去目錄頁

Kiel vi pruvus ke ..

sudanglo, 2011年3月10日

讯息: 125

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2011年3月18日上午9:48:50

Ĝenas kelkiujn ke 'matenmanĝi' ne estu same plene transitiva kiel 'manĝi' (do bonstile povas sekvigi akuzativon kaj ankaŭ esti uzata pasive).

Sed ĉu estas regulo ke kunmetaĵo kun transitivaj verboj ĉiam konservu transitivan ideon?

Se mi diras 'komence de la 19-a jarcento', kie estas la ideo de la transitiveco de 'komenci'?

Kaj kion vi pensas pri 'senvestigi' - origine vesti estis (Fundamente) transitiva verbo.

La signifo estas igi sen vestaĵoj, kiu apenaŭ gardas transitivan ideon.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年3月18日上午10:04:25

senvestigi = igi iun/ion sen vesto
ŝi senvestigas la infanon pri bankostumo

Mi opinias, ke se la debato pri transitiveco de "matenmanĝi" rondiras, estas tial ke la vera debato estas pri regulo kaj uzo.lango.gif

Uzo malebligas la lingvon iĝi volapukeca, tro rigida kaj malfacile parolebla.

Regulo malebligas la lingvon iĝi neregula, kum multe da lernendaj esceptoj aŭ kategorioj.

Ambaŭ celoj estas respektindaj, sed ni bezonas meta-regulon (aŭ super-regulon) kiu diras al ni kiam la uzo superas la regulon kaj kiam estas la malo.

Ni bezonas lingvon facile lernebla por la komencantoj, sed ankaŭ facile kaj flue parolebla por la progresantoj.

T0dd (显示个人资料) 2011年3月18日下午1:12:27

sudanglo:Ĝenas kelkiujn ke 'matenmanĝi' ne estu same plene transitiva kiel 'manĝi' (do bonstile povas sekvigi akuzativon kaj ankaŭ esti uzata pasive).

Sed ĉu estas regulo ke kunmetaĵo kun transitivaj verboj ĉiam konservu transitivan ideon?
Laŭ mia scio, ne estas tia regulo.

Tamen, estas alia nedirita regulo, aŭ principo, kiu aparte rilatas al tia lingvo, kia estas Esperanto. Tiu regulo estas: Ne kreu regulojn sen neceso.

Kio estas neceso, ĉi-rilate? Ĝi estas risko de konfuzo aŭ miskompreno.

Kiam oni, ekzemple la vortaristo, asertas ke "matenmanĝi" estas netransitiva, li efektive kreas regulon: Ne uzu rektan objekton kun tiu verbo.

Tio postulas sencelan ŝanĝon al la funkcio de la radika verbo, "manĝi". Ĝi estas sencela ĉar nenio devigas iun uzi rektan objekton, se li ne deziras. Kiel la verbo "paroli", oni aŭ uzi aŭ ne uzi rektan objekton kun "manĝi". Estas neniu risko de konfuzo aŭ miskompreno. Same, estas neniu risko de konfuzo aŭ miskompreno se oni uzas "matenmanĝi" kun rekta objekto. La signifo estas tute klara.

Ne temas pri regulo pri la ĉiama transitiveco de verboj. Temas pri principo kontraŭ la aldono de sencelaj reguloj kaj restriktoj.

Cetere, estas aliaj S+V kunmetitaj verboj, kaj (se me ne eraras), ili ĉiuj ne ŝanĝas la transitivecon de la radika verbo. Kial rompi tiun skemon?

Miland (显示个人资料) 2011年3月22日上午11:06:44

Miaopinie, se fojfoje iu diris ke li "matenmanĝis ovojn", aliaj povus kompreni ilin sufiĉe facile.

Simile, se oni fojfoje uzus plaĉitelefoni kun rektaj objektoj.

Kiu vivos, tiu vidos, ĉu la transitiveco de la verboj tiel evoluos. La eblo miaopinie estas pli granda por telefoni pro la nuntaga ĉie-esto de poŝtelefonoj. Mi estas malpli certa pri la aliaj du.

Hauxkins (显示个人资料) 2011年3月22日下午12:53:12

Kial ne anstataŭigi "matenmanĝis je pano kaj kafo" per "matenmanĝumis panon kaj kafon"? Oni eĉ povus diri "matenmanĝigis panon kaj kafon". Hmm. La lasta ne montras kies matenmanĝo ili iĝis..

Miland (显示个人资料) 2011年3月22日下午12:59:51

Haŭkins:Kial ne anstataŭigi "matenmanĝis je pano kaj kafo" per "matenmanĝumis panon kaj kafon"?
Ambaŭ taŭgas, miaopinie. Aŭ eble "matenmanĝis per pano", ktp.

Hauxkins (显示个人资料) 2011年3月22日下午2:02:22

Mi pripensis pri 'per', sed oni manĝas per kulero, tranĉilo ktp, ne per la manĝaĵo mem, kiel implicita. Ne sentis tute ĝuste al mi.

Tamen, eble mi eraras, ĉar 'manĝi' ne estas 'matenmanĝi'..

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月18日上午10:09:50

Por varmigi la malvarman kafon de ĉi tiu matenmanĝo: Jen ligo al tre interesa lingvoscienca artikolo de Kin Miner pri transitiveco en E-o ĝenerale: http://lingvakritiko.com/2009/06/01/noto-pri-tra...

sudanglo (显示个人资料) 2011年4月18日下午4:53:27

Se mi bone komprenis la argumentadon de Ken Miner li konsentas kun mi ke matenmanĝi ja povus esti netransitiva (do oni ne diru mi matenmanĝis ovon) kvankam oni ja povas diri mi manĝis ovon.

Kirilo81 (显示个人资料) 2011年4月18日下午9:12:50

sudanglo:Se mi bone komprenis la argumentadon de Ken Miner li konsentas kun mi ke matenmanĝi ja povus esti netransitiva (do oni ne diru mi matenmanĝis ovon) kvankam oni ja povas diri mi manĝis ovon.
Mi pensas, ke jes, ĉar transitiveco laŭ li dependas ne nur de la unuopaj morfemoj (radikoj), sed de la tuto (mi samopinias).

回到上端