去目錄頁

Kanto: Novjork', Novjork'

Miland, 2011年3月4日

讯息: 9

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2011年3月4日上午12:27:40

Bona kanto en Youtube, kun fotoj de la urbo kaj Esperantaj subtitoloj. Ĝuu!

Dozorca (显示个人资料) 2011年3月17日下午8:39:25

Bela rido.gif

amemulo (显示个人资料) 2011年3月20日下午8:11:10

Ho! Mi timis malbonegan kanton, sed kanton-ĉi mi tre ĝojigas! Sed verdire, Frank Sinatra ĉiam kaŭzas ke mi ridetas.

Miland (显示个人资料) 2011年3月21日上午9:30:50

Bv. forigi

Rogir (显示个人资料) 2011年3月21日下午1:32:05

Timi estas netransitiva
De kie vi havas tiun stultaĵon? Certe ĝi estas uzebla transitive.

Miland (显示个人资料) 2011年3月21日下午5:24:36

Bv. forigi

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月21日下午5:32:27

Ĉu denova sensenca kaj malĝusta deklaro de vorto sence klare transitiva kiel netransitivan?! senkulpa.gif

Bone, mi ne malhelpos (ĉiuokaze PIV, kiu fakte estas rekomendo kaj nenio pli, ĉiam pravas, ĉu ne?), mi nur citos Lingvan Respondon de Zamenhof.

PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas timata. “De l' malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de li” sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto” estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (= oni alvenos al la celo).

Miland (显示个人资料) 2011年3月21日下午5:37:20

Dankon al ĉiuj; mi ĵus rekontrolis PIV 2005. La verbo ja estas transitiva.

Greedn (显示个人资料) 2011年7月24日下午7:20:23

Rekanti kantojn de dia Frank Sinatra estas tre malfacila laboro. Multaj kantistoj provis fari tion (eĉ la 3 tenoroj) sed lia intonacio kaj voĉtono .. plej bone ol aliaj, kiujn mi audis, sukcesis esprimi kaj resenti granda , Muslim Magomaev brava kantisto el Azerbajĝano kaj Sovetunio, lia voĉo.....eh

回到上端