiel batalon kontraŭ la ŝtaton; la projektistoj prezentas al si la aferon tre facilaZ (konsideras kiel tre facilan)."

- Tia signifo estas ankaŭ en NPIV2002.

Eblas ankaŭ uzi 'bildigi al si':

"“Malantaŭ la grenejoj. Ĉu vi povas bildigi al vi la grenejon kun mankanta ŝtupeto antaŭ la pordo?” (el "La ŝtona urbo" de Loewenstein)

jchthys (Montri la profilon) 2011-februaro-24 00:49:26

Mi notis, ke ReVo difinas 'imagi' per 'presenti al si'.

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-24 03:50:23

Estas eble en la hispana uzi iel similajn frazojn "se me representa" aŭ "se representa ante mí", sed estas tre torditaj parolmanieroj. Normale oni uzus simple "imagino que".

Mi komprenas "mi prezentas al mi" senprobleme.

Sed "prezenti sin" havus malsaman signifon. Anstaŭ signifi ke oni prezentas ion al si, ĝi signifus ke oni prezentas sin al iu alia, t.e., li diras ion kia: "Permesu, ke mi prezentu min al vi. Mia nomo estas Daniel kaj mi estas esperantisto ktp. ktp." Se alia persono rakontas ĉi tiun okazaĵon, li povas diri: "Daniel prezentis sin al tiu persono".

Via,

Daniel

jchthys:Mi lastatempe legis fruan citaĵon de Zamenhof, kiu enhavis la vortgrupo "Mi prezentas al mi" por "Mi imagas". Ŝajne kelkaj lingvoj (kiel la germana kaj la rusa) uzas tiun ĉi metodon de esprimi la koncepto.

Ĉu via lingvo povas esprimi la koncepto tiel? Se ne, ĉu vi malgraŭe komprenus ĝin? Ĉu vi mem uzus "prezenti sin"?

vejktoro (Montri la profilon) 2011-februaro-24 06:31:35

Mi(angla)ne komprenus. Nu nun mi povas!

Reen al la supro