Zum Inhalt

Kiel vi pruvus ke ..

von sudanglo, 10. März 2011

Beiträge: 125

Sprache: Esperanto

Altebrilas (Profil anzeigen) 29. April 2011 15:30:20

Mi estas ja konvinkita, ke esperanto glate funkcias. Ĝi funkcias tiel bone kiel "natura" lingvo, ĉar ĝi iĝas pli kaj pli natura, sed ankaŭ akirante la miskvalitojn de natura lingvo: kresko de la vortaro kaj de la idiotismaro, apero de komunumoj, kiuj majstras nur parte de tiuj aroj, kun la risko de babeliĝo.

Oni povas
- aŭ ne perturbi tiun fenomenon, por pli bone observi ĝin
- aŭ trovi rimedojn por ke la lernendaj ligvo elementojn ne iĝu pli multnombraj ; kiel stabiligi la nombron de vortoj (kaj esprimoj)?

Ĉar en la fundamento estis 1500 radikoj. Nun, tiu kvanto pli ol dekobligis. Do aŭ Zamenhof fanfaronis, ĉar tiu vortprovizo ne estis sufiĉa, aŭ la nuna lingvo enhavas superfluan balaston, kiun oni povas forigi.

Sed per kiu rimedo forigi tiun balaston?

sudanglo (Profil anzeigen) 30. April 2011 10:36:03

Ho Ve! La kresko de la radikaro neniel signifas balastan aldonon.

Unue, multaj, nun tre oftaj, radikoj ne ekzistis en la unua periodo. Due, tre malmultaj radikoj estas efektive duplikatoj.

Eble gazono, kaj razeno estas ekzemplo de tiu lasta, sed aliel vi trovus malmultajn.

Eĉ kiam ŝajne estas duobligo, vi trovos je pli proksima ekzameno ke estiĝis nuanco inter la du, ekz plaĝo kaj strando.

Kondamni Esperanton al imito de iu kriplaĵo kiel 'Basic English' estus neta eraro.

Tamen la kresko de la radikaro neniel ŝanĝus la esencan karakteron de Esperanto kies baza reguleco restos ne-tuŝita.

Aliflanke, kiam la Esperantistoj volas por propagandaj celoj fanfaroni pri la facileco de Esperanto, ili devus tion fari pli konscie pri la realo.

La kompara facileco de Esperanto dependas de la longo de la studperiodo.

En kvin horoj vi povas multe pli lerni (kiel komencanto) pri Esperanto ol en sama periodo se vi ekstudas la francan kiel fremdan lingvon.

Sed la diferenco en facileco (kompare kun fremda nacia lingvo) komencas plie malgrandiĝi ju pli longe oni studas.

La atuto, kiun Esperanto havas, estas ke ĝi evoluis en internacia medio kaj estas nenies denaska lingvo.

Eble vi povas detekti idiotismojn en Esperanto, sed ili estas tiaj kiaj havas vivipovon en internacia uzo, kaj neniel kompareblas kun la historia bagaĝo kiun kuntrenas la naciaj lingvoj kaj de kiu la naciaj lingvoj neniam sukcesos malembarasiĝi.

Ankoraŭ (por doni unu ekzemplon) oni diras (idiotisme) en la angla al endormiĝanto 'sleep tight, don't let the bedbugs bite' kiu datiĝas de mezepoka period kiam la la subteno en la litoj konsistis el ŝnuroj kiujn oni devis teni ŝtreĉitaj, kaj sangavaraj suĉinsektoj estis oftaj.

Chainy (Profil anzeigen) 30. April 2011 12:36:49

sudanglo:La kompara facileco de Esperanto dependas de la longo de la studperiodo.

En kvin horoj vi povas multe pli lerni (kiel komencanto) pri Esperanto ol en sama periodo se vi ekstudas la francan kiel fremdan lingvon.

Sed la diferenco en facileco (kompare kun fremda nacia lingvo) komencas plie malgrandiĝi ju pli longe oni studas.
Vi diras tion, kvazaŭ tio estas ia kulpo aŭ malforto de la lingvo Esperanto mem. Sed tio estas tute ne prava.

Temas simple pri la nombro de fluaj parolantoj de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. Se estus multe pli da fluaj parolantoj, ni entute ne havus tian problemon, kiun vi priskribas.

Estas prave, ke nuntempe progresintoj povas havi problemojn trovi la ĝustajn vortojn aŭ terminojn rilate al certaj aferoj - tio estas pro la fakto, ke Esperantistoj ĝis nun eble ne tiel multe skribis pri tiuj temoj. Do, povas ekzisti en certaj okazoj ia dubo pri la plej taŭga vorto en Esperanto. Tio estas tute normala kaj komplete solvebla problemo dum la normala evoluo de la lingvo.

Ne estas juste kompari Esperanton ĉi-rilate al naciaj lingvoj, kiuj jam dum jarcentoj evoluas!

Multaj diras ke Esperanto jam estas tute kompleta kaj funkcianta lingvo - tio ja povas esti. Mi mem ne povas diri, ke tio pravas 100% (sed mi povas facile kredi tion pro la sistemo de la lingvo) - sed en multaj okazoj mi ja havas problemojn trovi la ĝustan vorton kaj la vortaroj ofte ne helpas - por anglo, ekzemple, ne ekzistas ia 'definitiva' angla-Esperanto-angla vortaro. Tio estas, laŭ mi granda problemo.

Jes, mi povas serĉi en Vikipedio, sed tie ofte estas tre dubindaj tradukoj aŭ eĉ plenaj eraroj. Mi povas serĉi en la Tekstaro, sed tie mankas multaj temoj. Evidente, mi povas mem elpensi ion, sed en iuj aferoj estus bone, se mi povus kontroli, ĉu tio estas vaste komprenebla varianto. Eble ia vorto ekzistas en NPIV, sed mi ne scias pri tio, ĉar mia angla-Esperanto-vortaro ne mencias ĝin.

Sed, ĉio ĉi estas klare solvebla - la vortaroj pliboniĝos, tio estas certa. Kaj espereble, la nombro de parolantoj ankaŭ kreskos (!?) - tio signifus, ke oni povus facile trovi tekstojn pri pli diversaj temoj. Kaj tiam ne estus ajnaj malhelpoj al progresintoj plilerni Esperanton. Kaj tiam la granda avantaĝo de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj rilate al facileco estus tre evidenta ankaŭ ĉe alta nivelo de lernado.

Altebrilas (Profil anzeigen) 1. Mai 2011 13:54:11

Komreneble, des pli estas da nuancaj vortoj, ju pli la lingvo estas riĉa kaj esprimpova... sed bedaŭrinde ju malpli da homoj kiuj konas la necesajn vortojn, kaj ... ju malpli da esperantistoj. ploro.gif

Devas esti listo de lernendaj vortoj (por diri ke iu kapablas uzi esperanton) kaj listo de lernindaj vortoj (por kulturo, literaturo, ktp) kies traduko/klarigo povas aperi en glosaroj aŭ piednotoj.

La listo de lernendaj radikoj(aŭ vortoj, se oni aldonas semantikaj kunmetaĵoj) ne devas superi tiun de la Fundamento. De tiu listo devas eliri radikoj (daŭre uzeblaj en literaturo) kiam oni bezonas lokon por novaj.

Ekzistas definitaj vortgrupoj laŭ malfacileco kaj malofteco, sed la baza vortgrupo devas havi alian econ: ĝi devas esti kohera kaj sufiĉa por esprimi ĉiuj aferojn de la ordinara vivo. Tiu signifas, ke tia listo ne devas esti konstruata nur laŭ statistikoj, sed tiel ke la elirantaj vortoj ne estu tro malfacile anstataŭeblaj per kunmetaĵoj de tiuj, kiuj restas bazaj. Laboro en perspektivo por la Akademio! shoko.gif

darkweasel (Profil anzeigen) 1. Mai 2011 13:57:09

Altebrilas, ĉu vi konas la Bazan Radikaron Oficialan?

Altebrilas (Profil anzeigen) 1. Mai 2011 14:03:28

Jes. Al tio mi precize aludis kiam mi parolis pri "definitaj vortgrupoj laŭ malfacileco kaj malofteco", sed ili ne estas tiel memsufiĉaj kiel la ĉ. 1500 radikoj de la Fundamento.

sudanglo (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 09:46:24

Chainy, vi bone prezentis vian argumenton, kaj mi konsentas - ne estas ia lingvo-devena principo laŭ kiu Esperanto estu malfacile mastrebla.

La problemo, kiun vi bone identigis, estas la manko de amaso da spertaj Esperantistoj de kiuj oni povu lerni per imito, kaj la manko de literaturo ĉiutema kaj uzo de la lingvoj en filmoj/TV/radio/ĵurnaloj ktp.

Sed tiu aspekto de la lingvo persistas kaj persistas. Kaj dum estimataj Esperantistoj kiel Altebrilas volas konservi infanan simplecon de la lingvo, la evoluo de la lingvo al plenrajta konkurencanto al la angla estos bremsata.

La Esperantistoj devas mem voli ke Esperanto antaŭeniĝu al nivelo de lingvo de moderna industria lando.

Nur necesas rigardi liston de la Oficiala Aldonoj al la Universala Vortaro (do ne-Fundamentaj) por konstati kiel nesufiĉa estis la historia radikaro.

Kaj mi havas en mia persona biblioteko, vortaron kiu laste reviziiĝis en 1924 (kaj represiĝis ĝis 1956) en kiu ne listiĝas 'pluraj', 'merkato', 'provoki', 'inundi', 'rezisti', 'strebi', 'tragika', 'valida, 'sekura' ktp.

Rigardu, cetere, en NPIV, kaj vidu kiom da tre utilaj vortoj estas nek Fundamentaj nek inkluzivitaj en la Oficialaj Aldonoj.

Altebrilas (Profil anzeigen) 2. Mai 2011 12:58:51

Kompreneble, Esperanto devas resti infane simpla, sed ĉiam eblas uzi fakajn leksikonojn por la kromaj vortoj kiujn oni bezonas. La baza radikaro devas resti bazo, por ke eĉ tiuj kiuj konas pli da vortoj estas devigataj uzi ĝin por paroli kun ordinaraj parolantoj (en konflikta debato, ekzemple).

la rajto al kompreno estas la malo de teknokratio (t.e. se vi ne komprenas, vi devas obei), kaj esperanto devas defendi tiun principon.

Ĝi ne celas konkurenci la anglan (por tio oni tutsimple uzu la anglan!), sed ĝi funkcias laŭ aliaj principoj, por ebligi facilan egalrajtan komunikadon inter ĉiuj, kiuj faris la minimuman klopodon lerni ĝin. Por tio la lernendaj elementoj devas esti limigitaj.

Nenio malhelpas havi pli vastan lingvon por literaturo, por diversaj fakoj aŭ por priskribi lokajn specifajn aferojn. Sed tiu nivelo de komunikado devas esti interkonsentita de ambaŭ flankoj.

sudanglo (Profil anzeigen) 3. Mai 2011 10:48:43

Oh Jes! Mi povas facile imagi tion, ke en konflikta debato mi devas unue kontroli ĉu miaj insultvortoj estas Fundamentaj.

Altebrilas (Profil anzeigen) 3. Mai 2011 12:45:39

Bonvolu ne karikaturi miajn argumentojn.

La afero estas ke ĉiu rajtu esti alparolata (aŭ alskribata) bazlingve. Tiu, kiu uzas malsimplan lingvon por superi kontraŭanto kiu malpli bone regas la lingvon devas esti taksata kiel malsincera.

Publikaj anoncoj, manlibroj, reklamoj ktp devos esti verkitaj bazlingve, por ke ĉiuj komprenu. La tekstoj estos nur iom pli longaj.

Tio estis farita en Basic English. Eĉ ekzistas vortaro de la normala angla lingvo al Basic English. Oni povas fari la samon pri esperanto.

Zurück nach oben