Meddelelser: 9
Sprog: Esperanto
Miland (Vise profilen) 4. mar. 2011 00.27.40
Dozorca (Vise profilen) 17. mar. 2011 20.39.25
amemulo (Vise profilen) 20. mar. 2011 20.11.10
Miland (Vise profilen) 21. mar. 2011 09.30.50
Rogir (Vise profilen) 21. mar. 2011 13.32.05
Timi estas netransitivaDe kie vi havas tiun stultaĵon? Certe ĝi estas uzebla transitive.
Miland (Vise profilen) 21. mar. 2011 17.24.36
darkweasel (Vise profilen) 21. mar. 2011 17.32.27
Bone, mi ne malhelpos (ĉiuokaze PIV, kiu fakte estas rekomendo kaj nenio pli, ĉiam pravas, ĉu ne?), mi nur citos Lingvan Respondon de Zamenhof.
PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. “De l' malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de li” sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto” estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al la celo).
Miland (Vise profilen) 21. mar. 2011 17.37.20
Greedn (Vise profilen) 24. jul. 2011 19.20.23