Skip to the content

Pri sangdono

by manu_fr, May 25, 2007

Messages: 21

Language: Esperanto

Kamapuna (User's profile) June 2, 2007, 11:14:35 PM

Ankaǔ mi ŝatas sangdonadon. Kiam mi atingis plenaĝeco mi ne ĝojis pri aǔtoveturado aǔ drinkado ktp., sed pro tio ke mi finfine rajtis sangdoni.
Sangdonado ja ne estas utila por necesuloj sole. Kompreneble la sango estas testita zorgeme kaj en Germanio la donulo estas avertita se malnormalaĵo okazas. Ĉu same aliloke?

ludgero (User's profile) August 2, 2007, 5:30:18 PM

Saluton geamigojn!
Mi komencis sangdoni antaŭ 5 jaroj. Post 2 jaroj, la kuracistoj invitis min doni platetojn, per aferezo, monate...
Mi restas tre feliĉa ĉiu monato, post la donato!

Brakumon

Matthieu (User's profile) August 2, 2007, 5:55:53 PM

Mi certe donos mian sangon, kiam mi estos sufiĉe aĝa (18 jaroj).

camiljoe (User's profile) August 2, 2007, 6:21:15 PM

En mia lando estas facile doni sangon. Oni iras al sangbanko, havas medikan ekzamenon kaj donas sangon. La donaco estas senpaga.
Foje mi donas sangon.

manu_fr (User's profile) August 2, 2007, 9:30:23 PM

Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
Tre saĝa decido, kara !

simple pensu al la homo, kiu ricevos vian sangon : tio certe donos pli grandan kuraĝon sangdoni.

Kaj ne timu pikvundon, vere ne estas granda afero !
Konsileto, se vi timas ĝin, simple ne rigardu kaj spiru forte !

amike !

Manu

sal.gif

Mielo (User's profile) August 3, 2007, 7:24:17 AM

Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
Jes. rido.gif Kara mia Terurĉjo, kiel Manu skribis ne rigardu kiam oni pikas van kaj poste via sango fluas. Ankaŭ mi ne rigardas. Vi sentos neniam. Vi kuŝos en komforta lito kaj beletaj flegistinoj okupiĝos pri vi. Por vi estos agrabla afero. rido.gif

ora knabo (User's profile) August 4, 2007, 3:23:21 PM

Mi pensas ke ĝi estas malsaĝa kialo, sed oni diris al mi ke mi ankoraŭ ne povas doni sangon ĉar mi estas tro juna!

sinjoro (User's profile) August 4, 2007, 3:35:50 PM

Jes, mi ekde la jaro 2005 regule donas sangon, unufoje por du monatoj. Mi havas pli-malpli popularan sangogrupon B Rh+.

Belapo (User's profile) August 7, 2007, 2:06:37 PM

Mielo:
...kaj beletaj flegistinoj okupiĝos pri vi.
Certe! Mi nenie vidis tiajn belajn flegistinojn kiel en la sangdonejo. rido.gif

vivanto (User's profile) February 18, 2022, 6:37:36 AM

camiljoe:En mia lando estas facile doni sangon. Oni iras al sangbanko, havas medikan ekzamenon kaj donas sangon. La donaco estas senpaga.
Foje mi donas sangon.
Vi vivas en Malto, c'u ne?

Back to the top