Al la enhavo

Kiel vi pruvus ke ..

de sudanglo, 2011-marto-10

Mesaĝoj: 133

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-16 18:39:20

Mi fakte ne plu volis diskuti pri io tiom evidenta, sed mi ja respondos al la demando de Terurĉjo: En la germana, la vorto por "matenmanĝi" estas frühstücken. Tiu vorto ja enhavas la vorton Früh (mateno), kvankam la dua parto nenion signifas.

La germana tamen ja uzas tute logike kunmetitajn formojn por "tagmanĝi" kaj "vespermanĝi": mittagessen (mez-tag-manĝi) kaj abendessen (vesper-manĝi).

Interese, en la germana mi ja uzus rektan objekton kun frühstücken, sed por fari tion ĉe mittagessen kaj abendessen, mi ŝanĝus la verbojn al zu Mittag/Abend essen (manĝi je tagmezo/vespero), tiam ankaŭ tio estas senproblema.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-16 19:07:14

en la rusa la tri verboj estas завтракать, обедать, ужинать. ili estas netransitivaj kaj ne celas manĝi, nek ian tagopartojn.

hipotezo: la verboj ...-manĝi estas netransitivaj pro la influo de naciaj lingvoj, ĉar laŭlogike ili devas esti transitivaj.

rubo.gif

ĉu loĝi estas netransitiva?

vidu: La loĝata insulo

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-16 20:21:48

Ĉu vere en la germana oni rajtas diri mi fruhŝtukis ovojn?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-16 21:27:16

Miland:Ĉu vere en la germana oni rajtas diri mi fruhŝtukis ovojn?
Al mi la frazo ich habe Eier gefrühstückt sonas tute normala kaj ĝusta.

Miland (Montri la profilon) 2011-marto-16 22:16:09

darkweasel:Al mi la frazo ich habe Eier gefrühstückt sonas tute normala kaj ĝusta.
Bone, jen demando. Ĉu germanaj vortaroj klasifikas verbojn kiel transitivan aŭ netransitivan, kaj se jes, kiel ili klasifikas frühstücken?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-17 06:02:42

Miland:Ĉu germanaj vortaroj klasifikas verbojn kiel transitivan aŭ netransitivan
Tiuj, kiujn mi konas, ne.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 00:02:55

@terurcjo:
kial hospitalo estas malsanulejo? ĝi devas esti sanigejo.
Mi tute konsentas pri tio, ke hospitalo devas esti sanigejo kaj ne nur malsanulejo.
Sed ĉu "hospitalo" devas esti "sanigejo" aŭ "malsanulejo"? tio dependas de la epoko, aŭ de la lando.

La lingvo evoluas, la hospitaloj ankaŭ (feliĉe!) rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-18 09:48:50

Ĝenas kelkiujn ke 'matenmanĝi' ne estu same plene transitiva kiel 'manĝi' (do bonstile povas sekvigi akuzativon kaj ankaŭ esti uzata pasive).

Sed ĉu estas regulo ke kunmetaĵo kun transitivaj verboj ĉiam konservu transitivan ideon?

Se mi diras 'komence de la 19-a jarcento', kie estas la ideo de la transitiveco de 'komenci'?

Kaj kion vi pensas pri 'senvestigi' - origine vesti estis (Fundamente) transitiva verbo.

La signifo estas igi sen vestaĵoj, kiu apenaŭ gardas transitivan ideon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 10:04:25

senvestigi = igi iun/ion sen vesto
ŝi senvestigas la infanon pri bankostumo

Mi opinias, ke se la debato pri transitiveco de "matenmanĝi" rondiras, estas tial ke la vera debato estas pri regulo kaj uzo.lango.gif

Uzo malebligas la lingvon iĝi volapukeca, tro rigida kaj malfacile parolebla.

Regulo malebligas la lingvon iĝi neregula, kum multe da lernendaj esceptoj aŭ kategorioj.

Ambaŭ celoj estas respektindaj, sed ni bezonas meta-regulon (aŭ super-regulon) kiu diras al ni kiam la uzo superas la regulon kaj kiam estas la malo.

Ni bezonas lingvon facile lernebla por la komencantoj, sed ankaŭ facile kaj flue parolebla por la progresantoj.

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-18 13:12:27

sudanglo:Ĝenas kelkiujn ke 'matenmanĝi' ne estu same plene transitiva kiel 'manĝi' (do bonstile povas sekvigi akuzativon kaj ankaŭ esti uzata pasive).

Sed ĉu estas regulo ke kunmetaĵo kun transitivaj verboj ĉiam konservu transitivan ideon?
Laŭ mia scio, ne estas tia regulo.

Tamen, estas alia nedirita regulo, aŭ principo, kiu aparte rilatas al tia lingvo, kia estas Esperanto. Tiu regulo estas: Ne kreu regulojn sen neceso.

Kio estas neceso, ĉi-rilate? Ĝi estas risko de konfuzo aŭ miskompreno.

Kiam oni, ekzemple la vortaristo, asertas ke "matenmanĝi" estas netransitiva, li efektive kreas regulon: Ne uzu rektan objekton kun tiu verbo.

Tio postulas sencelan ŝanĝon al la funkcio de la radika verbo, "manĝi". Ĝi estas sencela ĉar nenio devigas iun uzi rektan objekton, se li ne deziras. Kiel la verbo "paroli", oni aŭ uzi aŭ ne uzi rektan objekton kun "manĝi". Estas neniu risko de konfuzo aŭ miskompreno. Same, estas neniu risko de konfuzo aŭ miskompreno se oni uzas "matenmanĝi" kun rekta objekto. La signifo estas tute klara.

Ne temas pri regulo pri la ĉiama transitiveco de verboj. Temas pri principo kontraŭ la aldono de sencelaj reguloj kaj restriktoj.

Cetere, estas aliaj S+V kunmetitaj verboj, kaj (se me ne eraras), ili ĉiuj ne ŝanĝas la transitivecon de la radika verbo. Kial rompi tiun skemon?

Reen al la supro