去目錄頁

Kiel ni nomu tion?

Miland, 2011年3月7日

讯息: 7

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2011年3月7日上午11:47:22

Ni havas la vorton krokodili por uzi gepatran (aŭ unuan) lingvon inter Esperantistoj. Estas terminoj por aliaj similaj fenomenoj, ekz aligatori, kajmani, ktp.

Jen demando: kiel ni nomu la skribadon de Esperanto per ne-Esperantaj literoj, ekz. el la kirila, hebrea aŭ aliaj alfabetoj?

fekaldemokratio (显示个人资料) 2011年3月7日下午12:14:04

Miland:Ni havas la vorton krokodili por uzi gepatran (aŭ unuan) lingvon inter Esperantistoj. Estas terminoj por aliaj similaj fenomenoj, ekz aligatori, kajmani, ktp.

Jen demando: kiel ni nomu la skribadon de Esperanto per ne-Esperantaj literoj, ekz. el la kirila, hebrea aŭ aliaj alfabetoj?
Mi proponas "ĥameleonado", ĉar ĝi estas kvazaŭ ĥameleono, kiu ŝanĝas sian eksteran aspekton por simili ion, kio ĝi ne estas.

Miland (显示个人资料) 2011年3月7日下午1:14:24

Bona ideo. Eble ni skribu "Ne ĥameleonu!" al tiuj, kiuj, skribante Esperanton, uzas ne-Esperantajn literojn !

darkweasel (显示个人资料) 2011年3月7日下午1:25:22

... ĉu inkluzive de homoj uzantaj w anstataŭ ŭ?

Sxak (显示个人资料) 2011年3月7日下午2:19:39

მი შათეგას ხამელეონი

Miland (显示个人资料) 2011年3月7日下午5:27:23

Ŝak:მი შათეგას ხამელეონი
"Mi ŝategas ĥameleoni" (uzas la georgan alfabeton).

Ne preskaŭ-nekomprenebliĝu!

Altebrilas (显示个人资料) 2011年3月8日下午9:09:01

Escepte ĉi tie, mi malofte konstatis tiun fenomenon!

Eble tiuj kiuj skribas per qwxy... sed esperantistoj uzas ilin por propraj nomoj, kiel oni povas facile konstati en ĉiu ajn kongreslibro...

回到上端