Pri sangdono
door manu_fr, 25 mei 2007
Berichten: 21
Taal: Esperanto
Kamapuna (Profiel tonen) 2 juni 2007 23:14:35
Sangdonado ja ne estas utila por necesuloj sole. Kompreneble la sango estas testita zorgeme kaj en Germanio la donulo estas avertita se malnormalaĵo okazas. Ĉu same aliloke?
ludgero (Profiel tonen) 2 augustus 2007 17:30:18
Mi komencis sangdoni antaŭ 5 jaroj. Post 2 jaroj, la kuracistoj invitis min doni platetojn, per aferezo, monate...
Mi restas tre feliĉa ĉiu monato, post la donato!
Brakumon
Matthieu (Profiel tonen) 2 augustus 2007 17:55:53
camiljoe (Profiel tonen) 2 augustus 2007 18:21:15
Foje mi donas sangon.
manu_fr (Profiel tonen) 2 augustus 2007 21:30:23
Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!Tre saĝa decido, kara !
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
simple pensu al la homo, kiu ricevos vian sangon : tio certe donos pli grandan kuraĝon sangdoni.
Kaj ne timu pikvundon, vere ne estas granda afero !
Konsileto, se vi timas ĝin, simple ne rigardu kaj spiru forte !
amike !
Manu
Mielo (Profiel tonen) 3 augustus 2007 07:24:17
Terurĉjo:Estimata iniciatinto Manu_fr!Jes. Kara mia Terurĉjo, kiel Manu skribis ne rigardu kiam oni pikas van kaj poste via sango fluas. Ankaŭ mi ne rigardas. Vi sentos neniam. Vi kuŝos en komforta lito kaj beletaj flegistinoj okupiĝos pri vi. Por vi estos agrabla afero.
Mia amiko!
Mi treege hontas, sed mi neniam donis mian sangon, ĉar mi treege timas pikojn!
Sed mi tre ofte devigis miajn subulojn fari tion, ĉar mi komprenas ties necesecon al malsanuloj.
Mi honeste promesas, ke baldaŭ mi, malgraŭ mia timego, iros malsanulejon kaj sangdonos. Kaj poste rakontos pri mia heroaĵo.
Via amiko Terurĉjo.
ora knabo (Profiel tonen) 4 augustus 2007 15:23:21
sinjoro (Profiel tonen) 4 augustus 2007 15:35:50
Belapo (Profiel tonen) 7 augustus 2007 14:06:37
Mielo:Certe! Mi nenie vidis tiajn belajn flegistinojn kiel en la sangdonejo.
...kaj beletaj flegistinoj okupiĝos pri vi.
vivanto (Profiel tonen) 18 februari 2022 06:37:36
camiljoe:En mia lando estas facile doni sangon. Oni iras al sangbanko, havas medikan ekzamenon kaj donas sangon. La donaco estas senpaga.Vi vivas en Malto, c'u ne?
Foje mi donas sangon.