Al la enhavo

Pri sangdono

de manu_fr, 2007-majo-25

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

katydid (Montri la profilon) 2007-junio-02 20:07:42

Mi tre ŝatus doni sangon, sed bedaŭrinde mia pezo ne sufiĉas malgajo.gif

Kamapuna (Montri la profilon) 2007-junio-02 23:14:35

Ankaǔ mi ŝatas sangdonadon. Kiam mi atingis plenaĝeco mi ne ĝojis pri aǔtoveturado aǔ drinkado ktp., sed pro tio ke mi finfine rajtis sangdoni.
Sangdonado ja ne estas utila por necesuloj sole. Kompreneble la sango estas testita zorgeme kaj en Germanio la donulo estas avertita se malnormalaĵo okazas. Ĉu same aliloke?

ludgero (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 17:30:18

Saluton geamigojn!
Mi komencis sangdoni antaŭ 5 jaroj. Post 2 jaroj, la kuracistoj invitis min doni platetojn, per aferezo, monate...
Mi restas tre feliĉa ĉiu monato, post la donato!

Brakumon

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 17:55:53

Mi certe donos mian sangon, kiam mi estos sufiĉe aĝa (18 jaroj).

camiljoe (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 18:21:15

En mia lando estas facile doni sangon. Oni iras al sangbanko, havas medikan ekzamenon kaj donas sangon. La donaco estas senpaga.
Foje mi donas sangon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 18:59:29

Estimata iniciatinto Manu_fr!
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 21:30:23

Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
Tre saĝa decido, kara !

simple pensu al la homo, kiu ricevos vian sangon : tio certe donos pli grandan kuraĝon sangdoni.

Kaj ne timu pikvundon, vere ne estas granda afero !
Konsileto, se vi timas ĝin, simple ne rigardu kaj spiru forte !

amike !

Manu

sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 07:24:17

Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
Jes. rido.gif Kara mia Terurĉjo, kiel Manu skribis ne rigardu kiam oni pikas van kaj poste via sango fluas. Ankaŭ mi ne rigardas. Vi sentos neniam. Vi kuŝos en komforta lito kaj beletaj flegistinoj okupiĝos pri vi. Por vi estos agrabla afero. rido.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 15:23:21

Mi pensas ke ĝi estas malsaĝa kialo, sed oni diris al mi ke mi ankoraŭ ne povas doni sangon ĉar mi estas tro juna!

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 15:35:50

Jes, mi ekde la jaro 2005 regule donas sangon, unufoje por du monatoj. Mi havas pli-malpli popularan sangogrupon B Rh+.

Reen al la supro